Enhavo forigita Enhavo aldonita
e →‎Mia vikipediista vivo: mistajpaĵo? tre antikva
→‎Aktuale: ĉeĥaj vikipediaj renkontiĝoj
Linio 15:
 
=== Aktuale ===
[[Nun en 2018|Nuntempe]] mi fojfoje revenas al ĉi tiu retejo por plenumi administrajn agojn, iom redakti pri iu konkreta temo, kaj kompreneble ankaŭ por mem serĉi informojn. Krom esti vikipedia administranto, mi ekde [[2013]] membras en la [[Akademio de Esperanto]] kaj volonte interriĉigas la du komunumojn per miaj teknikaj kaj lingvaj scioj kiam tempo tion permesas. Kiel al intertempe jam plentempa dungito (en [[2011]] mi komencis labori kiel informadikisto en [[Centro de lingva edukado de la Masaryk-Universitato|Centro de lingva edukado]] de la [[Masaryk-Universitato]], poste en [[2017]] mi transiris en komputil-lingvistikan firmaon Lexical Computing) kaj depost [[2014]] ankaŭ edzo de Veronika, aminda virino el [[Hluĉinio]] (regiono pri kiu siatempe amplekse redaktis ĉi tie [[Uzanto:Petr Tomasovsky|Petr Tomašovský]]), kaj patro de tri [[Denaskaj Esperanto-parolantoj|Esperantaj gedenaskuloj]], restas al mi nuntempe ĉiam malpli multe da tempo por volontulado. Tamen mi ankoraŭ sukcesis apud la ĉefa laboro dum la jaroj [[2015]]–[[2016]] aktivi aldone ankaŭ kiel [[:outreach:Wikipedian in Residence|vikipediisto rezidanto]] ("universitata vikipediisto") ĉe la Masaryk-Universitato – en unu el raraj tiaj postenoj en la mondo. Temis pri laboro rekompencata, kvankam kun ekzisto ŝanceliĝanta, ĉar ĝi estis rezulto de kelkjara antaŭa desuba aktivado kaj iĝis ebla nur pro bonvolo kaj progresemo de kelkaj taŭgpostenaj homoj en la universitato. Tiu agado tamen orientiĝis precipe al la [[Ĉeĥlingva Vikipedio|ĉeĥa Vikipedio]], al kiu rilatas ankaŭ mia daŭranta membreco en [[Vikimedio Ĉeĥio]] (ekde [[2012]]). Jam ekde 2015 mi ankaŭ daŭre organizas la [[:cs:Wikipedie:Pod reálnou lípou/Brno|ĉiumonatajn renkontiĝojn]] de ĉeĥaj vikipediistoj en [[Brno]] (kie ofte ĉeestas ankaŭ aliaj esperantistoj).
 
== Kontribuoj al la Vikipedio en Esperanto ==