Oklingva Proverbaro: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
+ Ok lingvoj, sed ne la angla?
Linio 50:
# Ni montru niajn avantaĝojn. Ni, esperantistoj, povas liveri unikaĵon! Ligilon inter ĉiuj lingvoj! Imagu ke ekzistu (kaj ni relative facile povus realigi tion) dekon da tiuj oklingvaj (kun apud Esperanto sep naciaj lingvoj). Ĉu la estona kaj la taĝika ne havas saman valoron kiel la angla? Ideale estus ke en ĉiu oklingva estu du de la t.n. “grandaj” lingvoj. Sonĝo? Por kvin pliaj lingvoj ni jam havas pli ol 75 % de la bezonata materialo (ankaŭ por la angla).
# Historiaj faktoj. La unua ideo estis: eldoni finfine la de Ludoviko kaj Marko dezirata plena versio de la Proverbaro. Ĝis 782 temis pri simpla kopiado. Por la resto ĝis 1234 (ĉar la Esperanta havas tiom da paragrafoj: 1232 + sennumeraj fino kaj kapo!) mi deziris rekonstrui. En kolumnoj ni devus antaŭvidi do kvin kolumnojn. Ĝena estas la demando pri enpaĝigo. Oni prefere havu paran nombron! Unue mi pensis, dum kelkaj jaroj, pri ses kolumnoj, el kiu unu estu blanka, tiel ke ĉiu povu enskribi laŭ sia propra lingvo. Post kelkaj jaroj ni trovis ke estas logike ke la iniciatintoj (intertempe mi jam havis kunlaborantojn!) enigu sian lingvon (hungaran kaj nederlandan) kaj ni transiris al la ideo de ok kolumnoj el kiuj unu blanka. Nur en plej lasta momento mi konvinkiĝis ke estas pli utile uzi ĝin por la Latina, kiu cetere estas en kampo de proverbologio multe pli grava ol la angla. Kiom da proverboj havas anglan originon? Kiom da havas latinan originon?
*# La angla estas unu el la minimume 3000 eblaj lingvoj. Ĉu ne ĉiu lingvo estas same grava kaj interesa? Ankaŭ mankas la inuita! Laŭ multaj kriterioj, se oni pensas mondskale, la ĉina kaj la araba estas pli gravaj.
 
== Bildaro ==