Subpropozicio: Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
Kreis novan paĝon kun "En gramatiko, '''subpropozicio'''<ref>{{citaĵo el la reto|url=https://vortaro.net/#subpropozicio_kd|titolo=sub/propozici/o | verko = Plena Ilustrita Vortaro de Esperan..."
(Neniu diferenco)

Kiel registrite je 21:09, 3 jun. 2021

En gramatiko, subpropozicio[1][2] estas propozicio, parto de frazo, kiu ne povas gramatike stari per si mem, sed dependas de alia propozicio (ofte, la ĉefpropozicio).

Difino

Frazo konsistas el pluraj propozicioj, kelke el kiuj estas subpropozicioj, kaj la aliaj el kiuj estas ĉefpropozicioj. La distinga kriterio inter la du klasoj estas tio, ke la subpropozicio, per si mem, ne formas gramatike validan frazon, malsimile al la ĉefpropozicioj.

Subpropozicio povas dependi de ĉefpropozicio aŭ de alia subpropozicio. Unu propozicio povas havi plurajn dependajn subpropoziciojn.

Subpropozicio enkondukata per korelativo

En Esperanto, subpropozicio povas komenciĝi per korelativo (tabelvorto) — kio, kiam, kie, kiu, kiel, kies, kial — aŭ per la vorto ke.

Ekzemple: en la frazo

Jen estas la pomo, kiun mi trovis.

la subpropozicio “kiun mi trovis” komenciĝas per la tabelvorto kiun. Simile, en

Diru al la patro, ke mi estas diligenta.

la subpropozicio “ke mi estas diligenta” komenciĝas per la vorto ke.

En kelkaj lingvoj, la enkonduka vorto de subfrazo estas ellasebla. Ekzemple, en la angla:

I know (that) he is there.
“Mi scias, ke li estas tie.”

la vorto that (“ke”) kiu enkondukas la subpropozicion “that he is here” estas ellasebla.

En Esperanto, tiaj subpropozicioj estas ordinare apartigita per komo. En aliaj lingvoj, tiu interpunkcio estas ellasebla.

Ekzemploj

En la frazo

Por ke lingvo internacia povu bone kaj regule progresadi kaj por ke ĝi havu plenan certecon, ke ĝi neniam disfalos kaj ia facilanima paŝo de ĝiaj amikoj estontaj ne detruos la laborojn de ĝiaj amikoj estintaj, ― estas plej necesa antaŭ ĉio unu kondiĉo.

Ekzistas unu ĉefpropozicio kaj pluraj subpropozicioj:

  • Ĉefpropozicio: “estas plej necesa antaŭ ĉio unu kondiĉo.”
  • Subpropozicioj:
    • “por ke lingvo internacia povu bone kaj regule progresadi kaj por ke ĝi havu plenan certecon”
    • “ke ĝi havu plenan certecon”
    • “ke ĝi neniam disfalos kaj ia facilanima paŝo de ĝiaj amikoj estontaj ne detruos la laborojn de ĝiaj amikoj estintaj”

La subpropozicioj dependas gramatike de la ĉefpropozicio, sed la ĉefpropozicio mem ne dependas de io alia.

Referencoj