FreeDOS: Malsamoj inter versioj
Mctpyt (diskuto | kontribuoj) traduko el la angla (restas adapti iujn citaĵojn, aldoni ŝablonojn kaj eble kategoriojn) |
(Neniu diferenco)
|
Kiel registrite je 20:26, 20 jun. 2021
- «Freedos» alidirektas ĉi tien. Por la maskoto de Linukso-libera, vidu la paĝon Freedo.
FreeDOS (antaŭe Free-DOS kaj PD-DOS) estas libera operaciumo por komputiloj kongruaj kun IBM PC. Ĝi celas provizi kompletan MS-DOS-kongruan ĉirkaŭaĵon por ruli malnovan programaron kaj subteni enkorpigitajn sistemojn.[5]
FreeDOS | |
| |
operaciumo | |
---|---|
Evoluiganto: | Jim Hall & La teamo FreeDOS |
Familio: | DOS |
Fonta kodo: | Libera programaro/Malfermita kodo[1] |
Lasta versio: | 2016-a de decembro 25[2]: 1.2[mankas fonto] |
Kernotipo: | Monolita kerno[3] |
Licenco: | GNU GPL[4] kaj kelkaj diversaj permesiloj por utilaĵoj |
Subteno: | Aktiva |
Retpaĝo: | www |
FreeDOS povas praŝarĝiĝi el disketo aŭ USB-poŝmemorilo.[6][7] Ĝi estas projektita por funkcii bone sub virtualigo aŭ imitado de x86.[8]
La operaciumo estas programita en asembla lingvo kaj C.[9] Ĝi funkcias nur sur la arĥitekturo x86. Ĝia ĉefa uzantinterfaco estas komandlinia, pere de la programo COMMAND.COM.
Malkiel plej multe da versioj de MS-DOS,[10] FreeDOS konsistas el libera kaj liberfonta programaro, publika sub la indikoj de la Ĝenerala Publika Permesilo de GNU.[11] Tamen, aliaj pakoj, kiuj estas parto de la projekto FreeDOS, enhavas ne-GPL-an programaron konsiderantan prezervinda, kiel 4DOS, kiu distribuiĝas sub modifita permesilo MIT.[12]
Historio
La projekto FreeDOS komenciĝis je la 29 de Junio 1994, post Microsoft anoncis, ke ĝi ne plu vendos aŭ subtenos MS-DOS. Jim Hall –tiutempe studento[13]– afiŝis manifeston, kiu proponis ellaboradon de PD-DOS, publikdomajnan versio de DOS.[14] Ene de malmultaj semajnoj, aliaj programistoj inkluzive Pat Villani kaj Tim Norman eniris la projekton. Between them, kerno (de Villani), la komandlinia interpretilo COMMAND.COM (de Villani kaj Norman), and core utilities (by Hall) were created by pooling code they had written or found available.[15][16] Dum iom da tempo, la projekton maintained by Morgan "Hannibal" Toal. Estis multaj oficialaj antaŭeldonaj distribuoj de FreeDOS antaŭ la fina FreeDOS 1.0 distribuo.[2] GNU/DOS, neoficiala distribuo de FreeDOS, estis maldaŭrigita post la versio 1.0 eldoniĝis.[17][18]
Blinky la Fiŝo estas la maskoto de FreeDOS. Lin desegnis Bas Snabilie.[19]
Distribuo
FreeDOS 1.1, eldonita je la 2a de Januaro 2012,[20] disponeblas por elŝuto kiel diskokopio de KD: limigita instaldisko, kiu enhavas nur la kernon kaj bazajn programojn, kaj plena disko, kiu enhavas multajn pliajn aplikaĵojn (ludoj, retoj, ellaborado, ktp.), not available Ŝablono:As of but with a newer, fuller 1.2.[21] La malnova versio 1.0 (2006) enhavis du KD, unu el ili estis instaldisko de 8 MiB celata por kutimaj uzantoj kaj la alia estis pli granda vivdisko de 49 MiB, kiu enhavis ankaŭ la fontokodon de la projekto.[21]
Komercaj uzoj
Kelkaj firmaoj uzas FreeDOS:
- Dell preloaded FreeDOS kun iliaj labortabloj de serio n por malpliigi ilian koston. La firmaon oni kritikis ĉar ĝi igis la maŝinojn ne malpli prezajn, sed pli malfacile aĉeteblajn, ol identajn sistemojn kun Windows.[22]
- HP provizis FreeDOS kiel opcion en ĝiaj labortabloj dc5750, tekokomputiletojn Mini 5101 kaj tekokomputilojn Probook.[23][24][25] FreeDOS estas uzataj ankaŭ kiel praŝargebla medio por ĝisdatigi la firmprogramaron BIOS en sistemoj HP.[26]
- FreeDOS estas inkludata en la programo de malmoldiska prizorgo kaj restaŭro de Steve Gibson, SpinRite.[27]
- La Ĝisdatigilo de Solidstatdiska Firmprogramaro de Intel ŝargas la kernon de FreeDOS.[28]
Nekomercaj uzoj
FreeDOS estas uzata ankaŭ de pluraj sendependaj projektoj:
- FED-UP estas la Floppy Enhanced DivX Universal Player.[29]
- FUZOMA estas distribuo bazita je FreeDOS, kiu kapablas praŝargi el disketo kaj konvertas malnovajn komputilojn en edukajn ilojn por infanoj.[30]
- XFDOS estas distribuo bazita je FreeDOS kun grafika uzantinterfaco, per portoj de Nano-X kaj FLTK.[31][32][33][34]
Kongruo
Versio | Statuso | Kodnomo | Dato |
---|---|---|---|
0.01 | ALFA | neniu | 16a de septembro 1994 |
0.02 | ALFA | neniu | decembro 1994 |
0.03 | ALFA | neniu | januaro 1995 |
0.04 | ALFA | neniu | junio 1995 |
0.05 | ALFA | neniu | 10a de aŭgusto 1996 |
0.06 | ALFA | neniu | novembro 1997 |
0.1 | BETA | Orlando | 25a de marto 1998 |
0.2 | BETA | Marvin | 28a de oktobro 1998 |
0.3 | BETA | Ventura | 21a de aprilo 1999 |
0.4 | BETA | Lemur | 9a de aprilo 2000 |
0.5 | BETA | Lara | 10a de aŭgusto 2000 |
0.6 | BETA | Midnite | 18a de marto 2001 |
0.7 | BETA | Spears | 7a de septembro 2001 |
0.8 | BETA | Nikita | 7a de aprilo 2002 |
0.9 | BETA | neniu | 28a de septembro 2004 |
1.0 | FINA | neniu | 3 september 2006 |
1.1 | FINA | neniu | 2a de januaro 2012 |
1.2 | FINA | neniu | 25a de decembro 2016 |
Aparataro
FreeDOS postulas maŝinon PC/XT kun almenaŭ 640 KiB de memoro.[37] Programoj ne enpakitaj kun FreeDOS ofte postulas pliajn sistemrimedojn.
MS-DOS kaj konzolo Win32
FreeDOS plejparte kongruas kun MS-DOS. Ĝi subtenas plenumeblajn COM, normajn plenumeblajn DOS kaj 16-bitajn plenumeblajn DPMI de Borland. Eblas ankaŭ ruli 32-bitajn plenumeblajn DPMI pere de DOS-etendiloj. La operaciumo havas kelkajn plibonigojn rilate al MS-DOS, ĉefe temantaj pri subteno de novaj normoj kaj teĥnologioj, kiuj ne ekzistis, kiam Microsoft finis subtenon de MS-DOS, ekzemple internaciigo aŭ la Advanced Power Management TSRj.[38] Plie, per uzo de la DOS-Etendilo HX (HX DOS Extender), multaj aplikaĵoj de Windows Console ĝuste funkcias en FreeDOS, samkiel iuj nekutimaj GUI-programoj, kiel QEMM kaj Bochs.[39]
Windows bazitaj je DOS
FreeDOS kapablas ruli eldonojn Microsoft Windows 1.0 kaj 2.0. Eldonoj Windows 3.x, kiuj subtenis procezilojn i386, ne povas plene ruliĝi en Plibonigita Reĝimo 386,[40] escepte parte en la eksperimenta kerno FreeDOS 2037.[mankas fonto]
Windows 95, Windows 98 kaj Windows Me uzas version de MS-DOS sen neesencaj partoj. FreeDOS ne uzeblas kiel anstataŭo ĉar la nedokumentitajn interfacojn inter MS-DOS 7.0–8.0 kaj Windows "4.xx" ne imitas FreeDOS; tamen, ĝi povas esti instalita kaj uzata flanke de ĉi tiuj sistemoj per praŝargadministra programo, kiel BOOTMGR aŭ METAKERN inkluzivata kun FreeDOS.[mankas fonto]
Windows NT kaj ReactOS
Operaciumoj de la familio Windows NT, inkluzive Windows 2000, XP, Vista kaj 7 por labortabloj, kaj Windows Server 2003, 2008 kaj 2008 R2 por serviloj, ne uzas MS-DOS kiel bazan pecon de la sistemo. Ĉi tiuj sistemoj kapablas uzi la dosiersistemojn FAT, kiujn uzas MS-DOS kaj antaŭaj versioj de Windows; tamen, ili tipe uzas NTFS (Novteĥnologia Dosiersistemo, New Technology File System) defaŭlte pro sekuro kaj aliaj kialoj. FreeDOS povas kunekzisti kun ĉi tiuj sistemoj en aparta subdisko aŭ en la sama subdisko kaze de sistemoj FAT. La kerno de FreeDOS praŝargeblas per aldono de ĝi al la agordodosiero de la Praŝargilo NT (NT Boot Loader) de Windows 2000 aŭ XP, boot.ini,[41] aŭ la ekvivalenta freeldr.ini por ReactOS.[42]
Dosiersistemoj
FAT32 estas plene subtenata kaj estas la preferata formo por la praŝarga disko.[43] Depende je la BIOS uzata, ĝis kvar malmoldiskoj kun Logika Blokadresado (Logical Block Addressing, LBA) de ĝis 128 GB, aŭ 2 TB, je grando estas subtenataj.[44] Estis malmulte da testado kun grandaj diskoj, kaj kelkaj BIOS subtenas LBA sed produktas erarojn sur diskoj pli grandaj ol 32 GB; pelilo kiel OnTrack aŭ EZ-Drive solvas ĉi tiun problemon.[mankas fonto] FreeDOS uzeblas ankaŭ kun pelilo nomata LFNDOS por kapabligi subtenon de longaj dosiernomoj (Long FileNames, LFN) laŭ la stilo de Windows 95,[45] sed la plimulto de programoj antaŭaj al Windows 95 ne subtenas LFN, eĉ kun pelilo ŝargita. Oni ne planas subteni NTFS, ext2 aŭ exFAT, sed estas kelkaj peliloj de eksteraj liverantoj disponiblaj por tiu celo. Por aliri dosiersistemojn ext2, LTOOLS, kontraŭparto de Mtools, povas foje uziĝi por kopii datumojn el kaj al diskoj kun dosiersistemoj ext2.[mankas fonto]
Vidu ankaŭ
Referencoj
Fontoj
- SourceForge (14a de septembro 2018). The FreeDOS Project. Slashdot Media.
Eksteraj ligiloj
- ↑ SourceForge 2018, p. 1: "FreeDOS is […] distributed under the GNU General Public License or a similar open source software license."
- ↑ 2,0 2,1 2,2 Citaĵa eraro Malvalida etikedo
<ref>
; neniu teksto estis provizita por ref-oj nomatajFreeDOS-History
; $2 - ↑ Citaĵa eraro Malvalida etikedo
<ref>
; neniu teksto estis provizita por ref-oj nomatajVillani_1996_Kernel
; $2 - ↑ SourceForge 2018.
- ↑ Citaĵa eraro Malvalida etikedo
<ref>
; neniu teksto estis provizita por ref-oj nomatajhomepage
; $2 - ↑ Citaĵa eraro Malvalida etikedo
<ref>
; neniu teksto estis provizita por ref-oj nomatajFranske_2007_USB
; $2 - ↑ Citaĵa eraro Malvalida etikedo
<ref>
; neniu teksto estis provizita por ref-oj nomatajFreeDOS_Floppy
; $2 - ↑ Citaĵa eraro Malvalida etikedo
<ref>
; neniu teksto estis provizita por ref-oj nomatajGallagher_2014
; $2 - ↑ Citaĵa eraro Malvalida etikedo
<ref>
; neniu teksto estis provizita por ref-oj nomatajFreeDOS_Spec
; $2 - ↑ Re-Open-Sourcing MS-DOS 1.25 and 2.0 (28a de Septembro 2018). Alirita 29a de Septembro 2018.
- ↑ FDOS/kernel (angle). Alirita 2021-05-31.
- ↑ Citaĵa eraro Malvalida etikedo
<ref>
; neniu teksto estis provizita por ref-oj nomataj4DOS
; $2 - ↑ Citaĵa eraro Malvalida etikedo
<ref>
; neniu teksto estis provizita por ref-oj nomatajFLOSS
; $2 - ↑ Citaĵa eraro Malvalida etikedo
<ref>
; neniu teksto estis provizita por ref-oj nomatajHall_1994_Announcement
; $2 - ↑ Citaĵa eraro Malvalida etikedo
<ref>
; neniu teksto estis provizita por ref-oj nomatajlinuxdevices
; $2 - ↑ Citaĵa eraro Malvalida etikedo
<ref>
; neniu teksto estis provizita por ref-oj nomatajHall_2006_About
; $2 - ↑ Citaĵa eraro Malvalida etikedo
<ref>
; neniu teksto estis provizita por ref-oj nomatajAdams_2005
; $2 - ↑ Citaĵa eraro Malvalida etikedo
<ref>
; neniu teksto estis provizita por ref-oj nomatajMarinof_GNU/DOS
; $2 - ↑ Oficialaj logotipoj de FreeDOS
- ↑ Citaĵa eraro Malvalida etikedo
<ref>
; neniu teksto estis provizita por ref-oj nomatajfreedos
; $2 - ↑ 21,0 21,1 Citaĵa eraro Malvalida etikedo
<ref>
; neniu teksto estis provizita por ref-oj nomatajfreedos files
; $2 - ↑ Citaĵa eraro Malvalida etikedo
<ref>
; neniu teksto estis provizita por ref-oj nomatajVance_2005_Dell
; $2 - ↑ Citaĵa eraro Malvalida etikedo
<ref>
; neniu teksto estis provizita por ref-oj nomatajHewlett-Packard_2012
; $2 - ↑ Citaĵa eraro Malvalida etikedo
<ref>
; neniu teksto estis provizita por ref-oj nomatajEWeek_2009_HP
; $2 - ↑ Citaĵa eraro Malvalida etikedo
<ref>
; neniu teksto estis provizita por ref-oj nomatajMcCracken_2009
; $2 - ↑ Citaĵa eraro Malvalida etikedo
<ref>
; neniu teksto estis provizita por ref-oj nomatajHP_2010
; $2 - ↑ Citaĵa eraro Malvalida etikedo
<ref>
; neniu teksto estis provizita por ref-oj nomatajGoldstein_2004_SpinRite
; $2 - ↑ Citaĵa eraro Malvalida etikedo
<ref>
; neniu teksto estis provizita por ref-oj nomatajIntel_SATA
; $2 - ↑ Citaĵa eraro Malvalida etikedo
<ref>
; neniu teksto estis provizita por ref-oj nomatajFloppyDivX
; $2 - ↑ Citaĵa eraro Malvalida etikedo
<ref>
; neniu teksto estis provizita por ref-oj nomatajFUZOMA
; $2 - ↑ Citaĵa eraro Malvalida etikedo
<ref>
; neniu teksto estis provizita por ref-oj nomatajkraileth_TK
; $2 - ↑ Citaĵa eraro Malvalida etikedo
<ref>
; neniu teksto estis provizita por ref-oj nomatajkraileth_nanolinux
; $2 - ↑ Citaĵa eraro Malvalida etikedo
<ref>
; neniu teksto estis provizita por ref-oj nomatajWinnie_AIM
; $2 - ↑ Citaĵa eraro Malvalida etikedo
<ref>
; neniu teksto estis provizita por ref-oj nomatajGeorg_HP
; $2 - ↑ Citaĵa eraro Malvalida etikedo
<ref>
; neniu teksto estis provizita por ref-oj nomatajFreeDOS-Comparison
; $2 - ↑ Citaĵa eraro Malvalida etikedo
<ref>
; neniu teksto estis provizita por ref-oj nomatajFreeDOS-Old
; $2 - ↑ Citaĵa eraro Malvalida etikedo
<ref>
; neniu teksto estis provizita por ref-oj nomatajLowe_2003
; $2 - ↑ Citaĵa eraro Malvalida etikedo
<ref>
; neniu teksto estis provizita por ref-oj nomatajTechworld
; $2 - ↑ Citaĵa eraro Malvalida etikedo
<ref>
; neniu teksto estis provizita por ref-oj nomatajGrech_2014
; $2 - ↑ Citaĵa eraro Malvalida etikedo
<ref>
; neniu teksto estis provizita por ref-oj nomatajAitor_2014
; $2 - ↑ Citaĵa eraro Malvalida etikedo
<ref>
; neniu teksto estis provizita por ref-oj nomatajHerbert_2004
; $2 - ↑ Citaĵa eraro Malvalida etikedo
<ref>
; neniu teksto estis provizita por ref-oj nomatajReactOS
; $2 - ↑ Citaĵa eraro Malvalida etikedo
<ref>
; neniu teksto estis provizita por ref-oj nomatajHilpert_2015_Bootable_Stick
; $2 - ↑ Citaĵa eraro Malvalida etikedo
<ref>
; neniu teksto estis provizita por ref-oj nomatajMueller_2013
; $2 - ↑ Citaĵa eraro Malvalida etikedo
<ref>
; neniu teksto estis provizita por ref-oj nomatajGallagher_2014_Old-school
; $2