Valentin Melnikov: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
alia foto
aldono de informo pri novaj libroj
Linio 11:
{{Portalo Literaturo}}
[[Kategorio:Moskva skolo|Melnikov Valentin]]
'''Valentin Viktoroviĉ MELNIKOV''' ({{lang-ru|Валентин Викторович Мельников}}; naskiĝis la {{daton|18|julio|1957}}) estas rusa esperantisto ekde [[1982]] kaj inĝeniero-[[kemio|kemiisto]] laŭ diplomo. Ekde la [[1980-aj jaroj]] ĝis 2015 li laboris kiel [[komputilo|komputisto]]. Li konstante loĝas en [[Moskvo]]. Li estas diplomita instruisto de Esperanto, membro de la Ĉefa Atesta kaj Lingva Komisiono de la [[Rusia Esperantista Unio]], poeto, tradukisto el la rusa kaj aliaj lingvoj, ĵurnalisto, recenzisto, kunaŭtoro de la libroj "La birdo Gamajun" (1989), "[[Moskvaro]]" (1998), "Lena..." (1998), "[[Mondoj]]" (2001), "[[Moskvaj sonoriloj]]" (2007), "El ombro" (2008). Atentindas liaj akre satiraj poemcikloj "Socia moralo" kaj "Observoj de biletkontrolisto", ankaŭ lirika "Sonetoj al mia Muzo". Furoris lia traduko de maldeca poemo [[Kojonov Luĉjo]] (1995). En 2021 ĉe la eldonejo [[Impeto (eldonejo)|Impeto]] aperis lia poemaro "Ni vivas malgraŭ ĉio". Lia mikronovelo "Bonmesaĝo" aperis en la kolekto "Ĉiuj steloj etas nokte" ([[Mondial (eldonejo)|Mondial]], 2021).
 
Li tradukis kelkajn novelojn de [[Anton Ĉeĥov]] kaj [[Lev Tolstoj]]. Faris la plej plenan kaj precizan tradukon de la versromano "[[Eŭgeno Onegin]]" de [[Aleksandr Puŝkin]] (eldonita de '[[Sezonoj]]', 2005). En [[2007]]-[[2015]] li tradukis elektitajn verkojn de rusaj poetoj de 18-19-a jarcento, la materialoj por estonta Rusa Antologio regule aperis en "[[La Ondo de Esperanto]]". En 2016 kaj 2018 ricevis honoran mencion en [[Belartaj konkursoj de UEA]].
Linio 23:
Li ankaŭ estas naturisto, fakdelegito de [[UEA]] kaj kunlaboranto en la projekto "Ekparolu!" de la retejo edukado.net. En 2019 elektita membro de [[Akademio de Esperanto]].
 
En majo 2020, la blogo [[Robert Nielsen|Teo kaj Libroj]] publikigis artikolon pri la [[Movado MeToo]]<ref>[https://teokajlibroj.wordpress.com/2020/05/02/cu-esperantujo-bezonas-ankau-mi-momenton/ Ĉu Esperantujo bezonas ‘Ankaŭ Mi’ momenton?] - Teo kaj Libroj 2a majo 2020</ref> kaj demandis ĉu ĝi estas problemo en la esperanta movado. La aŭtoro rakontis pri okazaĵoj de seksĝenado dum renkontiĝoj, iuj jam publikaj (kiel la estrarano de TEJO forĵetita el IJK 2018 pro seksĝenado al alia partoprenanto<ref>[https://telegra.ph/Pri-mia-forpelo-el-la-IJK-en-Badajoz-06-19 Pri mia forpelo el la IJK en Badajoz] - 19a junio 2019</ref><ref>[https://www.liberafolio.org/2018/08/09/ijk-ano-forpelita-post-seksa-agreso/ IJK-ano forpelita post seksa agreso] - Libera Folio 9a aŭgusto 2018</ref>) kaj aliaj nepublikaj okazaĵoj kiujn li vidisasertis vidi.
Forta kritiko de la artikolo venis de Melnikov. Li diris ke eble la seksĝenado ne okazis sed la virinoj imagis aŭ deziris ĝin, eble ili mensogis ĉar la viro ne volis pagi aŭ edziĝi, eble ili akuzis gravulon nur ĉar iu konkurenculo de tiu pagis ilin kaj por ĉiu vera akuzo de seksĝenado, estas dek imagitaj.<ref>[https://teokajlibroj.wordpress.com/2020/05/07/akademiano-opinias-ke-iuj-virinoj-deziras-seksgenadon/ Akademiano opinias ke iuj virinoj deziras seksĝenadon] - Teo Kaj Libroj 7a majo 2020</ref>. Pro tio, Nielsen plendis al la Akademio pri Melnikov. La AkadamioAkademio publikigis oficalan respondon kiu bedaŭris la vortojn de Melnikov sed ne eksigis lin de la estraro, ja ĉiu persono rajtas eldiri sian opinion kiel privatulo.
 
== Eksteraj ligiloj ==