i   Bonvenon al Vikipedio en Esperanto, Vmel!

Ĉi tio estas via diskutpaĝo, kiu utilos por ricevi mesaĝojn de la aliaj uzantoj.

En Vikipedio ekzistas cetere diskutejo, kie vi povas fari demandojn, sugestojn kaj proponojn.

Se vi havas demandojn, rigardu jenajn paĝojn:

Antaŭ ol redakti, ni tre rekomendas tralegi kiel redakti paĝon kaj kiel verki bonan artikolon. Konsideru, ke se viaj redaktoj ne respektas la regulojn, tiam alia vikipediisto verŝajne rapide forigos aŭ malfaros ilin. Bonvolu lerni la kvin principojn kiuj regas Vikipedion.

Memoru ne kopii tekstojn aŭ bildojn el libroj aŭ el interreto sen permeso, krom se estas via laboro!

Bonvolu atenti, ke vi kiel novulo dum la unuaj kvar tagoj ne povas laŭlicence alinomi artikolon. Do, bonvolu ne fari kopion sub nova titolo, ĉar tio ne estas la ĝusta maniero! Petu, ke pli spertajn uzantojn faru tion por vi sur la diskutopaĝo de la koncerna artikolo.

Por respondi al mesaĝo de alia uzanto, iru al ties diskutpaĝo, alikaze tiu ne rimarkos la informilon "Vi havas novan mesaĝon" — kaj eblas ke vi ne ricevos respondon. Skribu vian mesaĝon en la fino de la diskutpaĝo kaj ne forgesu subskribi ĝin tajpante  —~~~~ aŭ uzante la butonon Via subskribo kun tempstampo.

Alternative, se vi preferas havi vian respondon en la sama loko kiel la demandon, respondu rekte sub la demando, sed komence metu la ŝablonon {{Respondo al|}} kun la nomo de la alia uzanto. Tiel li ricevos atentigon ke vi respondis. Metu komence de ĉiu alineo dupunkton (:) por dekstrenigi vian tekston. Ankaŭ tiuokaze bonvolu subskribi per ~~~~.

Vi disponas ankaŭ uzantopaĝon, kie vi povas meti informojn pri vi mem kaj pri viaj interesoj aŭ listigi la lingvojn kiujn vi komprenas. Vi povas fari tion, tre elegante, enmetante en vian uzantopaĝon la kodon {{BabelLando}}. Per tiu ŝablono via paĝo estos aŭtomate ordigita en la kategoriojn kiuj listigas la uzantoj laŭ lingvokapabloj kaj devenlando. Pliajn klarigojn vi trovos rigardante {{BabelLando}}.

Agrablegan kunlaboradon deziras al vi  Arno Lagrange  10:17, 17. Jul 2006 (UTC)

Ĉu Vmel estas Valentin Melnikov ? A L 

Por ke iu estu ĝuste ordigita en kategorion (laŭ familia nomo kaj ne antaŭnomo necesas aldoni post | la nomon ordigitan kun familinomo unue. Ekz : enmeto de [[kategorio:Esperantlingvaj poetoj|Melnikov Valentin]] ordigas la artikolon sub Melnikov, ne sub Valentin. Arno Lagrange  10:21, 17. Jul 2006 (UTC)

Alaŭdo, haltu jam - la artikolo "Kio? Kie? Kiam?" riskas iĝi la plej ampleksa en la E-lingva vikipedio. Almenaŭ, la rusan version ĝi jam superis. Oni ne bezonas tioman detalecon.

Kara Valentin!! Laŭ via averto mi ja dissegis la artikolon je kelkaj pecoj, nun la ĉefa artikolo traktas nur la televidan version (pro tio mi forigis parton pri movado kaj turniroj de tiu artikolo) kaj aperis dua artikolo, kiu ĉefe temas pri la sporta varianto. Ĉu tiu divido por vi ne taŭgas? Kial vi opinias miajn lastajn ŝanĝojn malbonigaj? Alauxdo 15:10, 24. Jul 2006 (UTC)

Nun ŝajne pli-malpli - ĉar kiam mi vidis pli frue, la sekcio pri movado ne videblis tute. Necesas aldoni foto(j)n pri sportaj turniroj en Rusio: estas pli ol strange, ke ili mankas, kvankam ĉeestas foto de iu bagatela turniro en Germanio. La libron "fenomeno de ludo" indas forigi aŭ transmeti al "Voroŝilov". Atentu mian lastan mesaĝon sur via diskutpaĝo.--Vmel 15:13, 24. Jul 2006 (UTC)

Kara Valentin, certe, eraroj estas neeviteblaj ĉar ja mi nur malnete skribas la artikolon. Mi dankas al vi pro la korekto de ĉiuj eblaj eraroj kaj mistajpoj (ĉefe pri personaj nomoj). Sed tio ja estas kutima afero, ke dum unua redaktado aperas ridindaj eraroj (ekzemple tiu pri "betula" anstataŭ "ora" proporcio -- simple mi komencis skribi pri la "ora" poste volis aldoni la "betulan" kaj mise redaktis) kaj mistajpoj (ĉe Zaratuŝtro mi vere ne sciis, sed en multaj aliaj okazoj mi ja sciis la ekzaktajn nomojn, sed konsideris tiun laboron kiel la plej lastan -- kutime mi faras tion fine de la verkado, kiam la tuta artikolo estas verkita kaj oni devas nur korekti faktajn erarojon kaj mistajpojn. Certe mi aldonos fotojn de turniroj, certe mi transmetos multon el la nuna sekcio "televida versio" al "Voroŝilov" kaj reskribos entute la sekcion por fari ĝin pli enciplopedia. Mi iom pliampleksigos la sportan version kaj listigos la plej konatajn teamojn tie (inkluzive la vian, certe). Ĉio ĉi ankoraŭ estos farita. Mi multe dankas al vi pro viaj multaj korektoj, kun kelkaj mi ne plene konsentas (ĉefe kiam vi korektas lingvajn esprimojn!), mi poste ankoraŭfoje rekonsideros viajn ŝanĝojn kaj eble skribos al vi la liston de la ŝanĝoj, kiuj por mi aspektas strange. Kaj certe mi ne forgesos intervikiojn, krome mi kreos kelkajn artikolojn en alilingvaj sekcioj de Vikipedio, ĉefe en la germana (ĉar tiun lingvon mi plej bone posedas). Do, kara, dankon pro via kritiko, mi esperas, ke en la fina stato la artikolo plaĉos al vi! Dume mi petas, se tio ne estas granda peno por vi, listigi la faktajn erarojn, kiujn vi trovis en la artikolo(j), ĉar dume mi ne vidas multajn da tiuj. Amike, Alauxdo 15:23, 24. Jul 2006 (UTC)

Interalie, la foto de "iu bagatela turniro en Germanio" estas, unue, foto farita per mia propra kamerao, kaj, dume mi estas sur la foto :) Estas unu el nemultaj fotoj, kiuj ja vere estas tute "liberaj" (ĉar mi estas la aŭtoro) :) Alauxdo 15:25, 24. Jul 2006 (UTC)

Tre bone. Tamen konsentu: signifo de tiu turniro ja estas bagatela. Tuj mi aldonos foton de Saranska ĉampionado de Rusio, same "liberan". Eraroj. Por mi ege agace aspektas ruĝaj vortoj, kiam temas pri io konata. EStas ankaŭ lingvaj eraroj - kiel "sono" anst. "filo" k fuŝaj frazkonstruoj. Mi baldaŭ ferios, do ne aperos rete post 28 aŭg.--Vmel 07:02, 25. Jul 2006 (UTC)

Tutgermana sinkrona turniro kun statuso de oficiala turniro de MAK estas bagatelo? :) Amuze... Bone, ke vi aldonis la foton, ĝi vere estas tre bela, mi tamen ja iomete malgrandigis ĝin, ĉar tro granda foto en la artikolo ja iomete misgvidas (se oni ne devas vidi kromajn detalojn, kiel, ekzemple, sur la foto kun Potaŝev). Jes, same min agacas ruĝas vortoj, sed mi ja multe retajloras la tekston dum redaktado kaj forigo de ruĝaj ligiloj estas la plej fina etapo. Kio koncernas lingvan flankon -- tio ĝustas, ĉar mi samtempe ja skribas doktoran tezon en alia lingvo. Tamen ne ĉiuj viaj lingvaj korektoj plaĉas al mi, kelkaj estas ne veraj plibonigoj, precipe kiam vi korektas parentezon al aktiva participo. Tamen, mi tre dankas al vi pro viaj korektoj kaj esperas, ke la artikolo maturiĝos al bona kaj evoluiigita artikolaro pri la fenomeno. Bonajn feriojn!! Alauxdo 16:35, 25. Jul 2006 (UTC)

Ĉu tiu turniro estas ĉampionado de Germanio, k la venkinto tuj trafas al la mondĉampionado? Cetere, kiujn lokojn gajnis la teamo de Germanio en la mondĉampionado? Al mi ŝajnas, ke Rusio iom pli gravas tiurilate. Ruĝaj ligoj tolereblas kiam koncerna artikolo dum ene ekzistas - sed ne tolereblas, se ili aperis nur pro mistajpo. Mi korektis plurajn personajn nomojn en via teksto, k la ligoj tuj bluiĝis... Vi ofte ripetas saman vorton en unu frazo, k tio aspektas tre fuŝe.

Mistajpoj eblas komence, almenaŭ mi ne povas tuj skribi nete, ĉefe pro malfacilaĵoj kun personaj nomoj. Por mi gravas komence havi la superrigardon pri la temo, kaj poste korekti eventualajn mistajpojn kaj faktajn erarojn. Nun mi finis verkadon, vi povas mem plu poluri la artikolojn, mi eble verkos najbarajn artikolojn (pri aliaj ludoj ktp), sed ne tuj. Alauxdo 17:51, 27. Jul 2006 (UTC)

Tamen, ĉu vi jam pli-mapli finis la redaktadon?--Vmel 07:39, 26. Jul 2006 (UTC)

Mi volas Vin inviti al mia artikolo pri pola literaturo. Mi ne estas certa pri ĝia lingva korekteco. Estus bonege se Vi ĝin legus kaj eventuale korektus. Bondezirojn. --Divi leschi genus amo 21:08, 21. Sep 2007 (UTC)

Русско-Эсперантский словарь. Е.Бокорев. 1984 redakti

Saluton Vmel, ĉu ne estus pli bone alinomi la artikolon pri Русско-Эсперантский словарь. Е.Бокорев. 1984 en latinan alfabeton simile kiel ankaŭ ceterajn vortarojn, kies titoloj estas skribitaj ĉi tie ruslingve? Ni ne skribas la ruslingvajn nomojn, ekz. de homoj, per rusa azbuko. Petr Tomasovsky@diskkont 09:54, 4. Okt 2007 (UTC)

Jes, indas alinomi. Krome, korekti la eraron en la familinomo: Bok_a_rev.Vmel 10:09, 4. Okt 2007 (UTC)

Saluton, Vmel. Kial vi ne uzis la alinoman butonon por ŝanĝi la titolon de Sergej Sxorgin al Sergej Ŝorgin? Ĝi ja troviĝas inter "historio" kaj "atenti". Kore --Tlustulimu 12:48, 24. Sep 2008 (UTC)

Pardonu, mi eĉ ne sciis pri ekzisto de tiu butono. --Vmel 12:49, 24. Sep 2008 (UTC)

Ho. Se vi jam verkas ekde du jaroj, tiam mi ne komprenas, ke vi ne scias pri la menciita butoneto. Mi ĵus forigis la nebezonatan mistajpaĵon. Se estonte tio okazos, vi ja povas alinomi aŭ peti tion kaj poste iu forigas la nebezonataĵon. Ĉu bone? Kore --Tlustulimu 12:52, 24. Sep 2008 (UTC)
Ĉu vi povus aldoni informkeston {{Informkesto homoj}}? Kore --Tlustulimu 12:56, 24. Sep 2008 (UTC)

Verboj sen subjekto redakti

Saluton, Vmel. Mi vidis, ke vi kelkfoje uzas verbojn sen subjekto. Laŭ mia scio tio nur malofte eblas, kiel ekz. Pluvas. Neĝas. Ŝtormas. Sed la plej multaj verboj ne povas stari sen subjekto. Do almenaŭ iu pronomo devas stari tiam. Tial mi ĵus aldonis kelkfoje la vorteton "li" al du el viaj artikoletoj. - Mi ne devis alkutimiĝi al tio, ĉar mia denaska lingvo - la germana - preskaŭ ĉiam bezonas almenaŭ pronomon. Do tie preskaŭ ne eblas frazoj sen subjekto. Kore --Tlustulimu 13:35, 24. Sep 2008 (UTC)

Kara Vmel, mi vidis, ke vi voĉdonis por la varianto 1, mi havas la impreson, ke vi tamen ne realizis, kian konsekvencon tia rigida (superflua) regulo havos: Oni poste devus decidi aŭ por "ujo" aŭ por "io"! La rezulto estas, ke oni poste (en ĉiuj artikoloj de la vikipedio - tiel tekstas la propono) ne plu rajtus uzi au la formon "Germanio" aŭ la formon "Germanujo": Tio estus tute absurda regulo neniel pravigebla! Mi supozas, ke vi verŝajne pripensinte la konsekvencon, kiun la proponintoj de la baloto kaŝis lerte, ŝaĝos vian opinion. Persone mi favoras la kvaran opcion (pli demokrate estintus, se ni unue entute, kiel mi proponis voĉdonintus nur pri la demando ĉu entute tia regulo necesas aŭ ne, sed ŝajane tio ne estas la volo de la plimulto, do ni nun havas la kvar alternativojn, el kiuj laŭ mi la kvara estas la plej eltenebla)DidiWeidmann 11:18, 24. Jun 2009 (UTC)

Foriganto de la articolo Carskoje Selo redakti

Saluton Vmel, dankon pro via verko en Vikipedio. Tamen, Maximkaaa (diskuto kontribuoj) petis, ke la jena paĝo verkita de vi estu forigita: "Carskoje Selo".
La komentoj pri la forigo troveblas ĉe "Forigendaj artikoloj". Se vi kontraŭas, bonvolu legi la regularon pri forigoj kaj diru vian opinion.

Saluton. Ĉu vi havas opinion pri Birdoj ? Antaŭan dankon --pino 13:20, 18 Dec. 2011 (UTC)

Идентификация redakti

Saluton. Валентин Викторович, а материалы на "Московском Трамвае" — Ваши или однофамильца? Нужно для Русской Википедии и, возможно, для дела. Подозреваю, что здесь увидите вопрос быстрее, чем в русском разделе. Извините, что по-русски ;) Андрей. 91i79 (diskuto) 21:06, 5 Jul. 2014 (UTC)

Материалы - мои, я много лет занимаюсь историей московского трамвая и троллейбуса. На сайте выложена не самая свежая версия, а ответственный куда-то пропал пару лет назад. Если надо - пришлю актуальные файлы - укажитЕ, на какой адрес. --Vmel (diskuto) 10:34, 6 Jul. 2014 (UTC)

  • Спасибо. Я был почти уверен, но хотелось знать точно. Что касается Википедии, то в русской это связано со статьями о московских трамвайных маршрутах (их уже удалили, сейчас идёт борьба за восстановление). А для дела — напишу мылом через несколько дней. 91i79 (diskuto) 00:22, 7 Jul. 2014 (UTC)