Sergej Ŝorgin
Sergej Ŝorgin (ruse Шоргин Сергей Яковлевич) naskiĝis la 11-an de novembro 1952 en Kirovogrado, Ukrainio, konstante loĝas en Moskvo. Li estas matematikisto, poeto, poemtradukisto al la rusa lingvo. Li estas doktoro (1979) kaj habilitdoktoro (1997) de fizik-matematikaj sciencoj kaj profesoro ekde 2003. Li laboras en la Instituto pri Informadikaj problemoj de Rusia Akademio de Sciencoj, ekde 1999 li estas vicdirektoro de tiu instituto. Lia scienca fako estas teorio de probableco kaj matematika modelado.
Sergej Ŝorgin | ||
---|---|---|
![]() | ||
Persona informo | ||
Naskiĝo | 11-an de novembro 1952 (72-jaraĝa) en Kropivnickij | |
Lingvoj | rusa vd | |
Loĝloko | Soveta Unio vd | |
Ŝtataneco | Soveta Unio Rusio ![]() | |
Alma mater | MSU Faculty of Computational Mathematics and Cybernetics (en) ![]() Moskva Ŝtata Universitato ![]() | |
Profesio | ||
Okupo | poeto matematikisto mensludisto komputosciencisto ![]() | |
Laborkampo | Probabloteorio ![]() | |
Doktoreca konsilisto | Yury Prokhorov • Vladimir Illyich Rotar vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Aperis ĉ. dek liaj poemlibroj: originalaj verkoj kaj tradukoj el la angla, pola, ukraina kaj kelkaj aliaj lingvoj, ankaŭ spritaj parodioj. Pluraj liaj verkoj aperis en interreto. Ekde 2006 li estas membro de Verkista Unio de Moskvo.
Krome li partoprenis en intelektaj ludoj: Kio? Kie? Kiam? (sporta varianto) en la teamo "Nesprosta" en 1998-2003.
Eksteraj ligiloj
redakti- Persona retpaĝo
- Reta taglibro de S.Ŝorgin Arkivigite je 2013-04-15 per la retarkivo Wayback Machine
- [1] paĝo en la retejo «Jarcento de traduko»
- [2] Arkivigite je 2008-05-10 per la retarkivo Wayback Machine paĝo en la retejo «Poezia.ru»
- [3] paĝo en la retejo «Rifma.ru»
- [4] paĝo en la retejo «Reta filologio»
- [5] Arkivigite je 2004-12-31 per la retarkivo Wayback Machine paĝo en la retejo «Poezio de Moskva Universitato»