Nesprosta (ruse: Неспроста - "ne tute simple") - la teamo por intelekta ludo Kio? Kie? Kiam? (sporta varianto) en Moskvo. Kreita en 1997 fare de kelkaj fortaj anoj de televida "Propra ludo". Kapitano - matematikisto, juristo kaj rimarkinda ruslingva poeto Anatolij Belkin (sur la apuda foto - sidas kun la trofeo). En 1998-2003 en la teamo ludis elstara sciencisto Sergej Ŝorgin. Ekde 2005 en la teamo ludis tre konata Esperanto-aktivulo Valentin Melnikov (sur la foto - dua de maldekstre).

Surbaze de la teamo konstante funkcias samnoma klubo por ŝatantoj de diversaj individuaj kaj kolektivaj intelektaj ludoj. La klubo kelkfoje jare okazigas turnirojn pri Kio? Kie? Kiam? (sporta varianto) kaj aliaj ludoj, en kiuj partoprenas dekoj da teamoj el diversaj urboj de Rusio.

Komence de 2009 pro pezaj akuzoj (ne agnoskitaj de la teamo) flanke de kelkaj funkciuloj de intelektluda movado, la teamo "Nesprosta" estis devigita forlasi la oficialan movadon. La klubo funkcias plu.

Plej gravaj atingoj de la teamo redakti

La loko en la monda rangtabelo (je 01 dec 2008): la 1-a.

Eksteraj ligiloj (ruslingvaj) redakti

Retejo de la klubo "Nesprosta"