Numerikaj kapabloj de aŭtismuloj: Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
Kreis novan paĝon kun "Aŭtismo estas neŭrokognitiva evolva perturbo, kun ŝia kognitiva kaj konduta profilo, sed kun granda varieto. Malmulta sciencaj artikoloj temas pri '''matematikaj kapabloj de aŭtismuloj''', ili montras grandan varieton de aŭtismuloj, el kiuj oni povas havi severan diskalkulion aŭ esti kapabla matematikisto. Pleje ili havas mezajn kapablojn. Tiuj artikoloj ekzamenis aŭtismulojn kun inteligenco super 70 IQ kaj bonaj lingvaj kapabloj. Anekdotaj kaj prisk..."
(Neniu diferenco)

Kiel registrite je 15:52, 3 jul. 2021

Aŭtismo estas neŭrokognitiva evolva perturbo, kun ŝia kognitiva kaj konduta profilo, sed kun granda varieto. Malmulta sciencaj artikoloj temas pri matematikaj kapabloj de aŭtismuloj, ili montras grandan varieton de aŭtismuloj, el kiuj oni povas havi severan diskalkulion aŭ esti kapabla matematikisto. Pleje ili havas mezajn kapablojn.

Tiuj artikoloj ekzamenis aŭtismulojn kun inteligenco super 70 IQ kaj bonaj lingvaj kapabloj. Anekdotaj kaj priskribaj ekzamenoj montras tre bonajn kapablojn kontraŭ tipike evolvantaj samaĝuloj. Aliaj artikoloj temas pri komparado en grupoj, kiuj montras malsamecon de matematikaj kapabloj inter aŭtismaj infanoj. Ankaŭ regulaĵoj de unuaj kapabloj estas malsamaj. Laŭ Hsu-Min Chiang kaj Yueh-Sin Lin, la ekzamenitaj aŭtismuloj havas (1) pleje mezajn matematikajn kapablojn (2) ofte ili havas submezajn kapablojn, sed ne estas diskalkuliaj, kaj (3) vera talento estas rara.

Estas artikoloj, kiuj komparas la matematikajn kapablojn kun ĝenerala kognitiva profilo de sama persono. Laŭ Catherine R. G. Jones et al. uzis specimenon kun 100 bone funkcionantan aŭtismulo, kaj trovis, ke 16,2% de ili havis signifikante pli bonajn matematikajn kapablojn ol ilia ĝenerala kognitiva profilo, kaj 6,1% de ili havis signifikante pli malbonajn. Legaj kapabloj estas same malsamaj. Aŭtismuloj kun bonaj rezultoj estis pli bonaj en kalkulaj taskoj ol en taskoj, en kiuj ili devis rezoni. Ili estis mezaj en kompleksaj taskoj kiuj necesis bonajn lingvajn kapablojn, kreativecon kaj pripenson.Ili estis pli bonaj en kalkulado ol uzado de lingvo.

Laŭ Teresa Iuculano et al. bone funkcionantaj aŭtismuloj havis pli bonajn rezultojn en kalkulado ol en taskoj, ol en taskoj, kiuj bezonas lingvan rezonadon. Tiu diferenco restis ankaŭ kompare al tipike evolvantaj uloj kun sama aĝo, sekso kaj inteligenco. Ankaŭ ilia cerba aktiveco estis alia dum simplaj adicioj kaj rememoro de nombraj faktoj, kiu demonstras malsimilan prilaboron en aŭtismuloj.