Perry Rhodan: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
eNeniu resumo de redakto
eNeniu resumo de redakto
Linio 4:
Origine oni planis nur ciklon de inter 30 kaj 50 kajeroj. Sed Perry Rhodan fariĝis en la sekvantaj jardekoj la plej sukcesa sciencfikcia kaj romankajerserio de la tuta mondo. La serio estis reeldonita en 5 eldonoj, kaj aperas intertempe krom en la tradicia romankajera formo ankaŭ en formo de poŝlibroj, binditaj libroj kaj sonlibroj.
 
== La historiorakonto ==
Perry Rhodan entenas fikcian historion de la homaro, kiu komenciĝas per la unua flugo al la luno de la usona astronaŭto Perry Rhodan, kiu tie trovas averiitan arkonidan kosmoŝipon. Li per la helpo de la ekstertera tekniko de la arkonidoj sukcesas malhelpi la [[atombombo|atommiliton]] inter [[Soveta Unio]] kaj [[Usono]] kaj instalas la tiel nomitan 3-an potencon. De kosma estaĵo "ĜI", kiu influis la sorton de la homaro, Perry Rhodan ricevas ĉelaktivigilon, tio estas instrumento, kiu haltigas la biologian maljuniĝon kaj ebligas al sia portanto eternan vivon, se li aŭ ŝi ne mortas per akcidento. Perry Rhodan kondukas la teran homaron paŝo post paŝo al la gvida potenco en la [[galaksio]] [[Lakta Vojo]] kaj en la intertempe plurmiljara historio de la homaro, kaj devas alfronti ĉiam novajn malamikojn el la profundeco de la [[kosmo]].