Eŭropa Unio: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Etikedoj: Poŝtelefona redakto Redakto de poŝaparata retejo Altnivela poŝaparata redaktado
Linio 426:
; [[Justica Kortumo de la Eŭropa Unio]] : Ĝi estas juĝista institucio, kiu zorgas pri la observo de la eŭropunia juro: rekta apliko de la eŭropunia juro en la membroŝtatoj kaj supereco de la eŭropunia juro super la naciaj juroj. La Kortumo certigas la aplikon de la juro de Unio kaj la unuformecon de sia interpreto ene de la teritorio de la Unio. Tiucele ĝi kontrolas la laŭleĝecon de agoj de la institucioj de Eŭropa Unio kaj regas pri plenumo de la membroŝtatoj de la devoj devenantaj de la traktatoj. Ĝi ankaŭ interpretas leĝon de EU laŭ peto de landaj juĝistoj. La Kortumo administras sian propran infrastrukturon, kiu inkluzivas tradukistojn, kiuj en 2012 reprezentis 44,7% de la teamo de la institucio<ref>https://curia.europa.eu/jcms/jcms/Jo2_10742/direction-generale-de-la-traduction ([http://archive.wikiwix.com/cache/index2.php?url=http%3A%2F%2Fcuria.europa.eu%2Fjcms%2Fjcms%2FJo2_10742%2Fdirection-generale-de-la-traduction arkivo])</ref>. Ĝi sidas en Luksemburgo, kio donis al ĝi la kromnomon Luksemburga Kortumo -- kontraste kun la Strasburga Kortumo ([[Eŭropa Kortumo pri Homaj Rajtoj]]).
; [[Revizora Kortumo]] : Ĝi estas la institucio kiu kontrolas la kontojn de la Eŭropa Unio. La Revizora Kortumo konsistas el po unu civitano de ĉiu membroŝtato. Ĝiaj membroj plenumas siajn taskojn plene sendepende, en la ĝenerala intereso de la Unio. La Revizora Kortumo havas sian sidejon en la urbo Luksemburgo.
; [[Eŭropa Centra Banko]] : La Eŭropa Centra Banko (ECB) estas la ĉefa mona institucio de Eŭropa Unio. Ĝi estis establita la 1-an de junio 1998 laŭ federacia modelo<ref>[https://www.ecb.europa.eu/ecb/history/emu/html/index.fr.html La Ekonomia kaj Mona Unio] ([http://archive.wikiwix.com/cache/index2.php?url=http%3A%2F%2Fwww.ecb.europa.eu%2Fecb%2Fhistory%2Femu%2Fhtml%2Findex.fr.html arkivo] ĉe la oficiala retejo de la ECB</ref> kaj ĝia sidejo estas en [[Frankfurto ĉe Majno]]. Ĝi ĝuas monopolon pri elsendo de la eŭro kiel la komuna kaj nura mono de la [[Ekonomia kaj Mona Unio]]. Ĝi difinas la gvidliniojn de mona politiko por la [[eŭro-zono]] kaj prenas la decidojn necesajn por ĝia efektivigo; tio estas por konservi la [[aĉetpovo]]n de la eŭro kaj do prezstabilecon en la [[eŭrozono]]. Ĉi tiu zono nuntempe inkluzivas la 19 landojn de Eŭropa Unio, kiuj enkondukis la eŭron ekde 1999. Ekde la 4-a de novembro 2014, ECB respondecas pri centra rolo en la superrigardo kaj kontrolo de la ĉefaj bankoj de eŭropaj ŝtatoj per la [[Nura Kontrola Mekanismo]] (NKM).
; [[Eŭropa Centra Banko]] : Situas en [[Frankfurto]]. Ĝi estas la eldona banko de la [[eŭro]], la komuna [[valuto]] de 19 membroj el EU. Ĝi celas regi la [[inflacio]]n ene de ''Eŭrolando''.
<gallery>
European Parliament Strasbourg Hemicycle - Diliff.jpg|Sidejo de la Eŭropa Parlamento en [[Strasburgo]]