Eŭropa Unio: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 439:
; [[Komitato de regionoj]] : La Eŭropa Komitato de la Regionoj (KdR) estas la asembleo de lokaj kaj regionaj reprezentantoj de Eŭropa Unio, kiu permesas al subŝtataj aŭtoritatoj (regionoj, distriktoj, provincoj, departementoj, municipoj, urboj, ktp.) aŭdigi sian voĉon senpere ene de la institucia sistemo de EU. La membroj estas elektitaj reprezentantoj en la loka nivelo, inkluzive de urbestroj, prezidantoj de regionoj kaj urbaj konsilistoj. la membroj estas nomumitaj de la Konsilio de EU, laŭ propono de la registaro de la membroŝtatoj, por renovigebla kvinjara periodo.
; [[Eŭropa Investa Banko]] : La Eŭropa Invasta Banko (EIB) estas la financa institucio de la membroŝtatoj de la Eŭropa Unio. Ĝia ĉefa celo estas elprunti sur la financaj merkatoj por financi projektojn ene de la Eŭropa Unio. La EIB ankaŭ financas projektojn ekster Eŭropa Unio, precipe en mediteraneaj partneraj landoj, per sia eŭropa-mediteranea investa kaj partnereca fonduso. Ĝi estis kreita en 1957, per la [[Traktatoj de Romo]]. Ĝi havas ĉefsidejon en [[Luksemburgo]] sed ankaŭ havas oficejojn en [[Bruselo]], [[Parizo]], [[Romo]], [[Helsinko]], [[Ateno]], [[Berlino]], [[Lisbono]], [[Madrido]], [[Varsovio]], [[Bukareŝto]], [[Londono]], [[Istanbulo]], [[Tunizo]], [[Dakaro]], [[Rabato]], [[Najrobo]], [[Fort-de-France]], [[Sidnejo]], [[Pretorio]] kaj [[Kairo]].
; [[Eŭropa Ombudsmano]] : La Eŭropa Ombudsmano estas mediacia organo inter civitanoj kaj la aŭtoritatoj de la Eŭropa Unio. Ĝi sidas en [[Strasburgo]]. La misio de la Eŭropa Ombudsmano estas esplori kazojn de "misadministrado" en la agoj de la institucioj, instancoj, oficejoj kaj agentejoj de Eŭropa Unio. La esprimo "misadministrado" rilatas al situacio en kiu institucio de la Unio malobservas administrajn procedurojn, la principojn de bona administrado aŭ [[Homaj rajtoj|homajn rajtojn]]. Kazoj de "misadministrado" ĉefe koncernas administrajn malregulaĵojn, maljustaĵojn kaj maljustajn praktikojn, diskriminacion, potencan misuzon, mankon aŭ rifuzon de informoj kaj ankaŭ nepravajn prokrastojn.
; [[Eŭropa Ombudsmano]] :
; [[Eŭropa Prokurorejo]] : La rolo de la Eŭropa Prokurorejo estas esplori kaj persekuti [[fraŭdo]]n rilate al la [[buĝeto]] de EU kaj aliajn krimojn kontraŭ la financaj interesoj de la Unio, inkluzive fraŭdojn kun EU-fondusoj de pli ol 10.000 eŭroj kaj translimajn fraŭdojn kun damaĝoj superantaj 10 milionojn da eŭroj. Antaŭe, nur naciaj aŭtoritatoj povis esplori kaj procesigi ĉi tiujn krimojn kaj ne povis agi preter siaj landlimoj. Ankaŭ KFEO, Eŭrojust kaj Eŭropolo ne havis la kapablon agi. La intutucio celas esti malcentralizita ĉirkaŭ eŭropaj delegitaj prokuroroj situantaj en ĉiu ana ŝtato. La centra oficejo havas eŭropan ĉefan prokuroron subtenatan de 22 eŭropaj prokuroroj (kiuj formas la kolegion de prokuroroj), teknikistoj kaj enketistoj, do teamo da pli ol 200 homoj kun sidejo en [[Luksemburgio]].