Rosanna Scalfi Marcello: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Kreita per traduko de la paĝo "Rosanna Scalfi Marcello"
 
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
'''Rosanna Scalfi Marcello''' (1704 aŭ 1705 – post 1742) estis itala [[ItalioKomponisto|italakomponistino]] kaj escepta [[kantistoKantisto|kantistino]] kajde la unua duono de la [[komponisto18-a jarcento]]. Ŝi iniciatis sian muzikan aktivecon en junaĝo, kiel [[Gondolo|gondola]] kantistino de veneciaj boataj [[Ario|arioj]] sur la kanaloj de Venecio.
 
== Vivo ==
Rosanna Scalfi estis gondola kantistino de veneciaj boataj arioj
Ĉirkaŭ 1723 la itala nobelo, [[magistrato]] kaj komponisto [[Benedetto Marcello]] (1686-1739), aŭdis Rosannan kanti ‘ariojn de gondoloj’ (''arie di battello'') sur la veneciaj kanaloj kaj estis ravita de ŝia voĉo. Post diskreta interkonsento de kunveno kun ŝi, li fariĝis ŝia kantinstruisto. Post kelkaj jaroj, en 1728 kiam ŝi estis 24 jaraĝa ili geedziĝis dum religia ceremonio, kiu estis sekreta, eble pro tio ke la geedzeco inter nobeloj kaj ne-nobeloj estis kontraŭleĝa.
 
Bedaŭrinde la paro neniam plenumis la civilajn postulojn kiuj oficialigus ilian geedzecon. Post kiam la edzo mortis pro [[tuberkulozo]] en 1739, malgraŭ ke li [[Testamento (juro)|testamentis]] al ŝi sian heredaĵon, lia familio sukcesis bloki la heredon. Do, ĉar la geedziĝo ne estis atestita de la civilaj aŭtoritatoj, ĝi estis deklarita senvalora fare de la ŝtato kaj Rosanna ne povis heredi. Lasita sen neniu rimedo, tute malriĉa, ŝi prezentis proceson en 1742 kontraŭ la frato de Benedetto, [[Alessandro Marcello]] (1673 – 1747) kiu ankaŭ estis komponisto. Ŝi nur serĉis financan subtenon, sed ŝiaj petoj estis malakceptitaj. Oni kredas, ke ŝi mortis en malriĉeco.
 
== Verkado ==
Rosanna Scalfi Marcello komponis dek du kantatojn por solista voĉo kaj [[kontinua baso]], kaj ankaŭ verkis la plej multajn kantotekstojn. La verkoj estas konvenciaj en sia formo kaj ofte havas du ariojn ‘da capo’. La voĉaj saltoj kaj la aŭdacaj harmoniaj elektoj, esprimas draman intensecon tiutempe nekutiman.
 
Aldone al komponado ŝi interpretis kelkajn komponaĵojn el la muziko de sia edzo. Multaj el la pli dramecaj komponaĵoj kiujn Benedetto Marcello verkis, inkluzive tiujn kun registraj ŝanĝoj, verŝajne estis verkitaj speciale por ŝi kiel muzika interpretistino.
 
Eĉ la dek du kantatoj de Rosanna Scalfi Marcello estis ensorbitaj en la bibliotekon de ŝia edzo kaj malĝuste atribuitaj al li dum preskaŭ 400 jaroj. Nur per nuntempa esplorado de John Glenn Paton oni konstatis, ke ŝi efektive verkis ĉi tiujn verkojn. La volumo de la manuskripto ‘''Dek du kantatoj por [[Aldo|alda]] voĉo kaj kontinua baso''’ verkita de Rosanna Scalfi Marcello ĉirkaŭ 1730, estis publikigita en moderna eldono de Deborah Hayes kaj John Glenn Paton en 2012. La antaŭparolo de la redaktistoj inkluzivas biografion de la komponistino, notojn pri la kantotekstoj kaj la muziko de la kantatoj, kaj gvidliniojn por la interpretado. Ĝi estis reeldonita fare de la ''[[Cambridge University Press]]'' en 2013.
 
Oni scias ke en la jaro [[1742]], dum la [[Ĉieliro|Ĉielira]] sezono, Rosanna prezentiĝis en la rolo de Arbace en la opero ‘Artaserse’ de [[Giuseppe Antonio Paganelli]].
 
En 1878 la germana komponisto [[Joachim Raff]] verkis la operon en tri aktoj ‘Benedetto Marcello’ pri la vivo de la komponisto; en ĝi Raff aperigas Rosannan kiel rolulon kantita de mezosoprano.
 
=== Listo de kantatoj ===
I. {{Lang|it|Io ti voglio adorar}}
 
II. {{Lang|it|In questo giorno}}
 
III. {{Lang|it|Quand'io miro in oriente}}
 
IV. {{Lang|it|Solcare il mar tranquillo}}
 
V. {{Lang|it|Dunque fia vero}}
 
VI. {{Lang|it|Mirar quei chiari lumi}}
 
VII. {{Lang|it|Arde quest'alma}}
 
VIII. Ferma, Fileno ingrato
 
IX. Mio cor, alfin sei vinto
 
X. {{Lang|it|Arder di due pupille}}
 
XI. {{Lang|it|Ecco il momento}}
 
XII. {{Lang|it|Se mai non sieno}}<ref>{{Citaĵo el la reto|url=http://www.prestoclassical.co.uk/r/Naxos/970246-47}}</ref>
XII. {{Lang|it|Se mai non sieno}}
 
== Fonto ==
Ĉi tiu estis eldonita en la Esperanta Retradio estis verkita de Sonia Risso el Urugvajo
[[Kategorio:Mortintoj en la 18-a jarcento]]
[[Kategorio:Naskiĝintoj en 1700-1709]]