Areo de Lednice-Valtice: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 85:
Ĝi apartenas al la plej belaj teritorioj en la centra Eŭropo. Ĝi troviĝas proksime de la urbo [[Břeclav]] kaj nomiĝas Areo de Lednice - Valtice. Ties valoro konsistas en harmonia kunesto de libera naturo kun multaj [[fiŝlago]]j, kultivita pejzaĝo, parkoj kaj interesaj arkitekturaĵoj. Inter ili precipe elstaras kasteloj en du proksimaj urbetoj - [[Lednice]] kaj [[Valtice]].
 
Fondintoj kaj posedintoj de ĉiuj ĉi belaĵoj estis familio [[LiechtensteinLiĥtenŝtejnidoj]], sed de la jaro [[1945]] la tuta havaĵaro apartenas al la ŝtato. Ĝis la jaro [[1920]] trairis la landlimo de [[Malsupra Aŭstrio]] kaj Moravio inter ambaŭ urbetoj, do nur de tiu jaro ankaŭ Valtice apartenas al [[Ĉeĥio]].
 
Por la eksterordinara multflanka signifo jenan vastan areon ŝirmas de la jaro [[1996]] UNESCO, enskribinte ĝin en la tutmondan liston de kultura heredaĵo de la homaro.