'''George A. Bournoutian''' (perse: جورج بورنوتیان, 25 septembro 1943, [[Esfahano|Esfahano]], [[Irano]] - [[22-an de aŭgusto]] [[2021]]) estasestis iran-usona [[profesoro]], [[historiisto]], kaj [[aŭtoro]] el [[Armena diasporo|armena deveno]]. Li estasestis Profesoro pri Historio ĉe [[Iona College]] kaj aŭtoro de pli ol 30 libroj, precipe temigante [[Historio de Armenio|armenan historion]], [[Irano|Iranon]] kaj [[Kaŭkazio|Kaŭkazion]]. Li instruis iranan historion ĉe [[Universitato de Kalifornio ĉe Los-Anĝeleso]], kaj armenan historion ĉe [[Universitato Kolumbio]], [[Universitato Tufts]], [[Universitato de Novjorko|Novjorka Universitato]], [[Universitato Rutgers]], [[Universitato de Konetikuto|Universitato de Konektikuto]], [[Universitato Ramapo]] kaj [[Glendale Community College]]. Bournoutian ankaŭ estasestis unu el la 40 redaktistoj de la [[Iranika Enciklopedio|Encyclopaedia Iranica]].