Baltschieder: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e Roboto: Automata tekst-anstataŭigo: (-==Eksteraj Ligiloj== +== Eksteraj ligiloj ==)
Rescuing 1 sources and tagging 1 as dead.) #IABot (v2.0.8
Linio 19:
 
==Geografio==
La komunumo Baltschieder situas en Supra Valezo. La komunumoj konsistas el du partoj, nome vala parto kun la vilaĝo Baltschieder ĉe la bordo de la rivero [[Rodano]], kaj la apenaŭ loĝata montara Valo de Baltschieder, kiu estas [[eksklavo]] norde de la komunumo atingebla nur per piedaj padoj. En la nordo de la valo situas la [[Baltschieder-Glaĉeroj]].<ref>Fonto: [http://map.geodataviewer.admin.ch/geodatenviewer.php?x=632801&y=128821 Reta mapo 1:20000 de Swisstopo]{{404|date=August 2021 |bot=InternetArchiveBot |fix-attempted=yes }}</ref>
 
La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 31,44 km², de kiuj 2,3% estas kovritaj de [[arbaro]], 9,4% servas por [[agrikulturo]] kaj 1,1% por [[setlado]]. Pli ol 80% de la komunuma teritorio estas altmontara dezerto parte kovrita de [[glaĉero|glaĉeroj]].
Linio 34:
 
==Legendo pri la pereinta komunumo Kühmatt==
Laŭ la legendo en frua [[mezepoko]] en la Valo de Baltschieder ekzistis la riĉa komunumo Kühmatt tie, kie nuntempe etendiĝas vasta dezerto kun falintaj rokeroj nomita Kühmatte, kio signifas bovbredejo. De bovbredejo oni tamen nuntempe nenion povas vidi. En la 13-a jarcento laŭ la legendo tie tamen ekzistis belaj kampoj kun dikaj bovinoj kaj riĉegaj kamparanoj. En ilia mezo situis belega vilaĝo kun pompa preĝejo. Tamen la riĉaj loĝantoj de Kühmatt fariĝis tre avaraj. Kiam iam alvenis malriĉaj homoj, la vilaĝanoj donis al ili nur kazeakvon. Pro tiu avareco ili estis damnitaj kaj Dio okazigis gigantan montofalon de la Wiwannihorno, kiu kovris kaj detruis la vilaĝon. La Kühmatte situas ekzakte super la pinto de la sonorilturo kaj dum certaj tempoj tie aŭdeblas la fantomaj preĝejsonoriloj.<ref>Fonto: [http://www.baltschieder.ch/dasdorfbaltschieder/geschichte/sagen.php Legendoj de Baltschieder en la oficiala retejo de la komunumo] {{Webarchiv|url=https://web.archive.org/web/20150811015556/http://www.baltschieder.ch/dasdorfbaltschieder/geschichte/sagen.php |date=2015-08-11 }}</ref>
 
==Monda naturheredaĵo==