Granda Kanjono: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
de kanjono
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
[[Dosiero:Grand Canyon 2.jpg|dekstra|eta|300px|dekstra|<center>la kanjono]]
La '''Granda Kanjono''' (anglalingve ''Grand Canyon; en [[Hopia lingvo|la Hopia]]: Ongtupqa en Javapai: Wi: kaʼi: la; en la [[Navaha lingvo|navaha]]: Tsékooh Hatsoh kaj en la [[Hispana lingvo|hispana]]: Gran Cañón)'') estas tre kolorplena, profunda kaj kruta [[kanjono]], karvita de la [[Kolorado (rivero)|rivero ''ColoradoKolorado'']], en norda [[Arizono]]. Plej multo el ĝi situas ene de la samnoma '''nacia parko''', unu el la unuaj tiaspecaj parkoj en Usono. Prezidento [[Theodore Roosevelt]] estis fervora ŝatanto de la areo, kaj vizitis ĝin multfoje por ĉasi kaj ĝui la mirindan pejzaĝon.
 
La longo de la Granda Kanjono estas 446 kilometroj, ĝia larĝo ĝis 28,8 kilometroj kaj ĝia maksimuma profundo estas 1 857 metroj. Preskaŭ du miliardoj da jaroj da [[Geologia temposkalo|geologia]] historio estis malkovritaj kiam la Kolorada Rivero kaj ĝiaj alfluantoj ĉizis siajn kanalojn.
 
Estas diskutado inter geologoj kaj pri la historio de la malkresko de la kanjono, kaj pri la aĝo de la kanjono. Plej multaj studoj subtenas la [[Hipotezo|hipotezon]], ke la nuna kurso de la Kolorada Rivero tra la regiono estis determinita antaŭ 5 ĝis 6 milionoj da jaroj. Dum miloj da jaroj la areo estis loĝata de la indiĝenaj triboj, kiuj konstruis setlejojn ene de la kanjono kaj ĝiaj multaj kavernoj. Por la hopioj, la kanjono estis sankta loko, kaj ili kutimis pilgrimi al ĝi.
 
La unuaj eŭropanoj kiuj observis la Grandan Kanjonon estis la hispanoj sub la komando de [[Garcia Lopez de Cardenas]] en 1540, parto de la delegacio de [[Francisko Vázquez de Coronado]].
 
Iniciatoj por konservi la kanjonon komenciĝis fine de la 19a jarcento kiam la usona prezidanto [[Theodore Roosevelt]] estis ĉefa subtenanto de la areo de Granda Kanjono. Prezidento Theodore Roosevelt estis fervora ŝatanto de la areo, kaj vizitis ĝin multfoje por ĉasi kaj ĝui la mirindan pejzaĝon. Roosevelt anoncis la konstruadon de nacia monumento en la centra parto de la loko en 1908, kiel la unua paŝo sur la vojo al ĝia deklaro kiel [[nacia parko]] en 1919.
 
La nomo "Granda Kanjono" estis kreita de usona oficiro kaj esploristo majoro [[John Wesley Powell]] en 1871 post sia unua vojaĝo al la kanjono.
 
En 1979, [[Unesko]] deklaris la Nacian Parkon Granda Kanjono [[Monda heredaĵo de Unesko|Monda Heredaĵo]], kaj sekve ĝi estas listigita kiel [[Monda Naturheredaĵo de Unesko]].
 
{{Heredaĵo de UNESKO}}
[[Dosiero:Cedar_Ridge,_Grand_Canyon.jpg|eta|883x883ra|Suda Kaibab Migrovojo sur la Cedra Kresto]]
La nacia parko estas listigita kiel [[Monda Naturheredaĵo de Unesko]].
[[Dosiero:Grand_Canyon_Panorama_2013.jpg|alternative=מבט מהגדה הדרומית|eta|883x883ra|Vido de la suda bordo]]
 
==Bildaro==