'''CSERMÁKCSERNÁK Béla''' (ĉerma:k) estis hungara reformita pastro, administrinto-episkopo naskita en [[Hosszúhát]] la [[25-an de decembro]] [[1875]] kaj mortinta en [[Oradea]] la [[19-an de februaro]] [[1967]].
==Kariero==
CsermákCsernák finis teologion en [[1897]] en [[Debreceno]] kaj poste studis en jaroj 1899-1900 en [[Bazelo]]. Inter 1901-14 li estis pastro en [[Furta]], inter 1914-18 en [[Berettyóújfalu]], inter 1918-22 en [[Váradolaszi]]. En jaroj 1922-24 li estis dekano de la diocezo [[Bihor]], de 1923 ĉefnotario de la eklezidistrikto de Királyhágó regio. En [[1945]] oni elektis lin episkopo, sed oni ne konfirmis tiun kaj tial li abdikis en [[1947]]. En [[1950]] li pensiuliĝis. Li estis redaktoro de la gazeto ''Református Híradó'' (de 1921) kaj de la gazeto ''Református Árvaházi Képes Naptár'' (Reformita Orfeja Bildkalendaro) (1928-47).