Avedik el Tokat: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 5:
Avedik ordiniĝis en 1676 apud [[Adana]] diakono kaj malmultajn jarojn poste sacerdoto. Poste li deĵoris en la Jakoba monaĥejo de [[Erzincan]] kiel prioro kaj iĝis en 1690 episkopo de Erzincan. Sed malĝenata laboro episkopa surloke ne eblis. Disde [[Erzurum]] li faris akran propagandon kontraŭ [[katolika Eklezio|katolikemaj]] armenoj kiel [[Mĥitar Sebastaci]] aŭ latinaj misiistoj. Ĉi prie li kverelis kun [[katolikoso]] Nahabet el [[Eĉmiadzin]]. En 1701 Avedik iris [[Konstantinopolo]]n kaj entroniĝis en la 7.3.1702 patriarko de la armenoj. Tiufunkcie li regis inter 1702-03 kaj 1704-06.<ref>http://atlasofchurch.altervista.org/noncalcedonesi/costantinopoliarmena.htm</ref> Malmultajn monatojn pli malfrue li krome volis gajni la dignecon de armena patriarko de [[Jerusalemo]]. Pro sia kontraŭkatolika agado li fuĝis en [[Greklando]]n kaj poste al [[Veneco]]. En 1706 la [[otomana Imperio|otomanaj]] aŭtoritatoj demisiigis lin kaj forpelis lin Jerusalemon.
 
Sur [[ĥio (insulo)|Ĥio]] la franca ambasadoro Charles de Ferriol d'Argental arestigis lin kaj ordonis la deportacion en Franclandon. Tie li enkarcerigitis unue en [[Marsejlo]] poste ĉe [[Monto Sankta Mikaelo (Normandio)]] kaj finfine ĉe [[Bastille]] (pro tio kelkajn identigis lin kiel la [[virola fermaskaFermaskito|viron fermaskan]]). Cedante al grandega premo li akceptis en la 22.9.1710 la eklezian komunecon kun la [[papo]]: tuj poste Avetik rajtis loĝi ĉe parizaj konatuloj kaj reekagi liturgie ekde la 20.3.1711. Li entombigitis en la altarejo de [[Preĝejo Saint-Sulpice de Parizo]]. Lia tomboŝtono ne konserviĝis.
== Literaturo ==
* A. Vardanian: ''Avédik''. Ĉe: Dictionnaire d'histoire et de géographie ecclésiastiques 5 (Paris 1931) 998–1000.