Thomas Bernhard: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Rescuing 1 sources and tagging 1 as dead.) #IABot (v2.0.8
Takso
Linio 21:
 
Tamen la provokemo de berhardaj tekstoj ofte ne restis malkovritaj. La publikigo de kelkaj eltiraĵoj de la dramo ''Heldenplatz'' (1988) - skribita okaze de la 100-a datreveno teatrofondiĝo (Viena Burgteatrejo) - iĝis skandalo. Temas en la dramo pri la pozicio de la oficiala Aŭstrio antaŭ la sorto de forpelitaj judaj ekscivitanoj. Pro la protestegoj (ekz. de la politiksto [[Jörg Haider]] kiu kriis "Tiun ĉi fiulon, for el Vieno!") la premiero devis esti prokrastita je unu monato.
 
== Takso ==
Thomas Bernhard verkis 23 librojn, 18 teatraĵojn, 5 poeziaĵojn kaj ĉirkaŭ 250 artikolojn. Liaj verkoj estas influitaj de la memoroj de lia infanaĝo kaj adoleskeco kaj la malsano, de kiu li suferis ĉiujn siajn tagojn. Ili havas monologojn, kiuj klarigas lia opiniojn al la leganto, ofte prezentante konkretajn kazojn. Ĝi dubigas pri la valoro de bonfamaj aŭstraj institucioj kiel la [[Burgtheater]] (Aŭstra Nacia Teatro en Vieno).
 
Bernhard estas konsiderata dramisto kaj verkisto provokema, kiu ne evitis trakti la pasintecon de sia lando dum la [[Tria regno|Tria Regno]]. Pro tio li provokis la koleron de la aŭstra konservativa dekstro, kaj gajnis en Aŭstrio la kromnomon ''Nestbeschmutzer'', laŭvorte tiu, kiu malpurigas sian neston, do tiu, kiu kraĉas en la puton, el kiu li trinkas.
 
== Fonto ==