Miklós Radnóti: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
stilo
Linio 1:
{{informkesto homo}}
[[Dosiero:Radnoti1.jpg|thumb|right|300px|Miklós Radnóti]]
'''RADNÓTI Miklós''' [[Miklós Radnóti]] (naskiĝis '''Miklós Glatter''' la [[5-a de majo|5-an de majo]], [[1909]], mortis la [[9-a de novembro]] [[1944]] ĉe [[Abda]]) estis [[hungario|hungara]] juddevena instruisto kaj [[poeto]], unu el la plej grandaj hungaraj poetoj de la dudeka jarcento. Gajnis la [[premion Baumgarten]] (1937). Lia [[kuzo]] estis [[Ödön Heller]].
 
Li debutis kiel avangarda poeto, liaj fruaj poemoj montras la influojn de [[esprimismo]] kaj [[superrealismo]].
 
Ekde 1940 li plej ofte militservis en senarmila t.n. laborservo, kien oni rekrutis judojn kaj komunistojn. Dum tiu periodo li fariĝis vere granda poeto.
 
Laŭ ĉeestintaj atestantoj, en novembro 1944, dum marŝo de grupo de judoj, li estis severe batita kaj torturita de ebria gardisto. Li tiam estis vundita kaj tro malforta por labori kaj tial estis pafita kaj entombigita en [[amastombo]] proksime al la vilaĝo [[Abda]], en nordokcidenta Hungario.
 
== Stilo ==
En la 1920-aj jaroj li komencis verki [[Dadaismo|dadaisman]] poezion, sed pluiris al [[Simbolismo (literatura skolo)|simbolisma]]-[[Ekspresionismo|ekspresionisma]] verkado. Tri tendecoj elstaras en lia verkado: persona, pensiga kaj politika.
 
En 1934, li finis siajn studojn per la filozofia [[Doktoriĝo|doktoriĝa]] [[tezo]] "''La arta evoluo de [[Margit Kaffka]]''."
 
En la 1930-aj jaroj li aliĝis al la lukto [[Kontraŭfaŝismo|kontraŭ faŝismo]], [[antisemitismo]] kaj [[Diskriminacio|rasa diskriminacio]]. La influo de [[Bertolt Brecht]] evidentas en lia verko. Liaj malfruaj poemoj reflektas animon disŝiritan inter espero kaj sopiro al lia hejmo por liaj amantoj kaj timo pri la venko de perforto.
 
Unu el la plej famaj poemoj de Radnoti nomiĝas "''Il faut laisser''" (france: 'devus forlasi'), eldonita la [[7-a de oktobro|7-an de oktobro]] [[1938]]; Ĉi tio estas la komenca linio de poemo el 1586 de la franca poeto [[Pierre de Ronsard|Pierre de Ronsar]]. Ronsar argumentas, ke "oni devas forlasi hejmon kaj fruktoplantejon kaj ĝardenon" ("''Il faut laisser maisons et vergers et jardins''"), do abstini sin zorgi pri posedaĵoj kaj aliaj ruboj de la materia mondo. Radnoti laŭte pripensas ĉi tiun malnovan verdikton.
 
Miklós Radnóti tradukis en la hungaran verkoj de [[Jean de La Fontaine]] kaj [[Guillaume Apollinaire]]. Liaj verkoj estis tradukitaj en la anglan de Edward G. Emery kaj Frederick Turner, al la serbokroata de [[Danilo Kiš]], al la germana de Franz Fühmann kaj al la franca de Jean-Luc Moreau
 
Iuj poemoj estis trovitaj sur lia korpo kaj publikigitaj en la volumo nomita ''Storma Ĉielo''. Li ankaŭ verkis aŭtobiografian verkon nomitan ''Ĝemelo'' (1940).
 
== En Esperanto aperis ==
 
Odo hezita ; Kiel mi scius ; Kvara eklogo; Fragmento ; Sepa eklogo ; Letero al la edzino ; A la recherche... ; Razglednica / [Trad. [[Fejes Márton]], [[Kálmán Kalocsay]], [[Szabó Imre]], [[Ferenc Szilágyi]], [[Vilmos Benczik]]. - En: Hungara antologio ; p.259 - 266

Laŭ informoj de [[Ada Csiszár]], plurfoje aperis en Esperanto lia Sepa eklogo, tradukita de Kalocsay. En: ''Hungara Vivo'' 1965:1, p. 6;

Paco 1969:182 (Hungara eldono), p. 14; ''[[Tutmonda Sonoro]]'', Vol. 2. p. 556-557; ''[[Hungara antologio 1983|Hungara Antologio]]'' (1983), p. 263-264.
 
== Eksteraj ligiloj ==