Tobolska kremlo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
RG72 (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
Etikedoj: Poŝtelefona redakto Redakto de poŝaparata retejo
RG72 (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
Etikedoj: Poŝtelefona redakto Redakto de poŝaparata retejo
Linio 327:
}}</ref>.
 
En 1714 imperiestro [[Petro la Granda|Petro la 1-a]] malpermesis ŝtonan konstruadon ĉie krom Sankt-Peterburgo, strebante tiel rapidigi kreskon de la nova ĉefurbo. Pro tio Remezov malsukcesis konstrui turojn en la norda muro, vojevodan domon kaj grenejojn. En 1715 estis konstruitaj nur la sud-okcidenta kaj norda muroj kun unu fermita turo kaj la traveturebla Princa ({{lang-ru|Князевская}}, do ''Knjazevskaja'') turoj; evidente tio okazis danke al speciala permeso<ref name="koĉed161"/>. La konstruadon de la kremlo kaj trezorejo partoprenis svedaj militkaptitoj, trafintaj Siberion dum la [[Granda Nordia Milito]]<ref>Zoja Sokolova: ''Das Land Jugorien''. 1982, paĝo 49 (germane)</ref>.
 
[[Dosiero:Софийский собор в Тобольске.jpg|maldekstra|eta|240px|<center>La Sofia Katedralo]]
Ĉar tamen la armea signifo de la tobolska kremlo baldaŭ post ties finkonstruo malkreskis, iuj el la projektoj porde la arkitektura ensemblo ne finiĝisestis finitaj - inter alie unu el la eniraj pordegoj de la fortikaĵo. Post la jaro [[1718]], kiam la tiama siberia guberniestro Matvej Petroviĉ Gagarin (Матвей Петрович Гагарин) perdis sian postenon, la konstruaj aktivecoj en la tobolska kremlo fakte finiĝis. Nur meze ĝis fine de la 18-a jarcento sur la areo tamen plukonstruiĝis iuj malgrandaj konstruaĵoj, kiuj parte ne harmoniis kun la origina arkitektura ensemblo.
 
Ankaŭ la originaj konstruaĵoj de la tobolska kremlo dum la 18-a kaj 19-a jarcentoj renoviĝis kaj parte trakonstruiĝis - parte tion necesigis malfacilaj naturaj kondiĉoj. Ekzemple la Sofia Katedralo devis esti fortikita per apartaj apogiloj, por malgrandigi la danĝeron de kolapso pro oftaj [[terglito]]j. En la [[1970-aj jaroj]] renecesiĝis pli grandaj trakonstruoj en la kremlo - ekzemple iuj el la gardoturoj ĝis tiam estis tiom difektitaj, ke fakte necesis novkonstrui ilin.