Ĝardendomo ŝilera: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Rescuing 1 sources and tagging 0 as dead.) #IABot (v2.0.8
Linio 2:
 
==Historio==
Ŝilero aĉetis la dometon, kiu konstruitis en la mezo de la 18-jc, en la jaro 1797 kiel duan domicilon kaj ĝardendomon. Pro pli bona aero li restis tie ĉi kun la edzino kaj la du filojn dum la someraj monatoj inter 1797-99. Sep jarojn pli frue li edzinigis [[Charlotte von Schiller|Charlotte von Lengefeld]] en la vilaĝa kirko de Jena-Wenigenjena, kiun oni konas nuntempe kiel Ŝileran kirkon.
 
Ŝilero tuj post la akiro farigis alikonstruojn kaj instaligis en 1798 senkuirejan dometon meze de la ĝardeno, ĉar la odoroj en la loĝada areo ĝenis lin. Pri la alikonstruaĵoj mokis [[Johann Wolfgang von Goethe]] mem. Al li ŝajnis la nova pavilono kvazaŭ krenelo tronanta sur la muro de la grundo. En la tureto instalitis ankaŭ banejo, dume ligna ekstera ŝtuparo kondukis al la laborejo de Ŝilero. Tie ĉi kreitis multaj baladoj kaj grandaj partoj de ''Wallenstein'' kaj la unua akto de la tragedio ''Maria Stuart''.