|komunejo = Fagus sylvatica
}}
La '''eŭropa fago'''{{Mankas fonto}} aŭ '''ordinara fago'''<ref name="PIV">[http://vortaro.net/#fago ''fago'' en PIV ĉe vortaro.net]</ref> ({{lang-la|[[Fagus sylvatica]]}}) estas [[decidua]] [[arbo]][[specio]], kiu apartenas al la [[Familio (biologio)|familio]] [[fagacoj]].
== Natura disvastiĝo ==
La natura [[arealo]] etendiĝas ekde suda [[Svedujo]] ( kun iuj izolitaj ejoj en suda [[Norvegujo]] ) ĝis centra [[Italujo]], okcidente ĝis [[Francujo]], suda [[Anglujo]], norda [[Portugalujo]], centra [[Hispanujo]], kaj oriente ĝis nordokcidenta [[Turkujo]], kie ĝi miksiĝas kun la [[orienta fago]] (''F. orientalis''), kiu anstataŭas ĝin pli fore orientenoriente. En [[Balkana duoninsulo]], ĝi montras ian [[Hibrido|hibridiĝon]] kun la orienta fago; tiuj hibridaj arboj nomiĝas ''Fagus x× taurica''. En la suda parto de sia arealo ĉirkaŭ [[Mediteraneo]], ĝi vegetas nur en [[montarbaro]]j, je altitudo de 600-1600–1 800 m. Kvankam ofte konsiderata kiel indiĝena en suda Anglujo, freŝdataj pruviloj sugestas, ke ĝi nur alvenis en Anglujo nur proksimume en 4 000 antaŭ Kristo, aŭ 2 000 jarojjarojn ''post'' la formiĝo de [[Manika Markolo]] post la [[glaciepoko]]j; eblas ke ĝi estis enkundukitaenkondukita dum la [[Ŝtonepoko]] de la homo, kiu uzis la [[nukso]]jn kiel [[manĝaĵo]]n <ref>Harris, E. (2002). Goodbye to Beech? Farewell to Fagus? ''Quarterly Journal of Forestry'' 96 (2): 97.</ref>. Tiu [[Palearktiso|palearktisa]] specio estas klasifikita kiel hejma en suda Anglujo kaj kiel nehejma en la nordo, kie ĝi ofte estas forigita de 'indiĝenaj' [[arbaro]]j <ref>{{en}} [http://www.forestry.gov.uk/newsrele.nsf/WebPressReleases/1A301105A92950FE80257012002508A0 http://www.forestry.gov.uk/newsrele.nsf/WebPressReleases/1A301105A92950FE80257012002508A0] {{Webarchiv|url=https://web.archive.org/web/20100128215333/http://www.forestry.gov.uk/newsrele.nsf/WebPressReleases/1A301105A92950FE80257012002508A0 |date=2010-01-28 }} ''forestry.gov.uk''</ref>. Lokaj [[poleno]]registraĵoj el la [[Ferepoko]] estas raportitaj de Sir Harry Godwin pri la nordo de Anglujo. ŜanĝantajŜanĝiĝantaj [[Klimato|klimataj]] cirkonstancoj povas submeti fagajn [[populacio]]jn en suda Anglujo al pligrandiĝanta [[streso]] kaj dum ne eblos konservi la nuntempajn [[proporcio]]jn de fago je iuj ejoj, oni konjektas ke cirkonstancoj por la eŭropa fago en nord-okcidenta Anglujo restos favoraj aŭ eĉ pliboniĝos. La specio ofte estas plantitaplantata en [[Britujo]].
== Priskribo ==
[[Dosiero:Fagus sylvatica MHNT.BOT.2004.0.312.jpg|eta|''Fagus sylvatica'' - [[Muzeo de Tuluzo]]]]
Ĝi estas granda arbo, kapabla de atingi altecojn ĝis 49 m <ref>{{en}} {{cite web | url = http://bomeninfo.nl/tall%20trees.htm | title = Grandaj arboj }}</ref> kaj [[trunko|trunkajn]] [[diametro]]jn de 3 m, kvankam pli tipe 25–35 m pri la alteco kaj ĝis 1,5 m pri la trunkaj diametroj. 10-jara arbido proksimume altas 4 m. La eŭropa fago atingas tipan aĝon de 150 ĝis 200 jaroj, kvankam kelkfoje ĝis 300 jaroj. La [[Habito (botaniko)|habito]] varias laŭ la kreskadaj cirkonstancoj; en arbaro, ĝi emas havi longan, sveltan hel-grizan [[trunko]]n kun mallarĝa arbokrono kaj suprenirantaj [[branĉo]]j, en izolita pozicio kun sufiĉa flanka lumo la trunko estas mallonga kun granda kaj larĝe plivastiĝanta krono kaj tre longaj branĉoj.
La [[folio]]j estas alternantaj, simplaj, kaj glatrandaj aŭ iomete krenelaj <ref>{{eo}} Eichholz, Rüdiger 1989 : Esperanta Bildvortaro, ''Esperanto Press'', 2-a eldono, Bailieboro, Ontario, Kanado, p. 354 ISBN 0-919186-32-7</ref>, 5–10 cm longaj kaj 3–7 cm larĝaj, kun 6-7 nervuroj je ambaŭ flankoj de la folio (7-10 nervuroj ĉe ''Fagus orientalis''). Kiam ili estas krenelaj, tiam troviĝas unu punkto je ĉiu nervura pinto, neniam iu ajn punktoj inter la nervuroj. La [[burĝono]]j estas longaj, sveltaj, 15–30 mm longaj kaj 2–3 mm dikaj, sed pli dikaj (ĝis 4–5 mm), kie la burĝonaj enhavas florajn burĝonojn.
Ofte la folioj ne estas aŭtune apartigitaj kaj anstataŭanstataŭe restas sur la arbo ĝis la printempo.
Tiu [[proceso]] estas nomata [[marĉesenzo]]. TiuĜi speciale okazas, kiam temas pri arbidoj sed ofte daŭras sur la pli malaltaj, branĉoj kiam la arbo estas matura.
La eŭropa fago ekfloras kiam ĝi aĝas inter 30-80 jaroj. La [[floro]]j estas etaj [[amento]]j kiuj printempe aperas nelonge post la folioj.
La [[semo]]j, nomitaj [[fagonukso]]j, estas etaj kaj triangulaj. Ili longas 15–20 mm kaj larĝas 10 mm je la bazo. Estas du nuksoj en ĉiu [[kupulo]], [[Aŭtuno|aŭtune]] maturiĝantaj, 5-65–6 monatojmonatojn post [[Poleno|polenado]]. [[Floro|Flora]] kaj sema produktaĵoj estas speciale abundaj dum jaroj, kiuj sekvas varmegan, sekan [[somero]]n, kvankam malofte por du sinsekvantaj jaroj. La nuksoj estas grava [[nutraĵo]] por [[birdo]]j, [[ronĝuloj]] kaj en la [[pasinteco]] ankaŭ por [[homo]]j, kvankam ili estas nur tre malofte home manĝataj. Iomete toksikajtoksaj por la homo se manĝataj grand[[Kvanto|kvante]]grandkvante, kaŭze de la [[tanino]]j, kiujn ili enhavas, dum la 19-a jarcento en Anglujo ili tamen estis elpremitaj por obteni [[oleo]]n, kiu estis uzata por [[kuirado]] kaj en [[lampo]]j. Ili estis ankaŭ [[krudaĵo]] por produkti [[faruno]]n. Tiu ĉi estis manĝebla post eliminado de la taninoj per trasorbigado.
== Kreskadaj cirkonstancoj ==
Klimato kaj temperaturoj varias, kvankam la humideco devas esti konstanta. Nemulto estas postulata de la [[grundo]], se tiu ĉi estas sufiĉe drenata. Kvankam nepostulema de la grunda tipo, eŭropa fago havas plurajn signifajn bezonaĵojn : humidan [[Atmosfero (tero)|atmosferon]] ([[precipitaĵo]]n sufiĉe distribuitan tra la jaro, ripetajn [[nebulo]]jn) kaj bone drenitan grundon. La eŭropa fago ne toleras ekscesan stagnantan akvon. Ĝi preferas modere fertilan grundon, [[Kalko|kalkecan]] aŭ iomete [[Acido|acidan]], tial oni trovas ĝin pliofte je montetaj flankoj ol je la fundo de [[Argilo|argila]] baseno. Ĝi toleras severan [[Vintro|vintran]] malvarmon, sed estas sentema poral [[Printempo|printempa]] [[frosto]]. En la norvega [[Oceano|oceana]] klimato, plantitaj fagoj vegetas tiel fore nordennorde kiel [[Trondheim]].
[[Dosiero:Brussels Zonienwoud.jpg|eta|220px|Samaĝa, densa kaj maljuna fagarbarero, preparita por regenerado (vidu la junajn arbojn sub la maljunaj) en la brusela parto de la Soniaka Arbaro.]]
Fagaro estas tre malluma kaj malmultaj plantospecioj kapablas postvivi tie, kie la suno apenaŭ atingas la grundon. Junaj fagoj preferas iom da [[ombro]] kaj povas malbone vegeti en plena sunlumo. En senarbigita arbaro Eŭropa fago ĝermos kaj tiam mortos kaŭze de ekscesa sekeco. Sub [[kverko]]j kun limigita foliara kovraĵo ĝi rapide altece superos ilin kaj, kaŭze de la densa faga foliaro, la kverkoj mortos pro manko de sunlumo. [[Forsto|Forstistoj]] povas postvivigipluvivigi la kverkojn hakante la junajn fagojn per serpo je 10 cm super la grundonivelo. Tia farado povas rezultigi belegajn [[bonsajo]]jn.
La [[Radiko|radiksistemo]] <ref>{{eo}} Simon, Karl-Hermann (ed.) 1995, p.4</ref> estas diska <ref>Simon, Karl-Hermann 1995, p.5</ref>, eĉ supraĵa, kun grandaj radikoj kiuj disvastiĝas ĉiudirekte. La eŭropa fago formas ektotrofajn [[mikorizo]]jn kun diversaj [[fungoj]] inkluzive de [[membro]]jmembroj el la [[Genro (biologio)|genroj]] ''[[Amanita]]'', ''[[Boletus]]'', ''[[Kantarelo|Cantharellus]]'', ''Hebeloma'' kaj ''Lactarius''; tiuj fungoj ludas gravan rolon por plibonigi la ensorbado de akvo kaj nutaĵajnutraĵaj elementoj el la grundo.
En la arbaroj kaj [[duonarbaro]]j de suda Britujo, fago estas superreganta al kverko kaj [[ulmo]] sude de linio ekde proksimume [[Suffolk]] ĝis Cardigan. Kverkoj estas dominantaj arbaraj arboj norde de tiu linio. Unu el la plej belaj eŭrop-fagaj arbaroj, Soniaka Arbaro (''Forêt de Soignes/Zoniënwoud''), troviĝas sudoriente de [[Bruselo]], [[Belgujo]]. La fago estas dominanta arbospecio en [[Francujo]] kaj konstituas ĉirkaŭ 10% de la francaj arbaroj.
== [[Fenologio]] ==
[[Dosiero:March dyke sourlie.JPG|upright|eta|maldekstra|Eŭropa fago, plantita sur [[digo]] ( arbostria limo ) en [[Skotujo]].]]
[[Printempo|Printempa]] folia [[Burĝono|burĝonado]] ekas sub influo de kombinaĵo de [[Tago|taga]] longeco kaj [[temperaturo]]. Ĉiu jaro ekburĝonado okazas ekde meza [[aprilo]] ĝis la komenco de [[majo]], ofte kun rimarkinda precizo (ene de kelkaj tagoj). La akurateco estas pli granda en la nordo de la arealo ol en la sudo, kaj je altitudo de 600 m pli ol je [[marnivelo]].
* [[Oro|Orkolora]] fago (''Fagus sylvatica'' 'Zlatia') – foliaj orkoloraj printempe
La [[ligno]] de la eŭropa fago estas uzata por la fabrikado de multaj [[objekto]]j kaj [[laborilo]]j. Kaŭze de ĝisia fajna [[Lignoteksturo|teksturo]], la ligno estas facile prilaborebla, trasorbigebla, [[Farbo|farbebla]] ( escepte de sia trunk-kerno ), vernisebla kaj [[Gluo|gluebla]]. Per vaporigado la ligno estiĝas eĉ [[Maŝino|maŝine]] pli prilaborebla. Ĝi liveras elstarantanelstaran finrezulton kaj rezistas al kunpremo kaj al fendiĝo. Segado kelkfoje estas malfacilemalfacila kaŭze de splitado, kaj la ligno estas rigida, kiam oni kurbigas ĝin. La [[denseco]] de la ligno estas 720 kg poper [[kubmetro]] <ref>{{en}} [http://www.nichetimbers.co.uk/european-hardwood/steamed-beech/ Steamed Beech]. Niche Timbers. Elŝutita 2009-08-20.</ref>.
Ĝi estas speciale bone adaptita por eta [[ĉarpentado]], precipe [[meblaro]]. Ekde [[seĝo]]j ĝis [[pargeto]] kaj [[ŝtuparo]]j, la eŭropa fago povas servi al io ajn alia ol al forta struktura subteno, se oni ne postlasas ĝin eksterhejmeeksterdome. Ĝia [[dureco]] igas ĝin [[Idealo|idealeideala]] por fabriki lignajn [[maleo]]jn kaj stablojn. La ligno de la eŭropa fago tamen facile [[Putrado|putras]], se ĝi ne estas protektita per [[gudro]] surbaze de [[Distilado|distilaĵo]] de sia propra [[arboŝelo]] (kiel uzate ĉe [[ŝpalo]]j). Ĝi pli konvenas por [[Papero|lignopasto]] ol multe da aliaj [[foliarbo]]j, kvankam ĝi estas nur kelkfojeneofte uzata por tiu [[celo]]. La [[kodo]] por siaĝia uzado en Eŭropo estas ''FASY'' ( el ''FA''gus ''SY''lvatica ). La eŭropa fago ankaŭ estas konsiderata kiel unu el la plej bonaj [[brulligno]]j por [[kameno]]j <ref>{{en}} [http://www.jotuluk.com/Content/StandardPage____3178.aspx Nov 2, 2007]</ref>. Primara Produkto AM 01, servante al [[fumaĵado]], estas produktita el ''Fagus sylvatica L.''<ref>{{en}} European Food Safety Authority (EFSA) [http://www.efsa.europa.eu/en/scdocs/scdoc/1396.htm Scientific Opinion on Safety of smoke flavour - Primary Product – AM 01] 8 January 2010</ref>.
== Damaĝantoj ==
La insekto ''[[Cryptococcus fagisuga]]'' kun kune la fungo ''[[Nectria coccinea]]'' kaŭzas gravan malsanon de la [[arboŝelo]].<ref>[http://www.prodinra.inra.fr/prodinra/pinra/data/2007/05/PROD20078a6e6c7a_20070524075135745.pdf Malsano kaj aermalpurigo]{{404|date=August 2021 |bot=InternetArchiveBot |fix-attempted=yes }} {{fr}}</ref> La fungo ''[[Nectria ditissima]]'' kaŭzas [[Kancero (botaniko)|kancerojn]] sur la [[branĉo]]j.
''[[Biscogniauxia nummularia]]'' estas [[Askofungoj|askofunga]] primara [[infekta agento]] de la eŭropa fago, kaŭzantekaŭzanta deŝiriĝan kanceron kaj lignan [[Malkomponiĝado|putraĵon]]. Ĝi troveblas dum la tuta jaro kaj ne estas manĝebla.
== Vidu ankaŭ ==
|