Mohamedo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Etikedoj: Poŝtelefona redakto Redakto de poŝaparata retejo Altnivela poŝaparata redaktado
Etikedoj: Poŝtelefona redakto Redakto de poŝaparata retejo Altnivela poŝaparata redaktado
Linio 89:
Li edziĝis ankaŭ kun kristanino nome [[Marijah al-Kibtia]] (Maria, la kopta), kaj kun ŝi li havis alian filon post translokiĝi al [[Medino]]. Tiu sepa kaj lasta filo nomiĝis [[Ibrahim ibn Muhammad]]. Same kiel liaj fratoj, Ibrahim forpasis infanaĝe; oni diras, ke li mortis je la 17a aŭ 18a aĝ-monato. Unu de la sunaoj aŭ haditoj, nome [https://muflihun.com/bukhari/18/153 153a de la Libro 18a de la Eklipsoj], rakontas, ke la suno eklipsiĝis la tagon en kiu Ibrahim mortis, kvankam Mohamedo rememorigas, ke suneklipso estas signalo nek de morto, nek de naskiĝo de iu ajn. Ibrahim estas la sama nomo kiel tiu de la patriarko de judoj kaj kristanoj (kaj islamanoj), nome [[Abraham]], pri kiu unu de la sunaoj aŭ haditoj, nome [https://muflihun.com/muslim/1/314 314a de la Libro 1a Islamano de Fido], rakontas, ke Mohamedo renkontis lin en la sepa ĉielo dum sia veturo tra la ĉieloj, kaj Ibrahim estas la nomo de la sepa filo de Mohamedo.
 
Mohamedo edziĝis ankaŭ al judino nome [[Safija bint Hujaj]]. Li havis ankaŭ aliajn edzinojn, kun nepreciza nombro inter tiuj naŭ menciitaj, kiuj estas plej ofte konsiderataj de fakuloj kiel certaj, kaj pli ol du dekdudek, kiuj estas konsiderataj de aliaj. Kelkaj el tiuj virinoj estis vidvinoj de sekvantoj de Mohamedo mortintaj en batalo, dum aliaj estis filinoj de liaj aliancanoj. Mohamedo fakte preskribis maksimumon de po kvar edzinoj por islamano, pro kio lia geedzeco al almenaŭ naŭ virinoj konstituas la nuran escepton ene de la religio kiun li mem estis disvolviginta, ĝis la apero de la [[surao]] An-Nisa en la jaro 628 kiu firmigos la jurajn bazojn de la geedzeco, divorco, heredrajto kaj orfeco.<ref>[https://www.webislam.com/articulos/18004-surat_an_nisa.html Webislam Tafsir de Muhammad Asad ]</ref>
 
=== Listo de edzinoj ===