Efim Feofanoviĉ Spiridoviĉ: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
RG72 (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
 
Linio 2:
'''Efim Feofanoviĉ SPIRIDOVIĈ''' (naskiĝis en 1891; mortis en 1958) estis [[Belorusoj|belorusa]] kaj sovetia esperantisto.
 
Li laboris kiel ĵurnalisto (de [[1918]]) kaj instruisto-lektoro pri politika ekonomio kaj ekonomia geografio. De [[1931]] li estis scienca laboranto de Moskva kaj Ĥarkova scienc-esploraj institutoj de lingvoscienco. Li esploris la teorion de internacia helpa lingvo laŭ [[marksismo|marksisma]] vidpunkto. Li estis aŭtoro de rusa-esperanta vortaro, [[1926]] kaj [[1928;]], grava studo ruslingva „Lingvoscienco''Lingvoscienco kaj lingvo internacia'', [[1931]], aperinta ankaŭ en japana traduko de [[Ooŝima Joŝio]], kaj multaj artikoloj samtemaj en ''[[SEU-gazeto]], [[Sennacieca Revuo]], [[La Nova Etapo]]''. Li aliĝis al la [[Lingva Komitato]] en 1929.
 
Laŭ [[Nikolaj Stepanov]], Spiridoviĉ mortis en 1958 en siberia maljunulejo, post multjara restado en punlaborejo.