Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 210:
Ĉefe por tradukoj el angla. ''Both'' povas esti tradukita al ambaŭ ... kaj ... Sed pli esperanta estus kaj ... kaj ...--[[Uzanto:Kani|kani]] ([[Uzanto-Diskuto:Kani|diskuto]]) 11:10, 29 nov. 2021 (UTC)
:Kvankam viaj artikoloj estas multe pli bonkvalitaj, ankoraŭ restas indikiloj de nesufiĉa polurado, ekzemple ĉe [[Bel-Ami]] [[Vincent van Gogh|Vincent furgono Gogh]] estis ridinda. Vi fidas, ke iu korektos viajn artikolojn, sed tio ne eblos porĉiame. Mi profitas, por konsili, ke vi aldonu antaŭ la kategoriojn Bibliotekoj inter {{. Mi profitas ankaŭ por gratuli la elektojn de temoj. Ekzemple vi metis artikolon pri [[Rekviemo por hispana kamparano]] de [[Ramón J. Sender]], pri kiu mi verkis doktorigan disertacion.--[[Uzanto:Kani|kani]] ([[Uzanto-Diskuto:Kani|diskuto]]) 20:43, 29 nov. 2021 (UTC)
::Mi ĝojas ke tio kion mi verkas interesas vin. Mi ja pensas pri la ĝenerala intereso kaj graveco de tio kion mi elektas publiki. Mi tre dankas al vi pro viaj penoj kal laboroj kontroli kaj plibonigi mian verkadon. Mi kontrolas viajn redaktojn kaj mi multe profitas de via laboro, kaj certe ankaŭ la artikoloj mem fariĝas pli kompreneblaj kaj legindaj.
::Mi scias ke la laboro estas granda, kaj foje ankaŭ eble pena, sed estas grava al mi ke almenaŭ unu alia kontrolu kaj la lingvon kaj la kvaliton de tio kion mi publikas. Ju pli da kontrolo des pli bone. Tiu ja estas grava kaj tre valora laboro, ne malpli ol la unua publikado. Mi deziras sukceson al ĉiuj ni klopodantoj. [[Uzanto:Sj1mor|Sj1mor]] ([[Uzanto-Diskuto:Sj1mor|diskuto]]) 06:28, 30 nov. 2021 (UTC)