30-a de novembro: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
→‎Mortoj: 2018: reaperigo de cenzuritaĵo pri George Bush: kontribuinta al disfalo de Sovetunio, apoginta "Solidarecon" kaj revoluciojn de 1989 en Mez-Orienta Eŭropo (n. 1924)
→‎Eventoj: 1941: reaperigo de cenzuritaĵo pri pola generalo: 'Supera Komandanto kaj ĉefministro en ekzilo generalo Władysław Sikorski alflugis al Kujbiŝev por kontrolo de formiĝantaj tie polaj taĉmentoj'
Linio 40:
** [[1939]]: [[Germana okupado de Pollando]]: germanaj regopovoj en [[Ĉefgubernio|Ĝenerala Gubernio]] konstatis ke ĝis tiu ĉi tago oni [[deportado|deportis]] al [[trudlaboro]] el 4 distriktoj en [[Tria Regno]] 32 580 polojn, kaj en [[agrikulturo]] laboris tie ĉirkaŭ 250 mil [[poloj|polaj]] [[militkaptito]]j; en ĜG nombro de [[senlaboreco|senlaboruloj]] estis 273 294, en tio 63 470 virinoj; germanoj forpelis pli ol 1000 polajn familiojn de [[Inowrocław]]; [[Militkrimo]]j: laŭ [[Varsovio|varsovia]] gazeto [[germanoj]] ekzekutis 53 [[judoj]]n arestitajn la 13-an de novembro; ĝendarmoj pafmortigis 10 personojn de [[malliberejo]] en [[Tarnów]]; en [[arbaro]] ĉe Łąck, apud [[Gostynin]], en amasa ekzekuto pereis interalie Andrzej Czapski, parlamentano; [[Ruĝa Armeo]] atakis [[Finnlando]]n - [[Vintra milito]] komenciĝis; [[Władysław Raczkiewicz]] nome de la [[pola ekzila registaro]] dekretis pri malvalideco de la [[leĝo (jura)|leĝaj]] aktoj eldonitaj de [[okupado|okupaciaj]] regopovoj kaj ankaŭ dekretis pri respondeco de [[oficiro]]j dum la [[invado en Pollandon]] kreante Armean [[Tribunalo]]n, kies prezidanto iĝis generalo [[Józef Haller]]; [[Angers]]: generalo [[Władysław Sikorski]] responde al ĉefministro generalo Felicjan Sławoj Składkowski kaj ministro pri armeaj aferoj generalo Tadeusz Kasprzycki rifuzis aktivan soldatservon; [[Zuriko]]: Marta Czernigiewicz, reveninta de [[Silezio]] raportis interalie pri [[Katowice]], kie en ĉiuj loĝejoj okazis revizioj, en la malplenaj ekloĝis germanoj, [[aresto]]j okazas ĉiutage nokte kaj homoj [[malaperigo|pereas senspure]], ĉiuj polaj kaj judaj [[vendejo]]j estas detruataj
** [[1940]]: En ĜG estis 910 [[ukrainoj|ukrainaj]] [[elementa lernejo|elementaj lernejoj]] kun 91 411 lernantoj kaj 1398 instruistoj; [[Hungario|Hungara]] registaro retirigis rekonon al pola [[parlamento|parlamentano]] en [[Budapeŝto]]; registaro de [[Ĉiang Kai-ŝek]] ricevis laŭvican usonan prunton (50 milionoj da [[usona dolaro|usonaj dolaroj]]); [[Luftwaffe]] atakis [[Southampton]] (komencita dutaga atako)
** [[1941]]: [[Ordnungspolizei|Germana polico]] pafmortigis en Brzeziny 10 polojn akuzitaj pri [[sabotado]], [[kontrabando]] kaj senpermesa trairo de [[landlimo]] kun ĜG; [[Porajmos]]: en [[Lodza geto]] novembre mortis 213 [[ciganoj]]; [[Pola Rezistomovado]]: unuapaĝe de [[konspiro|konspira]] "Barykady Wolności" (Barikadoj de Libereco) aperis [[slogano]] ''Ni ĉiuj estas [[soldato]]j sur fronto de civila [[batalo]]''; ĉi-tage oni sendis de [[Usono]] al nomoj de [[poloj]] en [[Sovetunio]] 108 [[kesto]]jn kun [[vesto]]j; Supera Komandanto kaj [[pola ekzila registaro|ĉefministro en ekzilo]] generalo [[Władysław Sikorski]] alflugis al [[Samara (urbo)|Kujbiŝev]] por kontrolo de formiĝantaj tie [[Pola Armeo en Sovetunio|polaj taĉmentoj]]; [[Latvio]]: likvido de la [[geto]] de [[Rigo]] komenciĝis
** [[1942]]: Germanaj regopovoj direktis al [[Tria Regno]] por [[germanigo|germanigi]] 6 818 polajn [[knabino]]jn kun "bona [[raso|rasa]] ĉefaspekto" en la aĝo de 16 ĝis 20 jaroj; [[Holokaŭsto]]: germana polico pafmortigis en Kutery ([[distrikto Starachowicki]]) 43 judojn kaŝiĝantaj en arbaro; [[Pola Rezistomovado]]: en [[distrikto Lubelski|distrikto Lublin]] oni notis novembre 365 agadojn de [[rezistomovado]]; en [[Tria Regno]] kadre de [[ekstermejo|eksterma]] programo [[Aranĝo T4]] oni komencis [[malsat-plano|elimini per malsatigo]] [[paciento]]jn de [[Psikiatria hospitalo|psikiatriaj hospitaloj]]; tuj post [[flugo|ekflugo]] de [[Montrealo]] al [[Vaŝingtono]] de aviadilo kun pola generalo [[Władysław Sikorski]] laŭvice malfunkciis ĉiuj [[motoro]]j - usona polico verdiktis [[sabotado]]n; [[Heinrich Himmler]] ordonis "kontraŭbatali banditismon" enkondukante [[principo]]n de [[kolektiva puno|komuna respondeco]] pro partopreno en rezista movado kaj helpo al [[partizano]]j; [[Nord-Afrika kampanjo]]: [[armeo]] de [[Libera Francio]] konkeris [[Reunio]]n, kontrolatan ĝis nun de la [[reĝimo de Vichy]]; [[Kampanjo de Guadalcanal]]: japanaj [[batalŝipo]]j taktike venkis [[Usona Mararmeo|Usonan Mararmeon]] en la lasta nokta mar[[batalo ĉe Tassafaronga]] ([[Guadalcanal (Salomonoj)|Guadalcanal]])
** [[1943]]: Generalo Panteleimon Ponomarenko (posta soveta [[ambasadoro]] en [[Pollando]]) kiel ĉefkomandanto de sovetaj partizanoj ordonis [[armilo|malarmigi]] polajn partizanajn taĉmentojn kaj [[pafekzekutado|pafekzekuti]] rezistulojn; [[Militkrimo]]j: germana provizora polica juĝejo kunsidanta en [[Aŭŝvico]] novembre kondamnis al [[mortpuno]] 73 malliberulojn; germana polico pafmortigis en [[Varsovio]] kelkdekon de personoj; Pola Laborista Partio kreis Landan Nacian Konsilion, kiel [[konspiro|konspiran]] parlamenton, kies prezidanto iĝis [[Bolesław Bierut]]; [[Svedio|Sveda]] registaro konsentis militistan instruon de [[norvegoj]] sur sia teritorio (kiel "[[polico]]")