Magdeburga juro: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
[[Dosiero:Przywilej_lokacyjny_Krakowa.jpg|eta|Urba ĉarto de Krakovo, mezepoka ĉefurbo de Pollando; enskribita en la latina.]]
[[Dosiero:Пам'ятник_Магдебурзькому_праву_в_Києві.jpg|eta|Monumento al la Magdeburgaj Rajtoj en Kievo]]
La t.n. '''Magdeburga juro''' estas [[Urborajtoj|urba rajto]], kiu estiĝis en [[Magdeburg]] kaj de tie disvastiĝis ĉefe peren la [[koloniigo de orienta Eŭropo]].
 
La unua skriba fonto por la ekzisto de la Magdeburga juro estas [[privilegio]] pri plisimpligo de la urba procesordo fare de [[ĉefepiskopo]] [[Wichmann]] el la jaro [[1188]]. Tio signifas, ke tiutempe jam ekzistis urba rajto en Magdeburg. En [[1294]] la [[burĝo]]j aĉetis de la ĉefepiskopo la postenojn de la gvidaj legislativa kaj militista oficistoj de la urbo (''Schultheiß'' kaj ''Burggraf''). Formale la ĉefepiskopo restis la ĉefa juĝisto, sed praktike la urba konsilantaro posedis la juĝpovon. En la sama jaro oni dividis la taskojn inter laika juĝistaro, kiu respondecis pri la ekzekutivo, dum la konsilantaro zorgis pri administrado kaj legislativo. Ekde tiu tempo oni povas paroli pri la Magdeburga juro en la senco de sendependa memadministrado de urbo.