Okulkontakto: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
rearanĝo de la enkonduko
okcidento-oriento
Linio 3:
'''Okulkontakto''' estas formo de [[neparola komunikado]], kiu okazas kiam "du personoj rigardas sin unu la alian al la [[Okulo|okuloj]] sametempe." <ref>[http://dictionary.cambridge.org/define.asp?key=27365&dict=CALD "Eye contact".] ''Cambridge Advanced Learner's Dictionary.'' Alirita la 14an de Majo, 2006.</ref> Tiu kontakto povas transdoni [[Sento|sentoj]] kaj [[Emocio|emociojn]] en maniero simila al tiu de vizaĝa esprimo, [[mimiko]]. Ĝi havas gravegan uzadon kaj en persona [[konduto]] kaj en [[socia konduto]].
 
Stampita en la komencaj al mezaj [[1960-aj jaroj]], la termino venas el [[Okcidenta civilizo|okcidenta civilizo]] por ofte difini iun agon kiel signifoplena kaj grava signo de fido, respekto, kaj socia komunikado.<ref>http://dictionary.reference.com/browse/eye%20contact</ref> Male, se oni malakceptas rigardi aliulon al la okuloj, tio povas esti montro de [[subeco]], [[timo]], [[malkuraĝo]] ktp.
 
En la okcideno rekta kaj stabila okulkontakto estas konsiderata signo, ke la persono estas atenta, aŭskultanta kaj koncentriĝas pri la alparolo. Kontraste, en multaj kulturoj kiuj estas tradiciaj kaj forte [[Hierarkio|hierarkiaj]], ne kutimas rigardi en la okulojn kaj longedaŭra okulkontakto estas konsiderata malĝentila.
 
La kutimo kaj gravo de la okulkontakto varias inter la diversaj socioj, kaj tiele [[religio|religiaj]] kaj sociaj diferencoj ofte ŝanĝas ties signifon ege grande. En kelkaj [[Islamo|islamaj]] landoj rigardi al okuloj de [[virino]] povas havi alian signifon diferencan al tiu de neislamaj landoj.