Enkulturigo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
enkonduko
Linio 1:
Ne konfuzenda kun [[alkulturigo]] (angle: ''acculturation'')
 
 
'''Enkulturigo''' estas la procezo per kiu homoj lernas la dinamikon de sia ĉirkaŭa kulturo kaj akiras valorojn kaj normojn taŭgajn aŭ necesajn al tiu kulturo kaj ĝiaj mondkonceptoj.  Kiel parto de tiu procezo, la influoj kiuj limigas, direktas, aŭ formas la individuon (ĉu intence aŭ ne) inkludas gepatrojn, aliajn plenkreskulojn, kaj kunulojn. Se sukcesa, enkulturigo rezultigas kompetentecon en la lingvo, valoroj, kaj ritoj de la kulturo<ref>(en) Grusec, Joan E.; Hastings, Paul D. ''Handbook of Socialization: Theory and Research'', Guilford Press, 2007; <nowiki>ISBN 1-59385-332-7</nowiki>, <nowiki>ISBN 978-1-59385-332-7</nowiki>; p. 547.</ref>.
 
== Enkulturigo laŭ la kultura antropologio ==
'''Enkulturigo''' (angle: ''acculturation'') estas termino uzata en la [[kultura antropologio]] por indiki la proceson de la transigo de la [[kulturo]] de unu generacio al alia generacio, en kiu la komplementa aspekto estas la socialigo de la individuo pere de lernado de la lingvo, la eduko en la familia medio, la imito de la adoltoj kaj asimiligo de la kondutaj reguloj, la [[sekseco|seksa eduko]], la partopreno en ludoj, konkursadoj, dancoj kaj ceremonioj, la memorigo pri la rakontoj de la pliaĝuloj, la asociiĝo al la samaĝaj grupoj, kaj alitipaj socioj.
 
Enkulturigo ofte rezultigas ŝanĝojn en kulturo, religiaj praktikoj, sanservo kaj aliaj sociaj institucioj. Ekzistas ankaŭ signifaj konsekvencoj en la kampoj de la manĝkutimoj, modo kaj lingvo de tiuj kiuj enkondukitaj al la reganta kulturo.