Silento: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
de minuto da silento
Tago de Silento en la moderna mondo
Linio 1:
[[Dosiero:La Discrétion 1820sRuhe.jpg|thumb|right|Ilustraĵo pri la gesto de silentigo]]
'''Silento''' estas [[bruo|senbrueco]], [[sono|sensoneco]], do la foresto de ĉia aŭdebla aervibrado. Silenti ne nur signifas "ne brui", sed ankaŭ "ne paroli". En figura senco "silenti" estas uzata por "sin ne montri", "ĉesi".
 
[[Dosiero:Lake mapourika NZ.jpeg|250px|thumb|right]]
 
Absoluto silento estas sentata kiel stato malagrabla, ankaŭ pro la manka akustika orientado. Ĝi povas sekvigi malhelpon de penskapablo kaj kaŭzi [[halucino]]jn, do ekz. en la ''Camera silens'' ([[latine]] "silentanta ĉambro) silento estas uzata kiel [[torturo|torturmetodo]].
Linio 8 ⟶ 6:
Silento en la senco de agrabla foresto de bruo, povas plialtigi [[koncentrado]]n, laborpovon kaj [[bonfarto]]n.
 
Mondvaste konata kaj en multaj ŝtatoj leĝe garantiita estas la "rajto silenti" en proceduroj. Per tio ekzemple memkulpigo aŭ kulpigo kontraŭ familiano estas malebligitaj.
 
En multaj [[religio]]j, ekz. en [[Budhismo]] kaj [[Taoismo]], silento tre gravas, aparte se la ekleziulo aŭ la kredantoj koncentriĝu, ekzemple dum la [[preĝo]] aŭ [[medito]].
 
== Tago de Silento en la moderna mondo ==
==Vidu ankaŭ==
[[Dosiero:Lake mapourika NZ.jpeg|250px|thumb|right]]Oni ofte aludas al la malpurigo de la [[naturmedio]] per [[Ĥemiaĵo|ĥemiaĵoj]] kaj [[rubo]], en [[akvo]], en [[aero]] kaj en [[grundo]], kio konsistigas severan minacon al onia [[sano]]. Sed neofte oni parolas pri la malpurigo de la homa medio per [[bruo]]. Por multaj homoj estas malfacile trovi momenton de silento en la ĉiutaga vivo. [[Aŭtomobilo|Aŭtomobiloj]], [[Telefonaparato|telefonaparatoj]], [[Aparato|sonaparatoj]], [[Maŝino|maŝinoj]], simpla troa [[parolado]], [[Laŭtparolilo|laŭtparoliloj]] surstrate, [[Televido|televidaparatoj]] konstante funkciantaj en [[Hejmo (loĝejo)|hejmoj]] — la kaŭzoj estas multaj. La Monda Tago de Silento celas konsciigi la homojn, ke ankaŭ tiu troa, konstanta bruado, povas damaĝi la homan sanon kaj [[Vivkvalito|vivkvaliton]].
[[Dosiero:Ruhe.jpg|thumb|right]]
 
En multaj landoj, oni jam konsideras la son-malpurigon kiel [[Krimo|krimon]]. Laŭ la [[Monda San-Organizo]], oni akceptas ĝis 50 [[Decibelo|decibelojn]] en [[Urbo|urboj]], sed ofte tiu nivelo atingas la duoblon, en multaj lokoj. Oni krome memoru, ke ofta uzado de [[kapaŭskultiloj]] povas grave kaŭzi [[Lezo|lezojn]] en la [[Orelo|orelon]] de la uzanto.
 
Troa bruo povas kaŭzi [[Malsano|malsanojn]] portempajn aŭ longdaŭrajn. Krom orelaj [[Zumo|zumoj]] kaj perdo de [[aŭdkapablo]], ĝi povas kaŭzi [[Kapdoloro|kapdoloron]], [[Maldormemo|maldormemon]], [[Anksieco|anksion]], perdon de koncentriĝo, malbonan [[Humoro|humoron]], [[Agreso|agresemon]]. Kiam bruo okazas super 70 decibeloj, la [[homa korpo]] troviĝas en stato de “[[alarmo]]”, eĉ se oni dormas. Ĉi tio estigas produktadon de [[Hormono|hormonoj]] de [[streso]], kiuj influas la [[Sangopremo|sangopremon]] kaj la [[Koro|koron]]. Oni povas facile imagi la rezultojn de tio ankaŭ ĉe [[Infano|infanoj]] kaj [[Adoleskanto|adoleskantoj]].
 
Tamen, la Monda Tago de Silento atentigas onin pri alia, ne fizika aŭ korpa aspekto de la problemo. Oni memoru, ke silento estas necesa por [[meditado]] kaj plie por [[enmemiĝo]]. Ĉiu homo bezonas momenton en la tago, kiam li povu paroli kun si mem, ekzameni siajn [[Penso|pensojn]] kaj [[Sento|sentojn]], kvazaŭ li parolus al [[amiko]]. Plie: homoj bezonas almenaŭ kelkajn minutojn por ripozigi la menson, por ĉesigi la tumultan pensofluon de la moderna vivo. Por tio estas nepre necesa iom da silento.
 
Ekzistas medicinistoj, kiuj asertas, ke por bona sano kvar faktoroj estas necesaj: bona nutriĝo, bona [[Dormo|dormado]], [[Korpekzercado|korpekzercoj]] kaj silento.[[Dosiero:La Discrétion 1820s.jpg|thumb|right]]
{{Projektoj|q=Silento}}
==Vidu ankaŭ==
* [[Minuto da silento]]
* [[Muta filmo]]
* [[Tra l' silento]], poemaro de [[Edmond Privat]]
* [[La silento de la ŝafidoj]], romano, filmo
* [[Silento (Syuusaku Endoo)|Silento]], filmo kaj romano de Syuusaku [[Endoo Ŝuusaku]]