Papiruso: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
RG72 (diskuto | kontribuoj)
eNeniu resumo de redakto
Linio 1:
'''Papiruso''' aŭ '''papiro'''<ref>En [[NPIV]] ''papiro'' estas papiruso (en kunmetaĵoj), dum ''papiruso'' estas specio de cipero (''Cyperus papyrus''), plurjara herbo kun mallonga, manĝebla rizomo kaj kun triflankaj tigoj enhavantaj grandan, blankan medolon; hejma en Centra Afriko kaj Nil-valo, marĉeja, uzata por korbofarado kaj espartado kaj tiele sinonimo de papiruscipero; papereca skribmaterialo, pasintece preparata, precipe en antikva Egiptio, el la tigmedolo de papiruso; kaj skribfolio, tiel preparita. [[NPIV]] [http://vortaro.net/#papiruso] kaj [http://vortaro.net/#papiro] Alirita la 6an de Januaro 2018.</ref> estas [[folio]] el tigaj ŝeloj de papirusaj ciperoj preparita por ricevi skribaĵojn, kutima skribsurfaco de antikva [[Okcidentazio]] ĝis Eŭropo. La nun ekzistantaj tekstoj de la duakanonaj libroj estas en la greka, kvankam de kelkaj ekzistis pli fruaj versioj en la hebrea aŭ aramea, pri kio atestas iuj papirusoj.
 
Laŭ [[Francisko Azorín]] '''papiruso''' aŭ '''papiro''' estas ''Egipta [[cipero]], kies fibroteksaĵon la antikvuloj uzis por sbribi k. desegni. Paleografia dokumento skribita sur folio de tia teksaĵo.''<ref>[[Francisko Azorín]], arkitekto, [[Universala Terminologio de la Arkitekturo]] (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 158.</ref> Li indikas [[etimologio]]n el la greka ''papiros'' kaj de tie la latina ''papyrus antiquorum''.<ref>Azorín, samloke.</ref>
 
La [[papiruscipero]] estas speco de "[[kano]]" vegetanta en [[Afriko]] kaj [[Mezoriento]].