Winnetou I: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
eNeniu resumo de redakto
Linio 26:
En Rialto fluas per fluo [[ĉampano]]. Producento Wendlandt kaj lia teamo celebras la sukceson de [[La trezoro sur Arĝenta lago]], kiu fariĝis absoluta kasa furorfilmo. Jam kelke da tagoj post la premiero estas decidite: estos filmita plua filmo, kiu portos nomon '''Winnetou I''' kaj se ĝi havos sukceson, estos filmita ankaŭ la dua kaj la tria partoj. Scenario al tiu ĉi devis verki la pruvita Harald G. Petersson. Jam la [[17-an de januaro]] [[1963]] li prezentas 24-paĝan klarigon. Kompare kun la libro li tute ellasas la unuan ĉapitron Greenhorn kaj akaŭ pri Rattler estas ĉi tie nenia mencio. La ĉefa motivo estas fermo de laŭsanga frateco inter Winnetou kaj Old Shatterhand kaj ankaŭ morto de Nŝo-ĉi kaj Inĉu-ĉuna. Roswell ĉi tie nomiĝas Tascona, mankas atako de kolono de veturiloj kaj Santer en la fino de filmo ne mortos. La [[1-an de aprilo]] [[1963]] ĉe Constantin okazas interkonsilo rilate al la scenario. H. G. Petersson estas sperta scenariisto, sed mankas al li kapablo enperceptiĝi en la prezentadon de May, tial ĉefdramisto Gerhard F. Hummel realigas multajn ŝanĝojn, kiuj zorgos pri pli flua agadon kaj ankaŭ alkondukos tiun ĝustan atmosferon de May. En la unua junia semajno de la jaro 1963 la scenario al la filmo estas definitive preta.
 
==La filmigadofilmado==
===La unuaj tagoj de filmigadofilmado===
La [[1-an de julio]] [[1963]] eksonis en [[Jugoslavio]] la unua filmklakilo. La tuta teamo enloĝiĝis en hotelo ''Zagreb'' en malnova venecia havenurbo [[Zadar]]. Oni komencis filmi en la plej malbone alirebla loko – en montpasejo [[Mali-Alan]] en montaro [[Velebit]]. La [[gruzo|gruzigita]] vojo plena de truoj, kiu havis multfoje ascendon eĉ 20%, kondukis ĝis karakteriza montopinto [[Tulove Grede]], inter fanoj multe pli konata kiel ''Nugget-tsil''. La veturado el la hotelo ĉi tien al ''Nugget-tsil'' daŭris unu horon kaj duonon. La teamo konsistis el preskaŭ de tiuj samaj homoj kiel ĉe [[La trezoro sur Arĝenta lago]]. Nove ĉi tie aliĝis juna jugoslava arkitekto [[Vladimir Tadej]], maskistoj Walter kaj Gerda Wegner-oj, kiuj anstataŭis Willi Nixdorf-on kaj Charlotta Kersten-Scmidt-on, kaj mondo-kuranto kaj aventuremulo Herbert Kerz, kiu devis komune kun Otto Fechtner zorgi pri rekvizitoj.
[[Dosiero:Winnetou_I(1).jpg|right|300px|Old Shatterhand liberigas Winnetou-on]]
Linio 41:
Apaĉoj frunte kun Winnetou persekutas Old Shatterhandon kaj Inĉu-ĉunon. Reĝisoro Reinl deziras, por Winnetou genuu en la kanuo – tio onidire donos al li majestan aspekton. Sed en la praktiko ne estas tiel facile teni ekvilibron en la balanciĝanta kanuo. Estu kiel estu – unu malbona movo kaj jam la tuta kanuo komune kun ĉiuj aktoroj estas renversita...
 
===Loko de filmigadofilmado: "Roswell"===
La teamo iom malĝojiĝis, kiam finiĝis ''libertempo'' sur rivero Zrmanja. Nun ĉiuj devis alilokigi ĝis marborda urbo [[Šibenik]]. Ili estis enloĝigitaj en hotelo ''Jadran''. Šibenik estas konata kiel elirpunkto por vojaĝo al akvofaloj de rivero [[Krka]], al unu el la plej grandaj jugoslavaj turismaj atraktoj troviĝanta proksime de urbo [[Skradin]]. Se ni veturus pluen malantaŭ Skradin, ni venus al unutraka fervojlinio, kuniganta Zadar-on kun [[Knin]]. Ĉi tie, proksime de eta vilaĝo [[Zecevo]], konstruis arkitekto Tadej ''Roswell-on''. La plej grava konstruaĵo en la tuta Roswell estis ''Saloon'', kun kiun kunpuŝiĝis [[lokomotivo]]. La filmigado de tiu ĉi filmero estis teknike tre pretendema, eĉ devis esti pro tio plilarĝigita fervojlinio de jugoslava ŝtata fervojlinio. Al ĉiuj estis klare: tio devas sukcesi je unu fojo, ne eblos ripeti la scenon. Kameraisto Kalinke persistas pri tio, por ke la lokomotivo kunpuŝiĝu kun ''Saloon'' en la plena rapideco kaj sen antaŭa bremsigo. La filmero, kiel Lex Barker estas desaltanta el la lokomotivo, estis filmita memkompreneble antaŭ tio kaj nun li troviĝas inter spektantoj. Relŝanĝilo estas alĝustigita kaj la lokomotivo ekveturas. Ankoraŭ kelke da metroj kaj ĝi kunpuŝiĝas kun ''Saloon''. Ĝuste en tiu ĉi momento [[Erwin Lange]] bruligas eksplodigilon kaj ''Saloon'' efekte falas teren. El la alia flanko de la konstruaĵo la lokomotivo elveturas haltante en tavolo de ŝtonaro. Sekvas ĝojkriado, kriado kaj aplaŭdo – la sceno sukcesis. Nun venis tempo transŝoviĝi al la akvofaloj de rivero Krka, apud kiuj estis folmonta sceno kun Old Shatterhand kaj Nŝo-ĉi, kaj kun Sam Hawkens kun Musa vosteto.
 
Linio 61:
Old Shatterhand inspektas veturilojn de Great Western, kiu konstruas fervojon. Survoje li interkonatiĝos kun Sam Hawkens kaj liaj amikoj. Ili estas atakitaj kun sia kolono farde de indianoj. Old Shatterhand konstatos, ke la konstruado de la fervojo kondukas tra teritorio de apaĉoj kaj li klopodas malhelpi la konstruadon. Sed interparolante kun Winnetou kaj Klekí-petra, alrajdas Santer kun banditoj, li pafmortigos Klekí-petron kaj Winnetou-on li kaptos. Old Shatterhand liberigos lin kaj kiel pruvaĵon li prenos ornamaĵon de Winnetou. En Roswell komencas batalo inter Old Shatterhand kaj la homoj de Santer, en kiun alrajdas Winnetou kun batalantoj. Weinnetou trafos Old Shatterhandon per tranĉilo en la kolon kaj li kunveturas lin kun si en la vilaĝon. Li komisios sian fratinon Nŝo-ĉi, por ke ŝi zorgu pri li. Ili enamiĝos unu la alian kaj Nŝo-ĉi klopodas persvadi la patron, por ke tiu savu lin. Old Shatterhand povas akiri per batalo sian vivon, li gajnas super estro Inĉu-ĉuna. Intertempe Nŝo-ĉi ekrajdas en Roswellon por lia jako, kie en maldekstra brustpoŝo estas ujo kajen ĝi pruvo pri la liberigo de Winnetou. Winnetou farigos Old Shatterhandon sia frato. Ĉar Nŝo-ĉi volas studi, apaĉoj forrajdas kun Winnetou, Old Shatterhand, Nŝo-ĉi kaj Inĉu-ĉuna al Nugget-tsil por oro. Sed Santer subaŭskultos ilian interparolon, li subobservas ilin kaj pafmortigos Inĉu-ĉunon. Winnetou kun sia fratino klopodas rezisti al superforto, sed fine estas ankaŭ Nŝo-ĉi pafvundita. Kun helpo de Old Shatterhand apaĉoj sukcesos likvidi la banditojn kaj Santeron. Nŝo-ĉi mortas en la brakoj de Old Shatterhnad. La estro de apaĉoj fariĝas la juna Winnetou...
 
==Interesaĵoj el la filmigadofilmado==
Iam okazis ŝercaj kontrastoj inter la agado en la filmo kaj faktoj sur filmejo, kiel kiam ekz. estis filmata sceno, en kiu Winnetou kaj Old Shatterhand laŭsange interfratiĝos. Ambaŭ herooj tranĉos sin en la antaŭbrakojn. La sango estas fluanta, la brakoj estas alproksimiĝantaj, ili tuŝos unu la alian, la sango estas intermiksiĝanta. Ili rigardos unu la alian, ĉio estas ŝargita per sentoj. Winnetou iom levos la voĉon: "Frato." Old Shatterhand respondos: "Frato." La rigardoj kuniĝos kaj Pierre kaj Lex eksplodos pro ridoj. "Stop!" La reĝisoro estis kolerega. Ili komencis denove. "Frato." – "Fra..." kaj denove ili eksplodis en nehaltigeblan atakon de rido. Reinl ruĝiĝis en la vizaĝo kiel tomato. Ili provis do filmigi tion ankoraŭ unufoje, sed apenaŭ iliaj antaŭbrakoj ektuŝis, ili estis tie, kie antaŭe. Reinl turniĝis al ili per la dorso kaj kolerigite foriris. Lex kaj Pierre promesis, ke ili trankviliĝos kaj poste ili filmos tiun ĉi scenon. Kaj vere – tio sukcesis.