Provinco Burgoso: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 34:
* Komarko [[Páramos (komarko)|Páramos]]: nordokcidente de la provinco, konata ankaŭ kiel «Sedano y Las Loras». Ĝi enhavas 55 [[submunicipo]]jn. La ĉefurbo de tiu komarko estas [[Valle de Sedano|Sedano]].
* Komarko [[La Bureba]]: nordoriente de la provinco kaj trafluata de multaj rojoj kiuj enfluas tra la riveroj Homino, [[Oca (rivero)|Oca]] kaj [[Tirón (rivero)|Tirón]] al [[Ebro]]. Konsiderata kiel la ''verdadera esencia de Castilla'' (vera esenco de Kastilio) kiun [[Azorín]] difinis kiel ''el corazón de la tierra de Burgos'' (la koro de la tero de Burgoso) estis setlejo de la antikvaj [[Aŭtrigonoj]], kiuj havis sian ĉefurbon en la aktuala [[Briviesca]]. Ĝi enhavas 46 [[submunicipo]]jn.
* [[Comarca del Ebro]]: nordoriente de la provinco kaj trafluata de nordokcidento sudorienten fare de la rivero [[Ebro]]. La [[Montoj Obarenes]] separas la komarkon disde la Centra Altebenaĵo okcidente kaj ties ĉefurbo estas [[Miranda de Ebro]]. Oni inkludas ene de tiu komarko ankaŭ la historian graflandon [[CondadoEnclave de Treviño]], kiu estas [[eksklavo]] ene de [[Eŭskio]] (provinco Alavo), kio rezultas en sociaj kaj politikaj malkonsentoj. La komarko enhavas 48 [[submunicipo]]jn.
* Komarko [[Odra-Pisuerga]]: inter la rivero [[Pisuerga]] kaj ties alfluanto, la rivero [[Odra]], en la zono de centro kaj okcidento de la provinco Burgoso. Ĝi enhavas 52 [[submunicipo]]jn.
* Komarko [[Alfoz de Burgos]]. Ĝi enhavas 82 [[submunicipo]]jn.