Savojo: Malsamoj inter versioj
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Escarbot (diskuto | kontribuoj)
e robot Removing: tr:Savoie
Linio 1:
#REDIRECT [[da:Savoie]]
{| border="1" cellpadding="2" cellspacing="0" align="right"
! colspan="2" bgcolor="#66CCFF" | Departemento Savojo n°73
| colspan="2" align="center" |
! colspan="2" bgcolor="#66CCFF" | Informoj
| [[Francaj regionoj|Regiono]] : || [[Rodano-Alpoj|Rhône-Alpes]]
| [[Prefektejo]] : || [[Chambéry]]
| [[Subprefektejo]]j :
| [[Albertville]]
[[Saint-Jean-de-Maurienne]]
| [[Loĝantaro]]
- Suma ''([[1999]])''
- [[Loĝdenso]]
374 800 loĝantoj
62 loĝantoj/[[Kvadrata kilometro|km²]]
| [[Areo]] || 6 028 [[Kvadrata kilometro|km²]]
|[[Arondismento|Arondismentoj]]
3
| [[Kantono|Kantonoj]] || 37
| [[Komunumo|Komunumoj]] || 305
! colspan="2" bgcolor="#66CCFF" | Situo en Francio
| colspan="2" align="center" | [[Dosiero:Mapo Francio Departemento 73.png|Situo de Savojo en Francio|275px]]
[[Geografio]] > [[Francio]] > [[Rodano-Alpoj]] > Savojo < [[Francaj departementoj]]
La departemento '''Savojo''' (france ''Savoie''), kuŝas en sudorienta [[Francio]] en la nordo de [[Alpoj]] en administra regiono [[Rodano-Alpoj]]. Ĝi apudas [[Italio|Italion]] oriente kaj sudoriente kaj la departementoj [[Hautes-Alpes]] sude, [[Isère]] sudokcidente, [[Ain]] nordokcidente kaj [[Haute-Savoie]] norde.
==Geografio==
La departemento '''Savojo''' estas la plej monta el [[Francio]] : 89% de la 6028km² areo estas monta, de 210 m ĉe la kunfluejo de [[Guiers]] kun [[Rodano]], ĝis 3855 m (La Grande Casse), kun averaĝa alteco je 1500 m. 36 montopintoj superas 3500 m. La orienta parto la plej vasta kuŝas en [[Alpoj]] dum la plej okcidenta malgranda parto apartenas al suda komenco de [[Ĵuraso]]. La rivero [[Rodano]] fluas ĉe la orienta limo laŭ 49 km. La rivero [[Izero (rivero)|Izero ]] (''Isère'') trafluas grandan parton de la departemento, de la itala landlimo oriente ĝis la limo kun la samnoma departemento en la sud okcidento, kie ĝi kuniĝas al la [[Alpa Sulko]], granda alpa valo, kiu ligiĝas [[Grenoble]], [[Chambéry]], [[Annecy]] kaj [[Genève]]. La valo de [[Izero (rivero)|Izero ]] nomiĝas [[Tarentezo]] (''Tarentaise''). Pluraj riveroj fluas al Izero : La rivero [[Arc]], kiel ties nomo france indikas, arkon desegnas en la sud-orienta valo [[Maurienne, valo de la rivero Arc|Maurienne]], la rivero [[Arly]] fluas el la Nordo. Nordokcidente fluas la rivero [[Chéran]] kaj okcidente [[Guiers]], ambaŭ al [[Rodano]]. '''Savojo''' enhavas la plej grandan el Francio naturan lagon [[Bourget]], alian grandan lagon [[Aiguebelette]], kaj entute pli ol 100 lagojn.
La montaro kiu staras inter la riveroj [[Maurienne, valo de la rivero Arc|Arc]] kaj [[Izero (rivero)|Izero ]] nomiĝas Vanoise. En ĝi estas [[Nacia Parko Vanoise]], la unue kreita franca parko. Norde de la valo Tarentezo staras la montaro [[Masivo Beaufortain|Beaufortain]], kiu fakte estas ŝtupara al [[Masivo Blanka Monto]]. Beaufortain pluiĝas suden en la montoĉenojn [[Lauzière]] kaj [[Belledonne]]. En la urbo [[Albertville]], kie [[Arly]] ĵetiĝas en [[Izero (rivero)|Izero ]], finiĝas la valo [[Tarentezo]]. Alvale la valo prenas la nomon [[Savojvaleto]] (''Combe de Savoie''). Norde de ĝi staras la prealpa montaro [[Bauges]], kaj okcidente [[Chartreuse]].
==Geologio==
La nordorienta parto apartenas laŭ geologia vidpunkto al kalka malnova montaro [[Ĵuraso]]. Norde kaj okcidente oni estas en la [[prealpaj montaroj]] el sedimentaj kalkaj petroj. Tiuj montaroj similas al montohavaj altebenaĵoj, kies randaj klifoj superas la Savojvaleton kaj la Alpan Sulkon. La aro Beaufortain-Lauzière-Belledone konsistigas la sudan sekvon de la [[Masivo Blanka Monto]] kaj apartenas la junaj [[eksteraj Alpoj]] el [[kristalaj petroj]]. Pli oriente oni estas en la petroriĉaj [[internaj Alpoj]], kies geologia historio estas longa kaj ege kompleksa.
[[Dosiero:Savojo Bozel.jpg|thumb|<250>px|[Right]|Urbeto Bozel en Tarentezo printempe]]
==Klimato==
La savoja klimato suferas multajn influojn. Ĝi estas esence kontinenta pro ties situo malproksima al maro. Ĝi estas vintre malvarma des pli en alto, kun multe da neĝo. Somere ĝi estas varma, kun nur iom da pluvo funde de la valoj [[Tarentezo]] kaj [[Maurienne, valo de la rivero Arc|Maurienne]], kiuj estas skulptitaj meze de la alpa masivo, kie la nuboj estas jam malpleniĝintaj, kvankam la pli okcidentaj ricevas la lastajn oceanajn influojn kun multe pli da pluvo. La malaltaj alsudaj deklivoj ricevas mediteranean influon. La masivoj suferas montoklimaton kun malvarmo, neĝo kaj frosto dum pli ol la jarduono laŭ la alteco.
==Historio==
En 1860 '''Savojo''', t.e. la teritorio de la du nunaj savojaj departementoj, estis kunigita al Francio. La antaŭa historio de tiu lando estis miljara. Spurojn de prahistorio oni trovas sur t. n. « pokaletŝtonoj », kiuj estas ŝtonoj sur kiuj homoj iam fosis truetojn pokalformajn, kies rolon oni ne certe konas ĝis nun. La gaŭla popolo, kiu unue vivis en '''Savojo''' estas «''Allobroges''». Ekde la unua jarcento a. K. oni datas gravajn romiajn spurojn en urbetoj kiel Aime (''Axima'') kaj Aix (''Aquae'') kaj en komunikadvojoj. En 380 unue aperis la nomo Sabaudia, kiu iĝis ''Savoie'' en la franca, en verko de latina historiisto. Dum la mezepoko, Savojo sukcesis firme regi teritorion « Lotaringio » apogiĝante sur la potencagnoskon de la germana imperio, kaj iom pligrandiĝis ĝis la aktualaj [[Svisio]] kaj [[Italio]]. En 1295 Amedeo 5a akiris la kastelon de [[Chambéry]], kiu iĝis ĉefurbo. Meze de la 13a jarcento Dukejo Savojo estis vera ŝtato bone organizita kaj agnoskita kiel grava ŝtato en Eŭropo. Dum la 15a kaj 16a jarcentoj '''Savojo''' konis gravajn internajn krizojn, kaj Francio invadis ĝin plurfoje. Ekde Emmanuel-Philibert meze de la 16a jarcento, Savojo tamen konis renovigon kaj iĝis simila al la aliaj eŭropeaj ŝtatoj. [[Torino]] iĝis ĉefurbo ĉar [[Chambéry]] estis tro eksponata al francaj invadoj, kaj la reĝa familio rifuĝis tie. Dum la [[Franca Revolucio]] la lando estis denove invadita kaj poste dispecigita inter [[Svisio]], [[Francio]] kaj la unuiĝanta [[Italio]]. En 1860 [[Napoléon III]] imperiestro de francoj aneksis [[Savojo|Savojon]] al [[Francio]].
==Demografio kaj urboj==
La loĝantaro enhavas 374800 loĝantoj (km² po 62 loĝantoj, 1999) . La administra ĉefurbo estas [[Chambéry]] (56000 loĝantoj), kiu ankaŭ estis la historia ĉefurbo de Savoja Dukejo. La plej gravaj urboj estas [[Albertville]] (18000 loĝantoj), kie okazis en 1992 la vintraj olimpikoj, [[Aix-Les-Bains]] (26000 loĝantoj), [[La-Motte-Servolex]] (11000 loĝantoj), [[Saint-Jean-de-Maurienne]] (9000 loĝantoj), [[Modane]], [[Bourg-Saint-Maurice]], [[Moûtiers]] kaj [[Ugine]]. Vintre la loĝantaro duobliĝas pro la skiejoj de [[Tarentezo]] kaj [[Maurienne, valo de la rivero Arc|Maurienne]], kiuj estas famaj en la tuta mondo.
==Ekonomio==
La ekonomion savojan oni povas duonresumi per unu vorto : skiturismo. Efektive ekde la 1950aj jaroj kreiĝis kaj ĝis nun disvolviĝis skiejoj precipe en [[Tarentezo]] sed ankaŭ en [[Maurienne, valo de la rivero Arc|Maurienne]]. Tia sporta turismo venigas pli kaj pli multnombran homamason allogata de naturo, sporto kaj pura aero. Sen tio la iam gravaj, nun malpliiĝintaj industriaj fabrikeoj (metalurgio) en la valoj ne plu povintus vivigi la montaranojn, kaj savojaj alpoj nun iĝus blanka dezerto ! Kontraŭe la skiejoj grave difektis la naturan medion kaj voris areon. La [[Nacia Parko Vanoise]] kaj pluraj naturrezervejoj ebligis bremsi tiun movadon.
En la regiona de [[Chambéry]] estas grava komerca kaj industria aktivado.
La grandaj ekonomiaj sektoroj estas manĝaĵagrikulturoj, ekologindustrioj, kunmetitaj materialoj, komunik- kaj informadteknologioj, metalindustrioj.
La urbo estas ankaŭ administra centro kun hospitaloj, lernejoj kaj universitato.
==Esperantomovado==
En '''Savojo''' estas pluraj esperantistaj asocioj en Aix-Les-Bains, Chambéry (''Esperanto Vive Savoie''), Albertville (''Albertville Esperanto''), Moûtiers, Aime (''Tarenteza Esperanto'') kaj Bourg-Saint-Maurice (''Alt-Tarenteza Esperanto'').
[http://albertville.eo.free.fr TTT-ejo de la asocioj ''Tarenteza Esperanto'' kaj ''Albertville Esperanto'']
<gallery>
</gallery>
== Vidu ankaŭ jenon: ==
* [[Savoja dinastio]]
== Eksteraj ligiloj ==
[[Kategorio:Francaj Departementoj]]
[[Kategorio:Francio]]
[[ca:Savoia]]
[[cv:Савойя (департамент)]]
[[da:Savoie]]
[[de:Savoie]]
[[en:Savoie]]
[[es:Saboya (departamento)]]
[[eu:Savoia]]
[[fr:Savoie (département)]]
[[it:Savoia (dipartimento francese)]]
[[ja:サヴォワ県]]
[[nds:Savoie]]
[[nl:Savoie (departement)]]
[[no:Savoie (departement)]]
[[oc:Savòia]]
[[pt:Sabóia (França)]]
[[ro:Savoie]]
[[ru:Савойя (департамент)]]
[[sl:Savoie (departma)]]
[[sv:Savoie]]
[[zh:萨瓦省]]