Lefkandi: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
{{Informkesto urbo}}
[[dosiero:Lefkadi 8074754.JPG|thumb|250px|Plaĝo ĉe Lefkandi]]
'''Lefkandi''' (greke: Λευκαντί) estas marborda vilaĝo sur la insulo de [[Eŭbeo]], [[Grekio]]. Arkeologiaj trovaĵoj atestas setlejon sur la mar-etenda monto, loke konata kiel Kseropolis, dum pluraj asociitaj tombejoj estis identigitaj proksime. La setleja ejo situas sur monto super Euripos, kun malgrandaj golfetoj formante naturajn havenojn oriente kaj okcidente de la ejo. La tombejoj troviĝas je la montodeklivoj nordokcidente de la setlejo; la tombejoj nun estas konataj kiel la Orienta Tombejo, Skoubris, Palia Perivolia, Toumba, aldone al pliaj pli malgrandaj grupoj de entombigoj. La ejo situas inter la insula du ĉefaj urboj en antikva tempo, [[Chalkis]] kaj [[Eretria]]. Elfosadoj okazis tie fare de la [[Brita Lernejo en Ateno]], kaj daŭris en 2007 (Antaŭaj kampanjoj okazis en 1964-8, 1981-4).