Semela: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
{{Informkesto greka dio|
Portreto=Jupiter and Semele by Gustave Moreau.jpg}}
{{Informkesto rolulo}}'''Semela''' aŭ '''Semelo''', el la gr. Σεμελη, laŭ la [[helena mitologio]], estis filino de [[Kadmo]] kun [[Harmonia]], reĝo kaj reĝino de [[Tebo]]. El la [[frigio]]-traka ξεμελώ, ''dzemeló'', ''tero'', ''terpatrino''; antaŭ ol la dominado de la olimpaj dioj, ŝi estis pradiino, hipostazo de la [[Granda Patrino]]. Ŝi estis patrino de [[Dionizo]], la dio de la vino kaj de ekstazo. Ŝi estis la plej bela el la fraŭlinoj dediĉataj al [[Zeŭso]]. Oni supozis ŝin blondan kaj pro tio oni rilatigis ŝin al la blankvino.
 
La princino kaj [[Zeŭso]] sekrete renkontiĝis en la palaco. [[Hera]], la suspektema edzino de la olimpestro, alivestiĝis kiel la servistino de Semela, la maljuna [[Beroa]], kaj alvenis al ŝi. La ĵaluza edzino, do, provis igi la amantinon rezigni sian amaferon. Sensukcese, ŝi decidis venĝi sin kontraŭ la kromamantino de sia edzo. Ŝi komencis, do, konvinkante Semelan pri tio ke ŝia amanto ne estis la Patro de la dioj, sed nur ordinara homo kiu profitis de ŝia naiveco, kaj ke ŝi, nepre, devu peti de li pruvon de lia dieco.