Horní Benešov: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
 
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
[[Dosiero:Horní_Benešov.jpg|250px|thumb|right|Urboplaco en Horní Benešov]]
'''Horní Benešov''' estas urbo de Ĉeĥio.
'''Horní Benešov''' (germane ''Bennisch''), ĝis la jaro [[1926]] Benešov, estas urbo en [[distrikto Bruntál]]. Ĝi situas en [[Ĉeĥa Silezio|Silezio]] sur ĉefŝoseo inter [[Opava (Opava)|Opava]] (20,5 km) kaj [[Bruntál]] (13 km) proksime de limo kun [[Pollando]]. En Horní Benešov vivas 2460 loĝantoj.
 
== Historio ==
La devena nomo de la urbo estis Benešov, nur en la jaro [[1926]] okazis ŝanĝo je Horní Benešov. Historiaj registroj mencias pri ekzistado de Benešov jam en la jaro [[1226]] kiel pri minista vilaĝo. Minejoj por [[arĝento]] apartenis al la plej malnovaj en la lando.
 
Pri la loĝigado de regiono meritis [[Vok la 1-a]], bofilo de [[Přemysl Otakaj la 2-a]]. La urbo suferis pro la [[tridekjara milito]], kiam nova superularo komencis rekatoligon kaj la marŝantaj soldataroj prirabis la urbon. Post la tridekjara milito la urbo malrapide resaniĝis spite al senĉesa malkresko de la minado kaj en [[1669]] ĝi ricevis de imperiestro [[Leopoldo la 1-a]] rajton okazigi tri fojrojn pojare.
 
Granda malfeliĉo por la urbo estis [[incendio]]j. La urbo forbrulis en [[1717]], denove en [[1767]] kaj preskaŭ tute en la bazojn en la jaro [[1820]].
 
En la [[19-a jarcento]] Benešov apartenis al distrikto Bruntál kaj la urbo fariĝis signifa centro de teksindustrio. En la urbo estis ankaŭ [[biero|bierfarejo]], uzino por prdukatado de [[likvoro]]j kaj [[frukto|frukt]][[suko]]j. La minado de [[erco]]j estis renovigita en [[1830]], sed en [[1887]] ĝi estis ĉesigita. La minejoj estis denove funkciaj en la jaroj [[1951]] - [[1992]].
 
== Partneraj urboj ==
*[[Pszów]]
 
== Vidu ankaŭ ==
*[[Benešov]]
 
{{Distrikto Bruntál}}