Horní Benešov: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
eNeniu resumo de redakto
Linio 5:
La devena nomo de la urbo estis Benešov, nur en la jaro [[1926]] okazis ŝanĝo je Horní Benešov. Historiaj registroj mencias pri ekzistado de Benešov jam en la jaro [[1226]] kiel pri minista vilaĝo. Minejoj por [[arĝento]] apartenis al la plej malnovaj en la lando.
 
Pri la loĝigado de regiono meritis [[Vok la 1-a]], bofilo de [[Přemysl OtakajOtakar la 2-a]]. La urbo suferis pro la [[tridekjara milito]], kiam nova superularo komencis rekatoligon kaj la marŝantaj soldataroj prirabis la urbon. Post la tridekjara milito la urbo malrapide resaniĝis spite al senĉesa malkresko de la minado kaj en [[1669]] ĝi ricevis de imperiestro [[Leopoldo la 1-a]] rajton okazigi tri fojrojn pojare.
 
Granda malfeliĉo por la urbo estis [[incendio]]j. La urbo forbrulis en [[1717]], denove en [[1767]] kaj preskaŭ tute en la bazojn en la jaro [[1820]].