Reĝlando de Judujo: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Etikedoj: Malfaro Malfarita
Malfaro de vandalismo.
Etikedo: permana malfaro
Linio 10:
 
== Historio de la hebrea popolo ==
Sekve de nestabila periodo dirata de la [[Juĝistoj (libro)|Juĝistoj]] dum kiu unuopa izraela tribo agadis sendepende unu de la alia, la dek du triboj trovis interkonsenton por krei unu reĝlandon regatan de [[Ŝaul]] kiu, milite venkita, sin mortigis, poste antataŭigita de reĝo [[Davido]]: el kiu posteulis la filo [[Salomono]]: post kies morto la triboj dividiĝis originante la du regnojn: la Juduja reĝlando kaj la [[izraela reĝlando]].
 
La Reĝlando de Judujo ofte konfliktiĝis kun tiu de la nordo, kun alternaj bonŝancoj.
 
La kadukiĝo estis ĉiukaze konstanta, kaj unu fazo de la historio konkludiĝis kun la morto de [[Joŝija]], lasta granda reĝo, en la [[batalo de Megido]] (609 a.K. ([[Armagedono]]), alkurinta helpi la egiptan faraonon kiu, male, estis venkita. Nemalmulte poste okazis la unua babilona deportado (597 a.K.), sekve la detruo de [[Jerusalemo]] kaj de la Templo samtempe kun la dua deportado efektigita de [[Nebukadnecar la 2-a]] en 587 a.K, dato en kiu oni igas finita la Judujan regnon.
 
La reĝoj de tiu ŝtato estis ĉiuj de la dinastio davida.
Linio 21:
 
== Fino de la regno ==
Sekve de la [[batalo de Karkemiŝ]] de 605 a.K. inter [[Egiptio]] kaj [[Babilonio]], venkita de tiu lasta, la regiono sira-palestina falis sub la babilonia dominado. En 601 la reĝo de Judujo [[Ioakim]] (609-598 a.K.) ekribelis fidante la egiptan helpon. La babilonia reĝo [[Nebukadnecar la 2-a]] movis la armeon kontraŭ la Juduja regno kaj konkeris [[Jerusalemo]]n (597 a.K.) kaj deportis reĝon [[Jojaĥim]] (598-597 a.K.) kaj parton de la reganta klaso kaj elektigis al reĝo [[Cedekija]]n, kiu, spite de kontraŭeco de profeto [[Jeremia]] kaj de [[Baruĥ]], kiuj konsilis la submeton al Babilonio, ekribelis kontraŭ la granda reĝo en 589 a.K., kaj Nebukadnecar la 2-a revenis kaj konkeris Jerusalemon en 587 a.K. La templo estis detruita kaj granda parto de la reganta klaso ekzilita. La Juduja teritorio suferis la dominadojn babilonian, persan, egiptan, ptolomean kaj sirian, periodo en kiu eksplodis la juda naciiisma ribelo de [[Jehuda Makabeo]].
 
== Regno de Judujo ==
[[Makabeoj fratoj]], dirataj ankaŭ [[Asmoneoj]], sukcesis reakiri sendependon, post longa dominado en Palestino de Egiptio kaj Sirio, komencante novan dinastion de hebreaj reĝoj, kontestatan tamen de iuj hebreoj ĉar ne davidan, ankaŭ se descendantan el la heroo Jehuda Makabeo. Ĝi regis sur Judujo, sed ankaŭ sur [[Samario (geografio)|Samario]] (teritorioj de la malaperinta [[Izraela reĝlando]]. Post ili okazis la romia dominado kaj la vasalaj herodaj reĝoj.
[[Dosiero:mesha stele.jpg|left|thumb|150px|[[Stelao de Meŝa]], 850 a.K.]]
 
=== Listo de la reĝoj de Judujo ===
==== Makabea dinastio ====
* [[Jehuda Makabea]] (166-161 a. K.)
* [[Simono Makabea]] (161-143 a.K.)
* [[Johano Irkano la 1-a]] (134-104 a.K.)
* [[Aristobulo la 1-aI]] (104-103 a.K.)
* [[Aleksandro Janeo]] (103-76 a.K.), frato de Aristobulo
* [[Aleksandra Saloma]] (76-67 a.K.), edzino de Aristobulo kaj poste de Janeo
* [[Johano Irkano la 2-a]] kaj [[Aristobulo la 2-a]] (67-63 a.K.).
 
La lastaj du reĝoj estis demetitaj de la romia generalo [[Pompeo]], kaj en jaro [[50]]-a [[Julio Cezaro]] konfidis la vasalan regnon de Judujo al [[Edomo|Edomitoj]] subtenataj de la romiaj prokuroroj de Judujo, entronigante la [[Herodo la Granda|herodan dinastion]] ĉar fremdan kaj kontrastatan de membroj de la antaŭaj dinastioj.
 
==== Heroda dinastio kaj nombraj pretendantoj al la trono ====
* [[Herodo Antipatro]] (50-43)
* [[Herodo la Granda]] (43-4) kiu elfinis la konstruadon de la [[Templo de Jerusalemo]]
** [[Antigono la 2-a Asmonea]] (40-37, filo de Aristobulo la 2-a), kaj [[Aristobulo 3-a Asmonea]] (40-37, filo de Johano Irksno la 2-a), [[pretendanto al la trono|pretendantoj al la trono]]
* [[Herodo Arĥelao]] ([[etnarko]] de Judujo kaj Samario (4 a.K.-6 p.K..). Okaze de lia demisiigo la teritorio estis asignita al prefekto
** [[Jehuda Galilea]], pretendanto al trono (Reĝo de Jerusalemo en 6-7 d.K.)
* [[Filipo (Herodo)|Herodo Filipo]] ([[tetrarko]] de [[Cezareo de Filipo]], 4 a.K.-34 p.K), [[Herodo Antipa]] (tetrarko kaj etnarko de Galileo kaj [[Perea]], (4 a.K.-39 p.K.)
* [[Herodo Agrippa la 1-a]] (34-44, tetrarko de Cezareo, reĝo de Judujo ekde 39 ĝis 44)
* [[Herodo Agrippa la 2-a]] reĝo de [[Batanea]] kaj de aliaj provincoj kun ĉeurbo Cezareo de Palestino
** [[Simon Bar Koĥba]], pretendanto al la trono (sinproklamanto mesio, princo de Izraelo, reĝo de Judujo kaj descendanto de [[Davido]] (132-135)
 
En 135 okazis la definitiva detruo de Jerusalemo anstataŭgita de ''Aelia Capitolina''; Judujo (''Iudaea'') fariĝas ''Syria Palaestina'' ordone de la imperiestro [[Hadriano]].
 
== Notoj pri hebreaj reĝoj laŭ Talmudo kaj aliaj tradicioj ==