Antioĥo la 4-a Epifano: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Etikedoj: Malfarita Vida redakto Poŝtelefona redakto Redakto de poŝaparata retejo
Malfaro de vandalismo. - Nuligis version 7789110 de 2405:9800:BA00:64A9:D87D:CFDE:53A3:2961 (kontribuoj, diskutpaĝo)
Etikedoj: Malfaro Disambiguation links
Linio 1:
{{Informkesto reganto
'''Antioĥo la 4-a Epifano''' (naskiĝis ĉ. , mortis
| titolo = reĝo de [[Seleŭkio]]
a.K.), ''Antiochus IV Epiphanes'', estis reĝo de de ĝis . Li estis la filo de sed ne fariĝis reĝo ĝis kiam li venkis la uzurpanton .
}}
'''Antioĥo la 4-a Epifano''' (naskiĝis ĉ. [[-215|215]], mortis [[-163|163]]
a.K.), [[latina lingvo|latine]] ''Antiochus IV Epiphanes'', estis reĝo de [[Seleŭkio]] de [[-175]] ĝis [[-163]]. Li estis la filo de [[Antioĥo la 3-a]] sed ne fariĝis reĝo ĝis [[-175]] kiam li venkis la uzurpanton [[Heliodoro]]n.
 
Je [[-170]] Antioĥo nomis sin [[dio]]: la nomo "Epifano" signifas "dio manifestita". La nomo de lia regno proklamis tion.
 
En [[-170]] kaj denove en [[-168]], Antioĥo atakis [[Ptolemea Egiptio|Egiption]], la delongan rivalon de Seleŭkio. Sed spite de la ŝajna malforteco de Egiptio, Antioĥo fiaskis pro la protektado de [[Romio]].
 
Reveninte de la dua kampanjo en Egiptio, Antioĥo venis al [[Jerusalemo]] je [[ŝabato]] en decembro [[-168]]. Li detruis la muron, prirabis kaj bruligis la urbon, masakris la virojn kaj forsendis multajn virinojn kaj infanojn al sklaveco. Li starigis citadelon kaj enmetis garnizonon de grekoj. Antioĥo rabis eĉ la oron kaj arĝenton de la [[Templo de Jerusalemo|Templo]], inkluzive la oran [[kandelabro]]n, kaj tie oferis sur la altaro de [[Dio de la Abrahamaj religioj|Dio]] porkojn al la [[grekaj dioj]]. Li dediĉis la Templon al [[Zeŭso]] kaj tie starigis idolon de tiu dio. La sanga detruo de la urbo estis bedaŭrinda al la [[judoj]], sed la afero de la porkoj estis abomena kaj nepardonebla. Porko estas besto malpura laŭ [[judismo]].
 
Poste, salo envunden, Antioĥo devigis la judojn kaj [[samarianoj]]n en ĉiu urbo oferi porkojn al la grekoj dioj. Li malpermesis la [[Biblio]]n, [[cirkumcido]]n, servon al Dio kaj li anstataŭigis la [[Torao|leĝon de Moseo]] per la leĝo de la grekoj. Multaj judoj martiriĝis, iuj sur [[kruco]]j, por sia fido.
 
La judoj delonge estis sub greka regado, ekde la tempo de [[Aleksandro la Granda]], sed la pasintaj grekaj reĝoj nur deziris tributon, ne grekiĝon.
 
Dum multaj samarianoj kaj multaj judoj cedis al la grekigo pro timo, aliaj judoj ribelis sub la pastro [[Matatias]] je [[-167]]. Matatias mortis je [[-166]], sed liaj filoj, ĉefe inter ili [[Jehuda la Makabeo]], kondukis la ribelon. Je [[-165]] ili venkis la multe pli grandan armeon de Antioĥo kaj liberigis Jerusalemon. Je la [[25-a de kislevo]], ili purigis la Templon. Laŭ la [[Talmudo]] estis sufiĉe da rituale pura oleo por lumigi la kandelabron nur dum unu tago, kaj necesis ok tagoj por prepari pli da oleo. Malgraŭ tio, la kandelabro lumis dum la tutaj ok tagoj. Oni memorfestas la venkon kaj la miraklon en la [[judaj festoj|juda festo]] [[Ĥanuka]]. Tiel ekis la regado de la [[hasmonea dinastio]], la dinastio de la makabeoj, kiu poste liberigis Judion entute.
 
Antaŭ Antioĥo, la judoj grekiĝis laŭgrade kaj volonte. Sed lia perforta kaj sanga persekutado kontraŭ judismo ne detruis judismon, sed kontraŭintence savis ĝin, instiginte la sukcesan reakcion de la tradiciaj judoj.
 
Antioĥo ankaŭ batalis kontraŭ [[Partujo]], kiu estis konkeranta orientan Seleŭkion.
 
Li mortis pro intesta malsano je [[-163]], unu jaro post kiam li perdis Jerusalemon.
 
== En Esperanto ==