El trato de Argel: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Rescuing 1 sources and tagging 0 as dead.) #IABot (v2.0.9.2
Linio 2:
 
==Analizo==
Tiu verko apartenas al la unua periodo de la teatraĵaro de Cervantes, nome klasikista kiu sekvas la regulon de la [[Aristotelo|aristotelaj]] unuoj, kaj ĝi enhavas elementojn membiografiajn (la verkisto aperas en la verko kiel soldato Saavedra)<ref>Dua familinomo de Cervantes.</ref> referencajn al lia kaptiteco en [[Alĝero]], kio rilatigas tiun verkon kun aliaj pri kaptitoj kiel ''La gran sultana'', ''El gallardo español'' kaj ''Los baños de Argel''. Ĝia strukturo estas iom senfadena, pro kio ĝi estis dividita foje en kvar foje en kvin aktoj, sed ĝi plenumas la regulojn de la unuoj de agado (ununura ĉefa agado), loko (ununura agadejo) kaj ununura tempo (ĝis unu tago por la tuta agado). La kritikistoj indikis kiel misoj kaj mankoj la malabundan scenan aktivemon: temas plie pri psikologia komedio en kiu la kristanaj roluloj klopodas teni la purecon de siaj animoj kaj de siaj korpoj antaŭ la agresemo de fremda kulturo. Estas kelkaj aludoj al la ''Inferno'' kaj al la ''Purgatorio'' de [[Dante Alighieri]] kaj scenojn de granda krueleco. Ŝajnas moderna ties kondamno de la [[kavaliro|kavalira spirito]], kiu ne rilatas al la vera honesteco kaj al la [[honoro]]. Inter subtemoj aperas tiu de la libereco, la revenĝo kaj la memmortigo. La roluloj estas tre abundaj, kaj korespondas al ampleksa gamo de avaruloj, konvertitoj al Islamo, trafikantoj, ŝtelistoj kaj aliaj fiuloj, kiuj faraĉas agojn tute senmoralajn, groteskajn aŭ brutalajn de ia teatreco. Oni kondamnas en la verko ĉian perfidon al la [[familio]], al la amikeco kaj al la [[patrio]]. La kritikaj kaj realisma emo de Cervantes montriĝas fine de la historio, kiam la kaptitoj devas suferi forgeson aŭ indiferenton fare de siaj samlandanoj kun bona ekonomia situacio. La verko instigas al la reĝo al la solvo de la afero, kio donas propagandan nuancon al la teatraĵo.<ref>[ http://www.spanisharts.com/books/literature/tcerv.htm {{Webarchiv|url=https://web.archive.org/web/20180824041728/http://www.spanisharts.com/books/literature/tcerv.htm |date=2018-08-24 }} ] Alirita la 23an de Aŭgusto 2018.</ref> La verko estis poste imitita de [[Lope de Vega]] en ''Los cautivos de Argel''.<ref> [https://www.h-net.org/~cervantes/csa/artics00/fernande.pdf] Alirita la 23an de Aŭgusto 2018.</ref>
 
==Enhavo==