Tajvano: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Flinga (diskuto | kontribuoj)
suĝesto – mi pensis ke la parantezoj je la jaroj estis evitinda, kaj ekpensis ke oni simple povas skribi ĉi tiel.
Linio 160:
*[[Ĉungli]], 中壢市
{{Div col end}}
 
== Ekonomio ==
Tajvano estas karakterizita kiel eksport-orientita [[Kapitalismo|kapitalisma]]-[[Entreprenisto|entreprenista]] ekonomio, kun malalta [[inflacio]] kaj senlaborecoprocento. Dum la lastaj tri jardekoj, la ekonomio de Tajvano kreskis kun rapideco de ĉirkaŭ 8% jare. Ekde la [[1950-aj jaroj]], kiam Tajvano ricevis masivan ekonomian helpon de [[Usono]], ĝia industrio disvolviĝis rapide. La parto de agrikulturo en la [[malneta enlanda produkto]] malpliiĝis de 35% en la 1950-aj jaroj al nur 2.7% hodiaŭ.
 
Rilate al siaj aliaj najbaroj, Tajvano ne estis grave trafita de la [[financa krizo de 1997 en Azio]]. Alia faktoro, kiu distingas ĝin de siaj najbaroj, estas la fakto, ke ĝia ekonomio baziĝas ĉefe sur malgrandaj kaj mezgrandaj entreprenoj, kaj ne sur gigantaj korporacioj, kiuj regas la ekonomiojn de [[Japanio]] kaj [[Sud-Koreio]], ekzemple.
 
Tajvano estas unu el la plej gravaj eksportantoj de elektraj aparatoj, maŝinaro, komputila aparataro (kiel [[Procesoro|procesoroj]] kaj [[likvokristala ekrano]]) kaj aliaj industriaj produktoj. Ĝiaj kvin plej grandaj komercaj partneroj estas la [[Ĉinio]], [[Usono]], [[Honkongo]], Japanio kaj [[Singapuro]], la loka valuto estas la [[tajvana dolaro]], kaj ĝi estas membro de la [[Monda Komerca Organizo]] (MKO).
 
La ekonomia prospero rezultigis investon de tajvana kapitalo en la najbaraj landoj en [[Orienta Azio]], inkluzive de Ĉinio, kiu provizas tajvanan industrion per granda kvanto da laborantaj manoj. La interspaco inter la ekonomia graveco de Tajvano por ĝia granda rivalo, kaj la konstanta politika streĉiĝo kiu regas inter ĝi kaj Ĉinio, finfine kondukas al la recesio de la politika konflikto, kaj la konservado de la streĉa [[status quo]] inter la landoj. Tajvano estas inkludita en la listo de la kvar tigroj de Azio kune kun Honkongo, Sud-Koreio kaj Singapuro.
 
La telekomunika merkato en la Respubliko estas regata de Chunghwa Telecom, kiu antaŭe estis parto de registara ministerio kaj estis privatigita dum 1996. La nacia flugkompanio de Tajvano estas [[China Airlines]].
 
== Socio ==