Eŭropa: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
JAnDbot (diskuto | kontribuoj)
e robot Modifying: cs:Európa
Ingolf (diskuto | kontribuoj)
kategorio
Linio 2:
'''Eŭropa''', el la gr. Ευρώπη, laŭ la [[helena mitologio]], estis filino de [[Agenoro]], reĝo de [[Fenicio]] kun la reĝino [[Telefasa]], kaj fratino de [[Kadmo]], la estonta fondinto de [[Tebo]], en [[Beocio]]. Ŝi estis tiel bela ke oni akuzis ŝin uzi la vizaĝfarbojn de [[Hera]], ŝtelitajn por ŝi de [[Hekata]].
 
Foje, kiam la princino rikoltis florojn kune kun siaj amikinoj, proksime de plaĝo, ne tre fora de la paŝtejo kie manĝis la brutaro de sia patro, ŝi ekvidis specialan [[taŭron]] inter la aliaj brutoj, kun blankbrila felo, respektinda sinteno kaj dolĉa mieno, neniam vidita de ŝi. La junulino, allogita de tia belega specimeno, alproksimiĝis por karesi la beston kaj sentis lian buŝodoron similan al [[safrano]]. La taŭro , tiam, kuŝis ĉe ŝiaj piedoj kvazaŭ invitante ŝin suriris lian dorson. Eŭropa, fascinata de lia neordinara beleco kaj sereneco, sidiĝis sur la dorson de tiu mirinda taŭro. Apenaŭ stariĝis, la virbruto direktiĝis al la maro portante surdorse la belulinon kaj naĝis ĝis la insulo [[Kreto]]. Tiam la taŭro, kiu estis [[Zeŭso]] aliformiĝinta kiel
bruto, prenis sian originan formon kaj prezentiĝis al la princino, amorante ŝin ĉe fonto sub [[platano]]j, kiuj, laŭ la tradicio, konservis porĉiame sian frondon.
 
Poste, Eŭropa naskis siajn tri filojn: [[Minoo]], [[Radamanto]] kaj [[Sarpedono]]. Tiuokaze [[Zeŭso]] omaĝis la patrinon per tri donacoj: la giganto [[Taloso]], kiu devis protekti la insulon kontraŭ ajna malamika forto, ĉashundo kiu neniam maltrafis la predaĵon kaj nevenkebla armilo.
 
[[Zeŭso]] edziniĝe oferis Eŭropan al la loka reĝo [[Asterio]], kiu akceptis ŝiajn filojn kiel siaj propraj kaj kiam li mortis, anstatŭis lin unu el ili. [[Minoo]]. Eŭropa fariĝis, tiele, la unua reĝino de [[kreto]].
 
[[Kategorio:helena mitologio]]
 
<br clear=all>
 
 
{{Commons|Category:Europa (mythology)}}