i   Bonvenon al Vikipedio en Esperanto, Ingolf!

Ĉi tio estas via diskutpaĝo, kiu utilos por ricevi mesaĝojn de la aliaj uzantoj.

En Vikipedio ekzistas cetere diskutejo, kie vi povas fari demandojn, sugestojn kaj proponojn.

Se vi havas demandojn, rigardu jenajn paĝojn:

Antaŭ ol redakti, ni tre rekomendas tralegi kiel redakti paĝon kaj kiel verki bonan artikolon. Konsideru, ke se viaj redaktoj ne respektas la regulojn, tiam alia vikipediisto verŝajne rapide forigos aŭ malfaros ilin. Bonvolu lerni la kvin principojn kiuj regas Vikipedion.

Memoru ne kopii tekstojn aŭ bildojn el libroj aŭ el interreto sen permeso, krom se estas via laboro!

Bonvolu atenti, ke vi kiel novulo dum la unuaj kvar tagoj ne povas laŭlicence alinomi artikolon. Do, bonvolu ne fari kopion sub nova titolo, ĉar tio ne estas la ĝusta maniero! Petu, ke pli spertajn uzantojn faru tion por vi sur la diskutopaĝo de la koncerna artikolo.

Por respondi al mesaĝo de alia uzanto, iru al ties diskutpaĝo, alikaze tiu ne rimarkos la informilon "Vi havas novan mesaĝon" — kaj eblas ke vi ne ricevos respondon. Skribu vian mesaĝon en la fino de la diskutpaĝo kaj ne forgesu subskribi ĝin tajpante  —~~~~ aŭ uzante la butonon Via subskribo kun tempstampo.

Alternative, se vi preferas havi vian respondon en la sama loko kiel la demandon, respondu rekte sub la demando, sed komence metu la ŝablonon {{Respondo al|}} kun la nomo de la alia uzanto. Tiel li ricevos atentigon ke vi respondis. Metu komence de ĉiu alineo dupunkton (:) por dekstrenigi vian tekston. Ankaŭ tiuokaze bonvolu subskribi per ~~~~.

Vi disponas ankaŭ uzantopaĝon, kie vi povas meti informojn pri vi mem kaj pri viaj interesoj aŭ listigi la lingvojn kiujn vi komprenas. Vi povas fari tion, tre elegante, enmetante en vian uzantopaĝon la kodon {{BabelLando}}. Per tiu ŝablono via paĝo estos aŭtomate ordigita en la kategoriojn kiuj listigas la uzantoj laŭ lingvokapabloj kaj devenlando. Pliajn klarigojn vi trovos rigardante {{BabelLando}}.

Agrablegan kunlaboradon deziras al vi  -- Yekrats 15:28, 7. Mar 2006 (UTC)

Kiu diris, ke via kesto estas perfekta kaj vi rajtas amase ŝanĝi ĝisnunajn kontrolitajn esprimojn? Narvalo 16:00, 10. Okt 2006 (UTC)

Estus utila, se vi detaligus, kion vi ne ŝatas pri lia ŝablono. Ĉi-tia "albojado" certe ne helpas. Cetere li ja rajtas ŝanĝi esprimojn, se li trovas ilin nekonvenaj; tio estas baza principo de la vikipedio. --Schuetzm 16:32, 10. Okt 2006 (UTC)
Mi ĝoje ekspektas tagon, kiam vikipedio estos "perfekta". Sed mi skribis en la "Resumo", kiam mi kreis la informkeston: "Ĉu mi perpetris iun gravan lingvan eraron? Bonvolu korekti!" Tial sensu libera ŝanĝi ĝin, se iuj esprimoj estas malkorekta. (Eo ne estas mia gepatra lingvo – kies ja estas?) Ĝis nun mi uzis ŝablonon nur en artikolo "Venuso" (kaj mi pensas ke ĝi generis grandan plibonigon). Kaj mi intencas adapti la aliajn artikolojn nur malantaŭ kelkaj tagoj da korektado. Tial iuj ŝanĝoj estos simplaj. – Ingolf 22:21, 10. Okt 2006 (UTC)

Kial vi ŝanĝis Planedeton al Asteroido? La esprimo estis intencita, ĉar temis pri etplanedoj, ankaŭ nomataj planedetoj - tio estas la astroj, kiuj preskaŭ estas planedoj, ekz-e Pallas, Cereso, Vesto, ktp. haniball 2006-10-18 20:29

Via lasta frazo estas simple falsa. Planedeto estas nur alia (tre malkutima) vorto por Asteroido. Se vi pensis pri la nova IAU-klaso Nanplanedo: Pallas ktp (ĝis nun) ne estas en tiu. Ni atentu ĝis IAU decidos pri sia reklasiĝo. — Ingolf 16:11, 21. Okt 2006 (UTC)

Kartografio de la vikipediistoj redakti

Ĉar vi mencias en la prezentopaĝo la urbon, kie vi nun loĝas, mi metis por vi ruĝan punkton en la paĝo Vikipedio:Kartografio de la vikipediistoj. Espereble vi ne kontraŭas. - Slavik IVANOV 21:08, 31. Okt 2006 (UTC)

Helpalvoko por germana vikipedio redakti

Estas grava la kunlaboro de germanlingvaj Esprantistoj ankau en la germanlingva Vikipedio, por eviti, ke malamikoj de Esperanto estingu artikolojn pri Esperanto. Jen eblaj kontribuoj: Longigu kaj Kompletigu esperanto-relevantajn artikolojn en la germanlingva enkciklopedio. Pripensu, en kiuj germanlingvaj artikoloj eblas aldoni informon pri Esperanto. Grava: Kiam oni scias pri personeco, kiu aperas en la vikipedio, ke temas pri Esprantisto, chiam aldoni chi-tiun informon. Aldoni ligojn al Esperanto-relevantaj paghoj. Precipe Iu Weissbier faras kvazau krucadon kontrau Esperanto-artikoloj en la vikipedio germana - helpu bremsi tiun personon kaj similajn! Amike -DidiWeidmann 03:03, 21. Nov 2007 (UTC)