Afrikusona Civilrajta Movado: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
→‎Vidu ankaŭ: We Shall Overcome
Neniu resumo de redakto
Linio 5:
 
[[Dosiero:MLK Day March (Eugene, Oregon).jpg|eta|dekstra|300px|Martinluterkinga marŝo]]
La '''Afrikusona Civilrajta Movado''' aŭ '''Usona movado por civilaj rajtoj''' (en la angla: '''African-American Civil Rights Movement''') enhavas la agadon de [[socia movado|sociaj movadoj]] en [[Usono]] kies celo estas finigi [[rasismo|rasisman segregaciadon kaj diskriminaciadon]] kiuj funkciis kontraŭ [[afrik-usonanoj]] kaj sekurigi la [[Balotrajto|konstitucian balotrajton]] al ili. Tiu artikolo kovras la fazon de la movado inter 1954 kaj 1968, partikulare ĉe la [[Suda Usono|Sudo]].
 
Tiu movado estis karakterizata de grandaj kampanjoj de civila rezistado. Inter 1955 kaj 1968, okazis agoj de [[Senperforto|senperforta]] protestado kaj [[civila malobeo]] kiu okazigis krizajn situaciojn inter [[aktivismo|aktivuloj]] kaj registaraj aŭtoritatoj. Federalaj, subŝtataj, kaj lokaj registaroj, negocoj kaj komunumoj ofte devis respondi tuje al tiuj situacioj kiuj fokusigis la malegalecojn kiujn devis fronti la [[afrik-usonanoj]]. Formoj de protesto kaj/aŭ civila malobeo estis [[bojkoto]] kiaj la sukcesa [[busa bojkoto de Montgomery]] (1955–56) en Alabamo; surstrata "amassidado" kiaj la influaj amassidadoj de Greensboro (1960) en Norda Karolino; [[manifestacio]]j, kiaj la [[Marŝo el Selma al Montgomery]] (1965) en Alabamo; kaj ampleksa gamo de aliaj neperfortaj aktivaĵoj.