Magacela: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
{{Informkesto urbo|regiono-ISO=ES}}
'''Magacela''' estas [[municipo]] de [[Hispanio]], en la [[provinco de Badajoz]], [[regiono]] de [[Ekstremaduro]].
 
La loĝantoj nomiĝas ''Magaceleños''. La censita populacio en [[2007]] estis de 652 loĝantoj.
Linio 11:
 
==Historio kaj vidindaĵoj==
[[Dosiero:Magacela-kastelo.jpg|thumb|maldekstre|Okcidenta parto de la restaĵoj de la kastelo de Magacela.]]
Estas spuroj de prahistoria okupo nome surrokaj pentraĵoj en trukavernetoj sude de la monto kaj restaĵoj de [[dolmeno]] ĉe la norda elirejo de la vilaĝo. La [[kastelo]] (kaj dokumentaj mencioj) pruvas la islaman okupon kaj same la kristanan rekonkeron. Tamen post la kristanigo de la zono, restis en la vilaĝo islama majoritato, kiu kristaniĝis tre malrapide tra la jarcentoj de la 13a al la 16a. Dum la [[17a jarcento]] okazis juraj konfliktoj inter la feŭdaj senjoroj ekleziaj kiuj loĝis en Villanueva de la Serena kaj la loĝantaro de la vilaĝo jam teorie kristanigita sed akuzita je esti [[morisko]]j. Kvankam en la jura procezo venkis la akuzitoj, dum la forpelo de la mosrikoj fare de la reĝo [[Filipo la 3-a (Hispanio)|Filipo la 3-a]] la majoritato de la loĝantaro ekziliiĝis, same kiel tiuj de [[Hornachos]]. La vilaĝo preskaŭ senhomiĝis, la kastelo ruiniĝis kaj nur dum la 18a kaj 19aj jarcentoj Magacela ekhavis denove loĝantaron.