Salmo: Malsamoj inter versioj
[nekontrolita versio] | [nekontrolita versio] |
Enhavo forigita Enhavo aldonita
→Salmo kiel manĝaĵo: fintradukis ĉi tiun sekcion |
|||
Linio 29:
Salmaĵo kutime estas laŭ koloro oranĝa ĝis ruĝa, kvankam la viando de sovaĝaj salmoj foje estas blanka. La natura koloro de salmaĵo venas de [[Karotenoido|karotenoidaj]] [[pigmento]]j de [[astaksantino]] (E161j), kiun sovaĝaj salmoj alprenas manĝante [[krilo]]n kaj aliajn etajn [[marisko]]jn. Pro tio ke la manĝaĵo de kultivitaj salmoj ne enhavas mariskojn, oni arte aldonas la pigmenton, kune kun [[kantaksantino]] (E161g) kaj aliaj [[vitamino]]j, al la manĝaĵo kiel kolorigilojn. Astaksantino estas potenca [[antioksidanto]] kiu stimulas la sanon kaj evoluon de la fiŝa [[nerva sistemo|nervosistemon]] kaj plibonigas la fekundecon kaj kreskadon de la salmoj. Kantaksantino aliflanke estas konata havi negativajn efikojn je la homa okulo kaj manĝita grandkvante difektigas la retinon.<ref>[http://www.worldandi.com/public/2000/may/fishy.html Is Something Fishy Going On?] Linda Joyce Forristal, The World & I Online. Prenita la [[17-a de oktobro|17-an de oktobro]] 2006. </ref>
Ĝenerale oni povas diri ke la vasta plimulto (pli ol 99%) de [[atlantika salmo|atlantika salmaĵo]] komerce havebla sur la monda merkato venas de kultivitaj salmoj, dum la plimulto (pli ol 80%) de salmaĵo de la [[Pacifika Oceano|Pacifiko]] venas de sovaĝaj salmoj. La ladsalmo
Kruda salmaĵo povas havi en si la [[fadenvermo]]n ''[[anisakiso]]'', maran [[parasito]]n kaŭzanta [[anisakiazo]]n. Pro tio la [[japano]]j ne manĝis krudan salmaĵon antaŭ ol [[fridigado]] fariĝis ĝenerale havebla. Sekve la uzado de salmo kaj salmaj ovoj nur lastatempe populariĝis en la farado de [[saŝimio]] (kruda fiŝaĵo) kaj [[suŝio]].
|