i   Bonvenon al Vikipedio en Esperanto, Kanadano!

Ĉi tio estas via diskutpaĝo, kiu utilos por ricevi mesaĝojn de la aliaj uzantoj.

En Vikipedio ekzistas cetere diskutejo, kie vi povas fari demandojn, sugestojn kaj proponojn.

Se vi havas demandojn, rigardu jenajn paĝojn:

Antaŭ ol redakti, ni tre rekomendas tralegi kiel redakti paĝon kaj kiel verki bonan artikolon. Konsideru, ke se viaj redaktoj ne respektas la regulojn, tiam alia vikipediisto verŝajne rapide forigos aŭ malfaros ilin. Bonvolu lerni la kvin principojn kiuj regas Vikipedion.

Memoru ne kopii tekstojn aŭ bildojn el libroj aŭ el interreto sen permeso, krom se estas via laboro!

Bonvolu atenti, ke vi kiel novulo dum la unuaj kvar tagoj ne povas laŭlicence alinomi artikolon. Do, bonvolu ne fari kopion sub nova titolo, ĉar tio ne estas la ĝusta maniero! Petu, ke pli spertajn uzantojn faru tion por vi sur la diskutopaĝo de la koncerna artikolo.

Por respondi al mesaĝo de alia uzanto, iru al ties diskutpaĝo, alikaze tiu ne rimarkos la informilon "Vi havas novan mesaĝon" — kaj eblas ke vi ne ricevos respondon. Skribu vian mesaĝon en la fino de la diskutpaĝo kaj ne forgesu subskribi ĝin tajpante  —~~~~ aŭ uzante la butonon Via subskribo kun tempstampo.

Alternative, se vi preferas havi vian respondon en la sama loko kiel la demandon, respondu rekte sub la demando, sed komence metu la ŝablonon {{Respondo al|}} kun la nomo de la alia uzanto. Tiel li ricevos atentigon ke vi respondis. Metu komence de ĉiu alineo dupunkton (:) por dekstrenigi vian tekston. Ankaŭ tiuokaze bonvolu subskribi per ~~~~.

Vi disponas ankaŭ uzantopaĝon, kie vi povas meti informojn pri vi mem kaj pri viaj interesoj aŭ listigi la lingvojn kiujn vi komprenas. Vi povas fari tion, tre elegante, enmetante en vian uzantopaĝon la kodon {{BabelLando}}. Per tiu ŝablono via paĝo estos aŭtomate ordigita en la kategoriojn kiuj listigas la uzantoj laŭ lingvokapabloj kaj devenlando. Pliajn klarigojn vi trovos rigardante {{BabelLando}}.

Agrablegan kunlaboradon deziras al vi  Biciklanto 06:29, 4. Apr 2006 (UTC)

Kanadaj urboj 1 redakti

Kara Kanadano,

Dankon pro via laboro pri kanadaj urboj ! Mi nur volas atentigi ĝin pri alidirektiloj kaj interwiki ligoj : kiam vi kreas novan artikolon, bonvolu ne forgesi :

  • 1) Krei alidirektilon se necesas (almenaŭ unu el la nacilingva nomo de la urbo : ekzemple meti "#REDIRECT [[Kiĉenero, Ontario]]" en la paĝo Kitchener)
Tio mi jam plufoje faris; mi penos fari eĉ pli estontece.Vikipediisto:Kanadano 03. Jun 2006
  • 2) Serĉi ĉu la nova artikolo jam ekzistas en aliaj vikipedioj aŭ ne. En la sama ekzemplo, ekzistas evidente jam anglalingva artikolo. Tiuokaze, malfermu la anglalingvan artikolon, kopiu la liston de interwiki-ligoj kaj metu ĝin en la esperanta artikolo. Vi povas eĉ aldoni la ligon al la nova esperanta artikolo en la alilingvaj artikoloj se vi havas sufiĉan tempon (se ne, ankaŭ aŭtomataj robotoj povas fari tion).
Mi ne sciis kiel fari tion antaŭe, sed dank' al via instigo mi lernis kaj nun donis la interwiki-ligojn al ĉiuj artikoloj ĝis nun kreitaj far mi. Mi ankaŭ faros tion estontece. Mi tamen ne povas akcepti vian sugeston ke mi aldonu la ligon al miaj novaj artikoloj en alilingvaj artikoloj: mia tempo estas pli bone uzita je la kreado de novaj artikoloj ol per la farado de laboro, kiun povus fari robotoj. Vikipediisto:Kanadano 03. Jun 2006

Tio estas tre grava : se vi ne faras tion, vikipediisto leganta alilingvan artikolon aŭ serĉanta ekz. "Kitchener" trovos nenion, kaj kredos ke artikolon pri tiu urbo la esperanta Vikipedio simple ne havas.

Amike,

Thomas Guibal 09:34, 29. Maj 2006 (UTC)

Kanadaj urboj 2 redakti

Kara Kanadano, laŭ mia impreso la esperanta vikipedio uzas ne la aranĝon "Kiĉenero, Ontario", sed "Kiĉenero (Ontario)". Ĝi havas interalie la avantaĝon, ke en ligiloj facile eblas nevidebligi la klarigan parton per vertikala streko, ekz. [[Kiĉenero (Ontario)|]]. Salutojn, Umberto 22:03, 4. Jun 2006 (UTC)

Kara Umberto, eble oni preferas la sĥemon "Kiĉenero (Ontario)" en la Esperanta vikipedio, sed laŭ miaj esploroj oni ne uzas ĝin konsekvence, kaj mi do adoptis la sĥemon "Kitchener, Ontario" uzata konsekvence en la angla Wikipedia. Oni povas tute bone nevidebligi la klarigan parton per vertikala streko kun ĉi tiu sĥemo: [[Kiĉenero, Ontario|]]. Mi pretas adopti la ()-sĥemon estontece, sed mi ne scias kiel ŝanĝi la titolojn de jam ekzistantaj artikoloj; se vi ja scias, bv. ŝanĝi la titolojn de la 50+ artikoloj pri kanadaj urboj, kiujn mi jam kreis. Vikipediisto:Kanadano 03. Jun 2006

Kategorioj redakti

Saluton, vi kreis kategorion laŭ lingvo, kiu estis forigita pro mistitoliteco. Alexander Shalala 17. Jun 2006 06:32 (UTC)

Mi ne vidas ke vi forigis ion, sed mi dankas ke vi atentigis pri la problemo. Paul Hopkins 17. Jun 2006

Dankon por viaj korektoj. Se vi volas forigi la malplenajn kategoriojn, enmetu tie ŝablonon {{forigu}} aŭ lasu mesaĝon en mia vikipediista diskutpaĝo. Ankoraŭ unufoje dankon. Petro 17. Jun 2006 06:42 (UTC)

Dankon, mi uzos tiun ŝablonon estontece. Paul Hopkins 17. Jun 2006

Mi ne forigis ĝin antaŭe. Antaŭ ties rea forigo bonvolu vidi historion de tiu kategorio. Tie estos skribite: Vidu tri forigitajn versiojn. Klaku sur tiu ligilo kaj tie vi ekvidos, kio kaj kiu faris kun tiu ĉi kategorio. Interalie, Kalgarion mi proponis kiel Artikolon de la semajno. Petro 17. Jun 2006 06:57 (UTC)

Mi eĉ ne scias kiel forigi artikolon, kaj mi forigas enhavon bone sciante ke oni povas retrovi ĝin per la historio. Plaĉus al mi se Kalgario elektiĝos Artikolo de la Semajno - mi dediĉis multan tempon al ĝi ... kaj nun kreas artikolojn por kategorio Kalgario (inter multaj aliaj artikoloj). Paul Hopkins 17. Jun 2006

Vi povas memkompreneble esprimi vin (subteni proponon de iu alia, kontraŭi, komenti aŭ eĉ ankaŭ vi povas proponi artikolojn por ADLS) al la propono pri artikolo de la semajno, kies ligilon vi trovos sur la paĝo kun Lastaj ŝanĝoj. Petro 17. Jun 2006 13:25 (UTC)

Ŝablono catmore redakti

Kara ! vi kreis ŝablonon {{catmore}} dum jam ekzistas {{PliPri}}. Ĉu utilas rekrei ŝablonojn kun anglalingvaj nomoj (kiujn nur anglakomprenantoj povas kompreni) dum ni havas iun esperantlingvan kiu same rolas ? Arno Lagrange  05:03, 15. Jul 2006 (UTC)

Komparu:
{{catmore}} rezultas jene :

La ĉefa artikolo por ĉi tiu kategorio estas Kanadano.

{{PliPri}} rezultas jene :

La ĉefa artikolo por ĉi tiu kategorio estas Kanadano.

Mi plene konsentas ke estas pli bone uzi pure E-an ŝablonon ol krei novan bazita je anglalingva ŝablono nur ... estas al mi foje iom malfacile scii, ĉu ekzistas taŭga Esperanta ŝablono, precipe kiam mi kreas serion de kategorioj aŭ adaptas kompleksan ŝablonon kiu havas en si malpli kompleksajn ŝablonojn. Dankon pro la atentigo! Mi do anstataŭigis {{catmore}} tie, kie mi ĝin uzis, kaj uzos {{PliPri}} estontece. Vikipediisto:Kanadano 05:30, 15. julio 2006 (UTC).
certe mankas iom da ordigo inter kreitaj ŝablonoj : ni devus ĉiam ordigi ilin en kategoriojn kaj esplori la kategoriojn antaŭ ol krei ŝablonon por eviti krei dufoje samcelan ŝablonon, ĉar tio estas konfuzige por uzantoj kiuj povas perdiĝi ne sciante kiun ŝablonon uzi. La problemo jam aperis plurfoje. Mi kiam enportas ŝablonon esperantigas ties nomon kaj foje alia uzanto (kiel vi ĵus faris) reenportas la saman sen nomŝanĝo (vidu ekzemple {{Link FA}} kaj {{LigoElstara}}. Cetere mi ŝanĝis la tekston de la ŝablono {{PliPri}} laŭ via {{catmore}} ĉar mi trovis ĝin pli ĝusta (krom la ligilo kiu estis al [[Wikipedia:Category]]) Arno Lagrange  07:47, 15. Jul 2006 (UTC)
Ni ĉiuj ordigu tiajn ŝablonojn en Kategorio:Vikipedio:Ŝablonoj por artikoloj kaj kontrolu en la kategorio ĉu jam ekzistas la ŝablono. Atentu enmeti [[Kategorio:Vikipedio:Ŝablonoj por artikoloj|{{PAGENAME}}]] por ke la ŝablono estu ordigita laŭ ties komenclitero kaj ne sub Ŝ Arno Lagrange  08:08, 15. Jul 2006 (UTC)
Tre bona sugesto, kaj dankon pro aldono de tiu kategorio al kelkaj de mi kreitaj ŝablonoj! Mi aldonis ĝin al kelkaj pliaj ŝablonoj miaj, kune kun subkategorioj por ordigi ilin. Vikipediisto:Kanadano 04:35, 16. julio 2006 (UTC).

Ŝablono BabelLando redakti

Tuŝis la ŝablonon ne mi sed NikSt kiu provis uzi la ŝablonon por si sed anstataŭe redaktis la ŝablonon (vidu [1]). Mi restarigis la ŝablonon kaj atentigas NikSt pri la maniero uzi ŝablonojn. Arno Lagrange  06:49, 30. Aŭg 2006 (UTC)

Movo de artikoloj redakti

Saluton Kanadano, kiam vi estos movanta artikolojn, bonvolu movi ankaŭ la historion de redaktoj. Ne sufiĉas sole kopii la tekston kaj fari "novan" artikolon kaj en la antaŭan aldoni redirektilon. Oni faras la movon tiel, ke en la movota artikolo klaku sur "movu", poste aperos nova fenestro, kien vi skribos novan nomon de artikolo kaj klaki sur movu. Per tiu ĉi maniero movos ankaŭ la tuta historio de redaktoj en la paĝo kaj eventuale ankaŭ diskutpaĝo, se estas diskutoj en la movata artikolo. Sukceson deziras --Petr Tomasovsky 05:50, 21. Sep 2006 (UTC)

Dankon pro la klarigo. Mi ĉiam supozis ke estas pli bona maniero por movi artikolon ol tiu, kiun mi uzas. Gravas tamen lasi redirektilon ĉe la malnova nomo, ĉar eventuale ĝi jam uziĝis en aliaj artikoloj: ĉu "movu" faras tiun redirektilon? Vikipediisto:Kanadano 05:56, 21. Sep 2006 (UTC).
Jes, ĉiujn ligilojn al la antaŭa artikolo la sistemo mem (ĝi fakte mem kreos redirektilon) redirektos al la nova titolo. Ne plu necesas fari specialan redirektilon. Okaze, ke vi bezonus fari el la antaŭa nomo de titolo apartigilon, poste eblas reveni al la devena nomo kaj krei ĝin. --Petr Tomasovsky 06:19, 21. Sep 2006 (UTC)

Traduketo por la soraba vikipedio redakti

Saluton, Kanadano. Mi estas germanlingva helpanto en la soraba vikipedio, kiu okupiĝas pri la tiea babelejo, iom lernante la soraban lingvon. Ĉu vi povus traduki la jenan frazon en la kaŝuban (kaj eble aliajn)?:

  • Ankaŭ ekzistas ŝablono User hsb-0 por uzuloj, kiuj ne komprenas la altan soraban lingvon.

Dankon kaj fartu bone --Tlustulimu 20:58, 24. Jan 2007 (UTC)

Mi ne estas denaska parolanto de la kaŝuba, sed ŝajnas al mi ke kaŝuboj almenaŭ komprenos la jenan tradukon:
Je téż szablóna User hsb-0 dlô brëkòwników, chtërni nie rozmieją górnołużëcczi mòwë.
Paul Hopkins 27. Jan 2007
Dankon pro via traduko en la kaŝuban lingvon, kiun mi ĵus metis en la Babelejon de la altsoraba vikipedio. Ĉu vi ankaŭ povus traduki en la jena paĝaro hsb:Wikipedija:Babel/hsb-0? Tie ankoraŭ mankas la nederlanda, la pola kaj kaŝuba lingvoj. Amike --Tlustulimu 10:14, 29. Jan 2007 (UTC)

Genronomoj el PIV2 redakti

Oni multe kritikis PIV2 pro enkonduko de novaj nomoj laŭ latina anstataŭ la ĝistiamaj. Ĉu ni ŝanĝas ĉiam la genronomon, kiam sciencistoj ŝanĝas tion aŭ iu esperantisto arbitre decidas tiel? Ekzistas multfoje samaj nomoj por diversaj genroj en la naciaj lingvoj. Mi apartenas al tiu esperantista plimulto, kiu ne havas PIV2, tiel nia plimulto ne volas scii pri novaj elpensaĵoj, kreitaj de iu. Narvalo 06:11, 19. Feb 2007 (UTC)

Unue, mi demandas, de kie venas la "ĝistiamaj" nomoj kaj kial mi supozu ke ili estas pli bonaj aŭ malpli neologismaj ol la terminoj en PIV2 - kiam oni komparas tiujn nomojn, kiujn mi ŝanĝis kun la diversaj etnolingvaj tradukoj kaj PIV (kiel mi tion faris), mi trovis ke ili ofte estas paŭsaĵoj de germana termino sen respeguliĝo en aliaj etnolingvoj kaj mankantaj en PIV.

Due, kvankam certe estas vero ke la plimulto de esperantistoj ankoraŭ ne havas PIV2, ŝajnas al mi malĝuste konkludi ke ili "ne volas scii pri novaj elpensaĵoj, kreitaj de iu" (ĉu do ankaŭ pri la elpensaĵoj de Narvalo?). Male, laŭ mia 26-jara sperto en la Esperanto-movado la plimulto de esperantistoj bone komprenas ke nia lingvo daŭre bezonas novajn terminojn, kaj ili multe (eĉ tro) fidas je modeleco de referenc-verkoj kia estas PIV2, ĉar ili scias ke terminoj en PIV2 ne estas simple "kreitaj de iu" sed proponitaj de fakulo kaj kontrolitaj de redaktoro. Kiel bone atentigis Bertilo (http://www.bertilow.com/piv/), "tia verko neniam povas esti perfekta", sed "sendube ĝi prezentas grandan plibonigon de la malnova eldono" kaj sekve estas ekzemplo-dona. Vikipediisto:Kanadano 19:18, 19. feb 2007 (UTC)

Saluton, Kanadano. Mi serĉis informojn pri kriptomerio kaj vidis, ke vi aldonis novan artikolon en februaro. En tiu nova artikolo, vi skribis, ke kriptomerio havas pli ol du "specioj". En la franca kaj germana estas skribita, ke ĝi havas nur unu "membre (fr)" aŭ "Art (de)". Ĉu mi eraras pri la signifo de la germana kaj franca vortoj? Ĉiaj klarigoj bonvenas. Antaŭdankeme, Bea 06:25, 1. Apr 2007 (UTC)

La vortoj "de pli ol du specioj de koniferoj" venas rekte el PIV2; povas esti ke la aŭtoro de tiuj vortoj pensis pri Cryptomeria fortunei (sin. Cryptomeria japonica var. sinensis) kiu tamen laŭ la angla artikolo "Cryptomeria" verŝajne ne estas aparta specio. Mi suspektas ke (kiel aliloke) la PIV-a difino baziĝas je malnova botaniko kaj ke oni povas trankvile ŝanĝi "de pli ol du specioj" al "de unu specio". Vikipediisto:Kanadano, 1-an de aprilo 2007.

Saluton Kanadano, mi provis aldoni en la ŝablonon dosieron Dosiero:Information-silk.png, kiu aperus anstataŭ demandsigno supre dekstre en la ŝablonoj, sed io faras senĉese problemojn. Mi provis kelkfoje korekti, sed mi ne scias, kie mi faras eraron. Se vi scias, kie mi eraris, ĉu vi povus korekti miajn provojn? Dankas --Petr Tomasovsky 06:38, 10. Apr 2007 (UTC)

Kanadano, la ŝablono estas jam korektita. Vikipediisto Yekrats korektis ĝin. Nun anstataŭ demandsigno aperas la dosiero. Salutas --Petr Tomasovsky 14:48, 10. Apr 2007 (UTC)
Estinte for de la reto dum dek tagoj pro vojaĝo unue kaj malsano due, mi estas kontenta vidi ĉi tiun plibonigon de la taksonomian ŝablonon kiu plenumiĝis per kunlaboro de Petr kaj Yekrats. Kore dankas Kanadano 22. Apr 2007

Ĉipevajana redakti

Dankon pro viaj korektoj. Estas listo de aliaj prilingvaj artikoloj ĉe la nuna subo en mia diskutejo kiuj eble plaĉus al vi kontroli. Mi persone preferas en tiaj nomoj lasi ke miaj propraj eraroj estu konservativaj. Koncerne "Ĉepeŭjana", mi trovis tiun literumon en du aliaj artikoloj — kiujn mi nun ĵus korektis laŭ via Ĉipevajan". Afable, Bill O'Ryan 07:38, 10. Jun 2007 (UTC)

Kiel bona studento de la indiĝenaj kulturoj de (nordokcidenta) Nordameriko, mi malemas trudi miajn opiniojn en aferoj de nomigado, sed kiel unu el la malmultaj esperantistaj spertuloj pri indiĝenaj lingvoj de Ameriko - ŝajne la sola homo tradukinta pedagogian gramatikon de nordamerika indiĝena lingvo (la laŝucida lingvo) Esperanten - mi iom sentas profesian devon certigi ke proponoj pri lingvonomoj en la atabaska kaj saliŝa lingvofamilioj respegulu la elparolon de fakuloj. (Je tio mi juĝas laŭ propra sperto kaj la dek-voluma "Handbook of North American Indians"). Kaj kvankam mi certe povus multe kontribui al la prilaborado de la pri-lingvaj artikoloj en Vikipedio - kiel doktoriĝinto kaj iama universitata instruisto pri lingvistiko kiu uzas Esperanton kiel hejman lingvon jam de dudek jaroj - nuntempe mi tamen donas tiom da mia libertempo kiom mi povas al lingva kaj taksonomia plibonigo de vikipediaj artikoloj pri vivestaĵoj (nun vivantaj kaj iam vivintaj). Paul Hopkins 06:29, 11. jun 2007 (UTC)
Multan dankon pro viaj respondaj komentoj. Taksonomia plibonigo de vikipediaj artikoloj pri vivestaĵoj certe estas bona kontribuo. Pri ĝi mi mem bedaŭrinde havas nenian spertiĝon. Koncerne ĝin, mi scivolas, ĉu vi procedas klade, klase, aree, lande, hazarde, histe, ...?
Mi komencis ekverki pri bestoj ĉar iliaj nomoj aperis en artikoloj kiujn mi skribis pri naciaj parkoj de Kanado, do eble oni povas diri ke mi komence procedis lande. Baldaŭ mi tamen rimarkis ke mankas priskribado de la parencoj de tiuj bestoj, pri kiuj mi skribis, kaj do mi adaptis la anglan ŝablonon "Taxobox" por Esperanto kaj uzis ĝin por plibonigi artikolojn (plejparte jam ekzistantajn) samtempe aldonante kategoriojn, listojn de genroj kaj speciojn, polurante gramatikon, kaj aldonante bildojn kaj diversajn informojn trovitaj ĉe alilingvaj artikoloj pri la priskribata birdo, besto, planto, insekto, ktp. Mallonge, mi plejparte nun procedas klase, kvankam mi laboras jen je unu klaso jen je alia por ne enuiĝi.
Mi estis antaŭ pluraj tagoj jam rimarkinta la ekziston en Esperanto de pdf-formata lernolibro de la laŝucida, sed ne tiam konsciis, ke temas pri vi. Se eblas, mi ŝatus ĝin tralegi kaj samtempe konstati, ĉu mia terminara uzaĵo kongruas kun la via. (Fojfoje okazis ke mi legas gramatikan verkon kvazaŭ romanon.)
La publikigo de la gramatiko kiel pdf-formata dokumento estas unu projekto mia planita por ĉi tiu somero. La gramatiko mem mi fakte povus pdf-igi morgaŭ, sed la gramatikon akompanas ekzercoj, legaĵoj (kun prikulturaj komentoj) kaj granda glosaro, kaj iuj el tiuj akompanaj dokumentoj bezonas ankoraŭ iom da polurado antaŭ ol mi povos ilin publikigi.
Mi rimarkas ke en vikipedio oni uzas jen la formon atabaska (kun "b"), kaj jen atapaska (kun "p"). Nek unu, nek la alian, mi trovas en PIV (1970). La intervikia "voĉdonado" subtenas ambaŭ formojn: (kun "b": en, es, fi, it, nl, ru, tr; kontraŭ kun "p": an, de, fr, hr, pl) Google-serĉoj de "atabaska kaj" kaj "atapaska kaj" prskaŭ nenion trovas, sed ne kalkulante vikipediajn paĝojn, ŝajnas favori formon "atapaska" po 10 kun "p" kontraŭ 2 kun "b". Mi deziras unuecigi la uzaĵon en vikipedio, sed al kiu formo? Ĉu vi konsentas? Ĉu vi havas preferon?
La duformeco venas de tio, ke la nomo venas de algonkena lingvo kaj ke oni uzas du formojn en la angla lingvo. Origine la radiko havis "p" kaj pro tio sciencistoj preferas la formon "Athapaskan". En algonkenaj vortoj ĉiu "p" tamen elparolatas [b] inter vokaloj, kaj la angla transprenis tiun elparolon - la literumo "Athabaskan" simple respegulas tiun elparolan realon. Ĉar neniu diras [...apaska] (eĉ ne tiuj kiuj skribas "Athapaskan") kaj en Esperanto oni skribas kiel oni diras, ŝajnas al mi skribi (kaj diri) "atabaska" (kun "b").
Pro tio ke vi menciis apartan intereson pri atabaskaj kaj saliŝaj lingvoj, mi rimarkigu ke mi prilaboris la robotaĵojn de du aliaj atabaskaj lingvoj (la hana kaj la ejaka) unu saliŝa (la komoksa). Mi ankaŭ intencas hodiaŭ ekprilabori aldonan atabaskan: la dena-inan. Se vi trovas tiujn nomojn malĝustaj aŭ ne bonaj, bonvolu informi min, ke mi povu fari korektojn.
Prefere la lasta estu "denaina" (sen dividostreketo): la tuta scienca literaturo uzas la nomon "Tanaina", elparolata [tanajna], kaj la apostrofo en la denaina formo de la nomo eble estas glota halto, kiu ĝenerale ne respeguliĝas en Ea skribo (vidu "Havajo" en PIV). La aliaj proponoj ŝajnas al mi bonaj (notu tamen ke la ejaka estas ne atabaska lingvo sed nur lingvo parenca al la atabaska lingvaro).
--Afable, Bill O'Ryan 04:23, 16. Jun 2007 (UTC)
Samafable respondis ;-) Paul 06:39, 16. Jun 2007 (UTC)

Tiranosaŭro redakti

Saluton Kanadano, mi legis vian artikolon pri Tiranosaŭro. Ĉu vi jam finis la tradukon? Se jes, ĉu vi intencas proponi ĝin kiel artikolo de la semajno? Ĝi havas tian kvaliton. Ĝi estas proponinda, sed mi ne volas "antaŭkuri vin". Estus pli bone, se vi, kiel aŭtoro, mem proponus vian laboron, ĉu ne? Amike --Petr Tomasovsky 13:35, 22. Jun 2007 (UTC)

Jes, mi finis la tradukon ... kaj mi ĝojas ke vi opinias ĝin proponinda kiel artikolo de la semajno, ĉar mi ja celis ke ĉi tiu plena traduko de artikolo elektita "elstara" kaj en la angla kaj en la hispana vikipedioj estu modelo de detala esploro por nia Esperanta vikipedio. Se temas pri la demando, kiu proponu la artikolon kiel artikolon de la semajno, mi forte dubas ke aŭtoro estas la plej objektiva juĝanto pri la kvalito de sia verko, sed mi akceptas vian rekomendon kaj do proponis. --Paul Hopkins 20:49, 22. Jun 2007 (UTC)

Na-denea lingvaro redakti

Saluton! Mi finis enplekti en Na-denea lingvaro la informon de la respektiva angla artikolo, kaj iomete el la artikoloj de la subgrupoj de la atabaska. La rezulto meritas kontrolon. Ja la kunplektitaj artikoloj ne estis perfekte interkonsentaj inter si.

Mi havas kelkaj demandojn:

  • Ĉu vi estas kontenta kun la formo de la nomo Na-denea -- kun streketo kaj minuskla 'd' ktp?
Jes, ĝi bone kongruas kun la formo en aliaj etnolingvoj.
  • Mi rimarkas ambuguan uzon de la termino atabaska. Precize uzate ĝi ne ampleksas la tlingitan kaj la ejakan. Ĝenerale uzate ĝi sinonimas al na-denea. Mi sentas tion iom ĝena en Esperanto. Ĉu ni traktu la ĝeneralan sencon evitinda? Ĉu mi tiel diru en la artikolo?
Inter lingvistoj mi neniam renkontis tiun ĝeneralan sencon, kaj mi trovas ĝin nepre evitinda: la atabaskaj lingvoj estas tre similaj inter si, kaj la ejaka havas multajn formojn historie rekonstrueblaj al praformoj komunaj kun la pra-atabaska, sed la tlingita havas nur forman similecon. Uzi la formon "atabaska" en la senco de "na-denea" estas kiel uzi la formon "ĝermana" en la senco de "eŭropa" (kiel tion faris la fruaj germanaj komparistoj kun sia termino "indo-germanisch" = "hindo-eŭropa").
  • Ĉu ankaŭ al termino apaĉa estas ambigua, foje ampleksante la navahan, foje ne? Ĉu vi havas rekomendon kiel aliri la aferon?
La apaĉaj dialektoj konsistigas unu lingvon, la navaha alian; kune ili (kaj kelkaj lingvetoj parolitaj en kalifornio) konsistigas la sudan branĉon de la atabaska lingvaro; estas erare uzi la formon "apaĉa" parolante pri la navaha lingvo; atabaskistoj neniam faras tion.

Se vi rimarkigos al mi sistemajn neoptimumaĵojn aŭ aliajn problemojn mi povas klopodi fari riparojn.

Dankon pro la oportuno kontribui al la kreado de ĉi tiuj artikoloj.

Afable, Bill O'Ryan 10:04, 29. Jun 2007 (UTC)

Reagoj de Paul 21:21. 30. junio 2007 (UTC?)
Dankon al vi! Post ripozo, mi faros la korektojn. Bill O'Ryan 06:48, 1. Jul 2007 (UTC)

Ŝablono:Dokumentado redakti

Saluton, Kanadano. Mi ĵus vidis, ke vi kreis novan ŝablonon {{Dokumentado}}. Sed jam ekzistas ŝablono {{dok}}, kiu ne ĉirkaŭmetas keston kaj bezonas duan ŝablonon en la dokumentado mem. Ĉu eblus kunfandigi ilin laŭ la suprasoraba vikipedio, kie estas hsb:Předłoha:doc, kiu uzas du helpajn ŝablonojn por la ĉirkaŭkesto kaj la supre dekstre videblaj ligiloj. Se jes, ĉu mi aranĝu la helpajn ŝablonojn laŭ hsbwp? Kaj kiun bildeton ni elektu, ĉu el hsbwp ĉu el la nova ĉitiea ŝablono? Kore --Tlustulimu 10:55, 9. Jul 2007 (UTC)

Krome apud la nova ŝablono {{Dokumentado enhavo}} jam ekzistas {{Ŝablona navigado}}. La sola malavantaĝo de la malnovaj ŝablonoj estas la mankanta ĉirkaŭa kesto kaj la nemarkita fono. Kore --Tlustulimu 10:58, 9. Jul 2007 (UTC)
Pliaj informoj pri ŝablonoj troveblas sur la paĝo Vikipedio:Vikiprojekto Ŝablono. Se vi emas, vi povas aliĝi al la partoprenantoj. La iniciatinto de la projekto havas momente malmulte da tempo kaj tial mi jam iom redaktis en la projekta paĝo. Kore --Tlustulimu 11:03, 9. Jul 2007 (UTC)
Kvankam mi havas iom da sperto en la kreado de ŝablonoj, kaj mi jam pripensis la ideon aliĝi al Vikiprojekto Ŝablono, ŝajnas al mi ke tio fortiros mian atenton de tiu flanko de vikipedia laboro, kie mia laboro estas plej utila, la kreado kaj plibonigo de artikoloj. Bedaŭrinde, mia libera tempo disponebla ne estas senlima... Vikipediisto:Kanadano 20:45, 9. jul 2007 (UTC)

Mi aranĝis la keston en hsb:Předłoha:doc laŭ la rusa vikipedio: ru:Шаблон:Doc, ĉar tie la fona koloro pli plaĉis al mi ol ĉe la versio en la angla vikipedio. Kore --Tlustulimu 11:15, 9. Jul 2007 (UTC)

Mi ĵus aranĝis la ĉirkaŭkeston kaj la koloran fonon en {{Dok}} per helpo de du novaj ŝablonoj. Kore --Tlustulimu 11:46, 9. Jul 2007 (UTC)
Mi estas tute kontenta uzi ŝablonon {{Dok}} anstataŭ {{Dokumentado}}, kiun mi kreis nur por funkciigo de la ĝenerala ŝablono {{Infoskat Civito}}, kiun mi bezonas por plibonigis la pri-urbajn artikolojn de mia lando: multan dankon pro via plibonigo tiurilate. Vikipediisto:Kanadano 20:41, 9. jul 2007 (UTC)
Ne dankinde. Mi volonte plibeligis la ŝablonon {{Dok}} laŭ la suprasoraba kaj rusa vikipedioj. Kore --Tlustulimu 14:01, 10. Jul 2007 (UTC)

Ŝablono:Infoskat Monto kaj Ŝablono:Infoskat Civito redakti

Saluton, Kanadano. Mi ĵus alinomis la ŝablonon "Ŝablono:Infoskat Monto" al "Ŝablono:Informkesto monto" kaj "Ŝablono:Infoskat Civito" al "Ŝablono:Informkesto civito", ĉar laŭ la jam ekzistantaj ŝablonoj la nomoparto "Informkesto" estas pli konvena, ĉar ĝi jam estas plej ofte uzata. Krome unueca nomado pli facilus trovadon de dezirataj ŝablonoj. Kore --Tlustulimu 16:56, 10. Jul 2007 (UTC)

Se oni serĉas "Ŝablono:Informkesto" oni trovas nur unu tre simplan ŝablonon, do mi scivolas laŭ kiuj kriterioj vi juĝas ke "laŭ la jam ekzistantaj ŝablonoj la nomoparto "Informkesto" estas pli konvena", sed fine ne gravas laŭ mi kiel nomiĝas la ŝablonoj se nur ili funkcias kaj faras tion, kion mi atendas de ili. Vikipediisto:Kanadano 6:24, 11. jul 2007 (UTC)
Saluton, Kanadano. Mi trovis hieraŭ liston sur la speciala paĝo pri "Ĉiuj artikoloj" en la tiea nomujo (nomspaco) "Ŝablonoj". Tie estas kelkaj ŝablonoj, kies nomoj komencas kun la parto "Informkesto". Tial mi pensas, ke oni donu la nomojn laŭ la jam troviĝantaj ŝablonoj, por ke ne estiĝu pli granda ĥaoso. Kore --Tlustulimu 11:32, 11. Jul 2007 (UTC)
Dankon pro atentigo pri ĉi tio; mi ofte demandis min antaŭe, kie oni povas trovi plenan liston de ŝablonoj. Mi trovas la uzadon de ŝablonoj efika maniero aldoni informojn al multaj artikoloj en konsekvenca stilo, kaj mi preferas uzi ŝablonojn kiel eble multe esperantigitaj laŭeble (kvankam mi ne hezitas krei novajn kaj ne atendas ke ili uzu plene esperantigitaj antaŭ ol mi ilin ekuzas). Cetere, notu ke mi kreis dek-membran familion de informkestoj kun komenca vorto "Geoskat" (traduko de angla "Geobox"); eble indas renomi ilin Geokesto ... - sed se vi faros tion, prefere renomu ĉiujn membrojn de la familio KAJ certigu ke ĉiu referencas aliajn familianojn per la novaj nomoj. Vikipediisto:Kanadano 7:24, 12. jul 2007 (UTC)

Mi skribis egan laŭ kvanto artikolon pri pola literaturo. Mi estas certa ke mi povus erari do mi volas Vin inviti al tiu paĝo. Se Vi trovos ian eraron mi petas Vin ke Vi ĝin korektu. Bondezirojn --Divi leschi genus amo 21:49, 26. Aŭg 2007 (UTC)

Kaŝ-montru butonoj redakti

Saluton Kanadano, ĉu vi havas ankaŭ problemojn kun kaŝ-montru butono en la ŝablonoj? Petro@diskkont 05:22, 14. Okt 2007 (UTC)

Saluton, Petro. Mi konstatis ke la kolapseblaj listoj de politikistoj en miaj priurbaj artikoloj ne plu estas kolapseblaj kaj pensis ke temas pri problemo ĉe la ŝablono pri kolapsebla listo, sed post iom da malsukcesa riparado kaj kontrolado ĉe aliaj ŝablonoj mi konkludas ke ial la kaŝ-montru butono ĉesis funkcii ĉie en la Esperanta Vikipedio (sed ne en la angla...). Kion devus ripari pli bona komputisto ol estas mi. Kanadano 05:38, 14. Okt 2007 (UTC)
Demandinte vin mi ne riproĉis vin pro la korektoj, sed mi simple demandis, ĉar mi havas plurajn problemojn kun la redaktilaj butonoj kaj la kaŝ-montru butonoj. Mi nur volis scii, ĉu ankaŭ iu alia havas la samajn problemojn. Se vi do havas similajn problemojn, bv legi mian diskutan paĝon, kie mi mesaĝas pri tio kun Arno Lagrange aŭ rekte sciigu pri tio en Vikipedio:Diskutejo, kie ankaŭ estas diskuto pri tio. Konkrete ĉe mi malaperis kelkaj butonoj. Salutas Petro@diskkont 05:59, 14. Okt 2007 (UTC)
Mi ja certis ke neniu mia faro kaŭzis la problemon, sed unue mi pensis ke la problemo kuŝas ĉe la ŝablono "Kolapsebla listo" (eksperimentado montris ke tiel ne estas); poste mi konstatis ke temas pri loka manifestiĝo de pli ĝenerala problemo - la malapero de la kaŝ-montru butonoj. Kanadano 02:39, 15. Okt 2007 (UTC)

Novaj ŝablonoj redakti

Saluton Kanadano. Mi ĵus vidis, ke vi aranĝis novajn ŝablonojn:

Ĉu vi povus esperantigi la parametrojn, por ke aliaj esperantolingvanoj komprenu pri kio temas? Ĉu vi povus ankoraŭ enmeti enhavojn en la dokumentadojn? La ligilojn mi jam korektis per helpo de la jeno: {{dok}}, kio aŭtomate enmetas ligilon al aparta artikolo, kies noma komenco estas la nomo de la koncerna ŝablono kaj la dua parto estas la vorto Dokumentado. Inter ambaŭ tiam aperas /. Estas ja bona ideo, ke vi uzas la noman komencon "Informkesto". Kore --Tlustulimu 21:32, 17. Nov 2007 (UTC)

Ĉi tiuj estas tradukoj de ŝablonoj ekzistantaj kaj vaste uzitaj en la anglalingva Vikipedio, kaj uzado de la originalaj parametrojn, kiuj estas nevideblaj al legantoj de la artikoloj, ŝparas tradukadon de la parametroj en artikoloj - esperantistoj povas bone kompreni pri kio temas ĉar mi tradukis la parametro-vortojn videblaj al legantoj de la artikoloj. Se vi nepre volas doni Esperantajn parametro-nomojn en la interna lingvaĵo de la ŝablono, bv. doni ilin kiel alternativojn: ne anstataŭigu, mi petas. Koncerne la elekton "Informkesto monto"/"Monto", la dua ne estus ekvivalento de la unua sen pliampleksigo, ĉar la unua havas multe pli da parametroj. Kanadano 02:19 UTC, 18-a de novembro 2007
Persone mi preferas la ŝablonon monto, ĉar fakte la ŝablono informkesto monto havas multe pli da parametroj - laŭ mia gusto tro multajn! Ŝablonoj estas utilaj, se oni per unu rigardo trovas en ili la plej gravajn kaj koncizajn informojn. Se tamen ili estas enorme ampleksaj, tiam tiu grafika utilo pervertiĝas. La ŝablono informkesto universitato por mi estas ekzemplo, kiel ŝablono ne estu: Precipe problema estas, kiam la ŝablono entenas amason da parametroj tre efemeraj: Ni aŭtoroj de la esperanta vikipedio ne estas tiom amasnombraj, ke ni kapablas konstante aktualigi tiujn ŝablonojn. Rektoroj de universitatoj ekzemple estas "aĵoj" kiuj ja relative ofte ŝanĝiĝas! Do prefere rektoro de universitato ne aperu en tia ŝablono, sed se entute, tiam en la artikolo en formo de listo. Do en Esperanto ni havu praktikajn ŝablonojn, facile plenigendajn kun ne multe pli ol 9 linioj! DidiWeidmann 18:12, 23. Jan 2008 (UTC)
Ni aŭtoroj de la esperanta vikipedio ne estas tiom amasnombraj ke ni povas konstante aktualigi ĉiujn ŝablonojn, sed ni ja povas aktualigi tiujn pri kiuj ni havas apartan intereson. Se parametroj fakultative prezentas informojn, tiuj kiuj volas povas ilin uzi kaj pliriĉigi la artikolojn, pri kiuj ili plej multe interesiĝas. Ni kuraĝigu kreemon, ni ne kripligu ĝin! Kanadano 6:29 UTC, 10-a de julio 2008

Dankegon redakti

Vikipediisto:Zetey , Novembro 2007 16:40 (UTC)

Iamaj ŝtatoj redakti

Saluton Kanadano, vidante ke vi intencas krei ŝablonon Ŝablono:Informkesto iama ŝtato, mi devas skribi al vi , ke ekzistas jam Ŝablono:Informkesto pereinta ŝtato, kiu estas uzata. Ĉu ĝi havos la samajn parametrojn? Vidu ankaŭ ties diskuton. Petro@diskkont 15:10, 31. Dec 2007 (UTC)

Dankon pro la atentigo. Mi ne multe ŝatas la nomon "pereinta ŝtato" kiu nepre implicas ian perfortan transformiĝon, sed la celitaj artikoloj kaj parametroj sufiĉe similas ke mi ne vidas la sencon havi du tiajn ŝablonojn, kaj ĉar via jam pretas (kie ĝi uziĝas?) mi rezignos pri la mia. Kanadano, 06:48, 2-an de decembro 2008 (UTC)
Vidu Ligilojn ĉi tien ĉe la ŝablono. Petro@diskkont 08:04, 2. Jan 2008 (UTC)

Nova revizianto redakti

Saluton. Vi estas nun revizianto, kiu estis farita aŭtomate. Vi povas kontroli la kontrolendajn ŝanĝojn. Ĉiŭd Diskuto / Miaj artikoloj 00:27, 6 Mar. 2012 (UTC)

Saluton, Ĉiuĵaŭde. Mi dubas, ke Kanadano konas ĉi tiun funkcion, ĉar li antaŭlastfoje redaktis en 2010 kaj ne mem petis la revizian rajton. Por tio estas la helpopaĝo Helpo:Markitaj versioj. Amike --Tlustulimu (diskuto) 16:20, 6 Mar. 2012 (UTC)
Saluton Kanadano, dankon pro via verko en Vikipedio. Tamen, KuboF (diskuto kontribuoj) petis, ke la jena paĝo verkita de vi estu forigita: "Ŝablono:StatusZorgiga".
La komentoj pri la forigo troveblas ĉe "Forigendaj artikoloj". Se vi kontraŭas, bonvolu legi la regularon pri forigoj kaj diru vian opinion.

--KuboF (diskuto) 20:53, 1 Mar. 2013 (UTC)

Hockey? Where are you? redakti

angle Hi,
Eowiki is a great project but it's imperfect.
There are no hockey players. No Gordie Howe. No Great One!
No Canada-Russia 1972.
I can't write these articles because I am still learning this language.
We'll never win the Order of Canada unless we solve this problem.
Cowtown and Hogtown together.
Varlaam (diskuto) 18:50, 6 Feb. 2014 (UTC)
Kategorio:Kanadaj urboj kun nomoj de animalioj.

Kategorio:Politiko laŭ temo redakti

Saluton Kanadano, dankon pro via verko en Vikipedio. Tamen, RG72 (diskuto kontribuoj) petis, ke la jena paĝo verkita de vi estu forigita: "Kategorio:Politiko laŭ temo".
La komentoj pri la forigo troveblas ĉe "Forigendaj artikoloj". Se vi kontraŭas, bonvolu legi la regularon pri forigoj kaj diru vian opinion.

Salutas, Vikiano (diskuto) 15:03, 22 dec. 2016 (UTC)Reply

teksto Tiranosaŭro redakti

Kara Paul,

mi konscias ke vi ne plu redaktis en vikipedio ekde oktobro 2016. Tamen mi volas provi altiri vian atenton al la teksto Tiranosaŭro, pri kiu vi iam kunlaboris, kaj kiu havas mankojn de multaj flankaj tekstoj [vidu la diskutpaĝon].

Sincere salutas ThomasPusch (diskuto) 06:28, 19 apr. 2018 (UTC)Reply